×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2014, Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro

Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro

Fervoja fuŝego en Francujo

Kiel homo, ĉiu el ni rajtas erari, poste bedaŭri sian propran stultecon kaj espereble lerni por la estonto. Sed kiam prestiĝa nacia kompanio grandskale fuŝas, ĝi certe ne povas senkulpigi sin citante la popolan eldiron.

La franca fervoja kompanio SNCF akiris mondan prestiĝon per la frua revolucia enkonduko de rapidegaj TGV-trajnoj, kiuj atingas rapidecon de 300 km hore.

Dum la lastaj 5 jaroj, SNCF planis la enkondukon de nova generacio de regionaj rapidaj trajnoj (TER, esperante "Regiona Ekspresa Transporto), kiuj veturas tra la tuta lando. La nacia fervoja kompanio investis 15 miliardojn da eŭroj por mendi 2.000 novajn vagonojn. Sed, laŭ la franca gazetaro, evidentiĝas nun, ke la vagonoj estas "iomete tro larĝaj" kaj por uzi ilin oni devas alĝustigi 1.300 pasaĝerkajojn en centoj da stacidomoj en tuta Francujo. Krom la kompanio SNCF respondecas pri la erara mendo ankaŭ la franca kompanio de bontenado de trakoj RFF. Laŭ unua versio, ĝuste RFF donis al SNCF la laŭnorman mezuron de kajoj deciditan antaŭ 30 jaroj kaj informis, ke la norma distanco inter vagono kaj kajo estas 10 centimetroj ambaŭflanke de la vagono.

Tial la fervoja kompanio decidis plilarĝigi la novajn vagonojn je 20 cm. por plibonigi la aliron de vojaĝantoj. Sed multaj stacidomoj en Francujo estis konstruitaj antaŭ 50 jaroj kaj pli, kiam la vagonoj estis multe pli mallarĝaj kaj ne ekzistis normoj por la konstruado de kajoj. Nun pro tio, 1.300 el 8,700 kajoj en la lando estas tro larĝaj por permesi la trairon al novaj dikaj vagonoj.

Baldaŭ oni malkovros tiujn, kiuj kulpas pri la fuŝo sed dume ambaŭ kompanioj lanĉis vastan laborkampanjon por restrukturi la kajojn. La kompanio de trakoj, kiu jam estis deficita, ne havis elekton krom investi 80 milionojn da eŭroj tiucele. Ĝi ankaŭ petis de la regionaj aŭtoritatoj de la respubliko financan helpon fronte de antaŭvideblaj aldonaj elspezoj.

La informisto de la kompanio de trakoj deklaris: "Ni malkovris la problemon iom tro malfrue. Ni rekonas la eraron kaj prenas sur nin la plenan respondecon por la fuŝo". Li ankaŭ informis, ke en 300 stacidomoj jam komenciĝis la laboroj de restrukturo de kajoj sed restas ankoraŭ kelkcentoj farendaj. "Foje temas pri kelkcentimetraj modifoj", li klarigis, "kelkfoje oni devas deloki maŝinaron kaj instalaĵojn, kiuj troviĝas tro proksime de la kaja rando, kaj tio estas tute alia afero". Oni antaŭtaksas, ke la restrukturo de kajoj en ĉiuj stacidomoj, finiĝos nur je la fino de 2016 kaj nur tiam oni povos enmeti en cirkuladon la novajn vagonojn.

La franca ministro pri transportado nomumis enketkomisionon por malkovri kiamaniere oni alprenis la decidojn, kiuj kaŭzis tian hontindan kaj terure multekostan fuŝon.

Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro Sin and error are characteristics of humanity