×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2014, Elektraj motorcikloj el Supra Aŭstrio

Elektraj motorcikloj el Supra Aŭstrio

La beleco de nia lando Aŭstrio, el kiu mia hejmlando Supra Aŭstrio estas unu el naŭ liglandoj, estas granda kapitalo kiu estas nepre konservinda kaj prizorgenda. Estas unuflanke la neceso protekti nian planedon por ebligi la vivon de venontaj generacioj, kaj aliflanke la turismo estas tre grava faktoro de nia ekonomio.

Sed la natura riĉeco ne alportus al ni tiun altan bonstaton kiun ni ĝuas en nia lando, sed ni havas ankaŭ tre fortan kaj novigeman industrion. Kaj tio koncernas ne nur grandajn entreprenojn en la ĉefurbo Linz, sed ankaŭ multajn mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn en la tuta lando, ofte en antaŭe subevoluintaj regionoj.

La nivelo de inĝenierarto en Supra Aŭstrio estas tre alta kaj tial venas multaj ideoj kaj realigoj el novaj entreprenoj. Unu el tiaj entreprenoj estas Johammer proksime al la landlimo de Ĉeĥio en la nordo de nia lando kaj tiu nova entrepreno konstruas kaj produktas motorciklojn.

Se estus motorciklo laŭ kutima konstrumaniero, tiam tiu fakto ne estus vere menciinda. Sed temas pri elektraj motorcikloj kiuj dum la veturado ne produktas rubgason kaj kiuj pro la elektra motoro estas multe malpli laŭtaj. Ĉio tio protektas la medion kaj la homojn. Sed aldoniĝas al tio plua ideo: Nome la tuta motorciklo, do ĉiuj ĝiaj partoj, estas 100-procente reciklebla. La krudaj materialoj sur la Tero ja estas limigitaj kaj tial la produktoj devas ebligi laŭeble longan uzodaŭron.

Kompreneble nova produkto devas alporti ankaŭ utilon al la uzanto. Motorciklo apenaŭ estas bezonata por profesiaj celoj, sed estas veturilo por la libertempo. Kaj ruli sur mallaŭta maŝino tra la belega lando, tio ja estas tre bona utilo. La baterioj de la elektra motorciklo de Johammer provizas kurenton por 150 aŭ 200 kilometroj da veturado sen reŝargo, kaj ankaŭ la reŝargado povas okazi dum 80 minutoj aŭ eĉ malpli. La baterio estas reuzebla post 200.000 kilometroj kiel konservilo de energio en fotovoltaj instalaĵoj.

La motorciklo pezas nur 159 kilogramojn kaj por montri al la ŝoforo la necesajn informojn dum la veturado, la speguloj estas samtempe malgrandaj ekranoj. Pro la sufiĉe alta prezo de 23.000 eŭroj Johammer aranĝas unutagajn ekskursojn per motorciklo tra Supra Aŭstrio, kaj tiel ĉiu ŝatanto de motorciklado kaj de nia belega pejzaĝo havas la okazon uzi la motorciklon de Johammer kaj ĝui sur ĝi la belecon de nia lando. Tio kostas ja 290 eŭrojn por unu persono, sed ne estas dubo ke estos sufiĉe da gastoj kiuj pretos pagi tiun prezon por travivi eksterordinaran sperton.

Elektraj motorcikloj el Supra Aŭstrio Electric motorcycles from Upper Austria