×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2015, Kristnaskaj kaj jarfinaj kunvenoj

Kristnaskaj kaj jarfinaj kunvenoj

En la norda hemisfero la Kristnaska festo kaj la jarfino okazas dum la plej malhela tempo de la jaro. Dum tiu tempo la homoj tial sentas pli grandan bezonon pri varmo kaj lumo. Koncerne la lumon oni pendigas en la urboj lumĉenojn kaj tiel ornamas konstruaĵojn tiel ke ili estas dumnokte bone rekoneblaj pro iliaj lumigitaj konturoj. Ankaŭ ĉe privataj domoj en vilaĝoj, setlejoj aŭ eĉ solaj kamparaj domoj aperas tiuj lumĉenoj. Kaj en lanternoj kandeloj elradias varmigan lumon.

La sopiro pri varmo kulminas en la deziro kunveni kun karaj homoj en agrabla etoso. La festo de Kristnasko tiel alparolas ne nur religiemajn homojn, sed ankaŭ ĉiujn aliajn ĉar ĝi memorigas je la naskiĝo de homo sub tre modestaj cirkonstancoj, nome en stalo, kaj la unua lito por la bebo estis kripo. Tial Kristnasko estas familia festo.

Sed oni ne nur festas ĝin en la familioj, sed ankaŭ en la firmaoj, en organizaĵoj, do ĉie kie homoj kunlaboras. La sociaj rilatoj tie ja ofte estas sufiĉe malvastaj kaj ofte la kunlaborantoj havas kvazaŭ familiajn sentojn rilate al la kolegaro. Se oni dum tuta jaro kunlaboras kaj tiel kundividas la pezon de la laboro, oni volas finfine senpezigi sin en varma etoso. Kaj la ĉefoj ankaŭ ŝatas tion. Ankaŭ ili volas montri sian humanan flankon kaj ili en siaj paroladoj okaze de la antaŭkristnaskaj kaj jarfinaj kunvenoj ankaŭ akcentas tion ke ili konsideras la entreprenon granda familio. Ili parolas je tiu okazo pri la laboro de la finiĝanta jaro, pri la sukcesoj kaj defioj, kaj ili laŭdas la iniciatemon kaj kunlaboremon de la kolegaro.

Ankaŭ en asocioj kaj kluboj okazas antaŭkristnaskaj kunvenoj. La etoso tie estas eĉ pli familieca ĉar oni dum la jaro ne devas kundividi la pezon de la laboro, sed tute male povas kundividi la ĝojon de la asocia vivo. Ankaŭ ni esperantistoj festas antaŭ Kristnasko. Ni havas eĉ kroman kaŭzon, nome la Zamenhof-Tagon kiun ni celebras en "rondo familia". Ĉi-jare mi povis partopreni en tutmonda renkontiĝo per Skajpo kiun organizis Claude Labetaa el Francio. Estis granda travivaĵo por ĉiuj kiuj partoprenis en ĝi. Tiel ankaŭ tra la interreto alvenis antaŭkristanska etoso.

Mi deziras al ĉiuj geaŭskultantoj de la Esperanta Retradio feliĉajn festotagojn.