×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2014, Tikiriki Tok el strobilo (1/3)

Tikiriki Tok el strobilo (1/3)

Tiun ĉi fabelon verkis kaj paroduktis Luiza Carol el Israelo

Tikiriki Tok el strobilo (Parto 1 el 3)

Estis printempo kaj ĉiuj bestoj en la sorĉita bestĝardeno havis idojn, nur la feino Feria estis senida. Kvankam Feria zorgis atente kaj ame pri ĉiuj bestoj kaj bestidoj en la ĝardeno, ŝi forte ekdeziris havi ankaŭ sian propran idon. Do, ŝi sendis leteron al la Granda Sorĉisto, kiu loĝis trans la dezerta Ŝtona Montaro, por mendi feidon.

Tuj, ŝia peto estis plenumita. Feria ricevis belan ridetantan bebfeon en travidebla skatolo ŝlosita per pendseruro. Ŝlosilon, Feria ne bezonis. Ŝi nur tuŝis la pendseruron per la fingro, kaj la ridetanta bebo jam palpebrumis, eliris el la skatolo kaj diris “Panjo!”. Tiam al Feria ŝajnis, ke ŝia bebo havas la plej delikatan voĉon en la mondo. “Kiel vi nomiĝas?” – ŝi demandis. “Tikiriki Tok” – respondis la bebfeo.

Ĉiuj bestoj en la bestĝardeno bonvenigis la bebon Tikiriki Tok kaj gratulis la feinon Feria. La feido estis gaja kaj amikema, tuj ekludis kun ĉiuj idoj de la ĝardeno kaj elpensis novajn ludojn ĉiutage. Feria preparis por li sorĉitan nektaron, kiun li suĉis per suĉbotelo. Li kreskis tiom rapide, ke post nur 5 tagoj li fariĝis granda kiel infano 5 jaraĝa. Tiam li jam kapablis manĝi per kulero aŭ forko, sen ajna helpo kaj sen malpurigi sin. Feria preparis por li variajn manĝaĵojn el beroj kaj floroj, folioj kaj radikoj. Kompreneble, ŝi sorĉis ĉiujn manĝaĵojn, tiel ke ili aspektis belegaj, estis tre bongustaj kaj ankaŭ tiom sanigaj kiel ŝi kapablis prepari, uzante ĉiujn siajn konojn pri magio…

Foje, post milda pluvo, Feria decidis kolekti fungojn por ĉiuj bestoj de la ĝardeno kaj ankaŭ por si mem kaj sia ido. Ŝi prenis triradan ĉarumon kaj eliris el la ĝardeno, enirante la arbaron. Ĉiuj bestoj de la ĝardeno ŝategis manĝaĵojn el fungoj. Feria rememoris, ke Tikiriki Tok ankoraŭ ne gustumis fungojn, do li havos tute novan sperton. Tiu penso ĝojigis la feinon, kiu estis kolektanta fungojn kantante gaje, pli kaj pli fore en la arbaro.

La ĉarumo estis preskaŭ plena, kiam subite fulmo disŝiris la ĉielon kaj tondro tremigis la teron. “Komenciĝos ŝtormo…” – pensis Feria kaj nur tiam rimarkis, ke ŝi troviĝas tre malproksime de sia domo. Ŝi estis en loko, kie ŝia magia potenco malfortiĝis, pro la proksimeco de la Ŝtona Montaro. Tie la arbaro abrupte finiĝis, ĉe la piedo de alta ŝtona deklivo. Nur kelkajn paŝojn for, sur la deklivo, videblis eniro de kaverno. “Kiel granda bonŝanco!” – pensis Feria kaj senprokraste aliris tiun lokon. Pluvego ĵus ekfrapis la grundon, kiam ŝi eniris la kavernon kun sia ĉarumo.

Kelkan tempon, ŝiaj okuloj devis kutimiĝi al la glaŭka lumo ene de la kaverno. Ŝi troviĝis en stranga ejo, kies muroj estis ramburitaj per fungoj. Ŝiaj piedoj paŝis sur mola fungotapiŝo. La malforta lumo venis el la plafono, kovrita per rondaj lumaj fungoj. En iu angulo, murmuris fonto de klara akvo. Kiel en sonĝo, Feria proksimiĝis al la fonto kaj trinkis… Subite ŝi sentis sin tre laca, la palpebroj kovris ŝiajn okulojn kaj… ŝi ekdormis.

Feria tute ne sciis, ke ŝi ĵus eniris unu el la kavernoj de la malica trolo Grr. Tiu ruze estis loginta ŝin en la kavernon kaj dormigis ŝin pere de magio. Poste, la ŝtonkorpa Grr alportis pezan ŝtonegon, fermis per ĝi la eniron de la kaverno kaj lasis la dormantan feinon ene.

(Daŭrigota)

Tikiriki Tok el strobilo (1/3) Tikiriki Tok from strobilo (1/3)