×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2015, Streso malsanigas, sed nur poste

Streso malsanigas, sed nur poste

Ĉu dum feriado, ĉu je festotagoj: Apenaŭ finiĝas la streso, komenciĝas la suferoj. La fenomeno kiu povas tute fuŝi la liberajn tagojn portas la nomon poststresa sindromo.

Al forte stresitaj homoj tio ĉiam denove okazas: Apenaŭ ke ili povus ĝui kelkajn liberajn tagojn, ili malsaniĝas, havas dolorojn aŭ sentas sin supermezure elĉerpitaj. Tio kio okazas al ili havas eĉ nomon. Esploristoj de la universitato de Trier okupiĝis pri la tiel nomata poststresa sindromo kaj enketis pacientojn pri la ofteco de tiaj statoj de elĉerpiteco kaj malsano.

Por la analiza studo la esploristoj prijuĝe analizis la datumojn de pluraj grupoj de enketitoj. Ili konstatis ĉe tio ke sanaj partoprenantoj en la studo kiuj ne plendas pri aparte alta streso en la ĉiutago ankaŭ nur malofte suferas (je 2,9 procentoj) sub la poststresaj simptomoj. Kontraŭe al tio troviĝas la grupo de pacientoj kiu pro strese kaŭzitaj suferoj konsultas sian hejman kuraciston (20 procentoj) aŭ vizitas fakan klinikon (34,6 procentoj). Al la poststresaj simptomoj apartenas precipe infektoj, elĉerpitaj statoj, kapdoloroj kaj dorsodoloroj. Ju pli granda estas la stresa ŝarĝo kaj la sekva elĉerpiteco por la paciento, des pli ili plendas pri poststresaj simptomoj.

Por trafitoj por kiuj dum la liberaj tagoj rekreiĝo urĝe necesus, estas des pli malbone ke ili devas lukti kontraŭ la tipaj simptomoj. La kaŭzo por tio troviĝas en misagordo de la mesaĝa substanco noradrenalino kiu ĉe streso estas elŝutata je aparte alta kvanto. "Se la defioj estas tre intensaj kaj daŭraj, tiam la konsumo de noradrenalino superas la novan sintezon. Dum ripozaj fazoj elŝutiĝas tiam nesufiĉe da noradrenalino kaj alvenas misagordo de funkcioj en la nervosistemo kaj imunsistemo kiu kaŭzas poststresajn simptomojn", klarigas la estro de la laborgrupo la kuntekston. Helpe de nove disvolvita diagnoza procedo tiaj misagordoj povas esti fidinde mezurataj. Se troviĝas poststresa sindromo, tiam la koncernaj kuracistoj havas la eblecon starigi individuan terapion. Tiu povas konsisti el medikamentoj, kromnutraĵoj kaj mastrumado de streso kaj paŭzoj. Bedaŭrinde ĝis nun la sociala asekuro ankoraŭ ne pagas tian terapion. La nova terapio montriĝis aparte efika ĉe pacientoj kiuj ĝis tiam rezistis aliajn terapiojn.