×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2015, Kiel hindo provizas kamparanojn per elsuna elektro

Kiel hindo provizas kamparanojn per elsuna elektro

La entreprenisto Rustam Sengupta portas lumon en kamparajn regionojn: Lia projekto pri elsuna elektro montras ke la batalo kontraŭ la malmultekosta sed klimatodamaĝa elkarba elektro estas ekonomie favora.

Kulpas pri ĉio ekskurso al kiu lin sendis eliteca negoc-lernejo: Rustam Sengupta kiu tiam estis 27-jara devis en la jaro 2007 vojaĝi kun siaj kunlernantoj dum tri semajnoj tra la kampara Hindio. "Nia tasko estis konsili al la vilaĝanoj kiel ili povas pli bone aranĝi sian vivon", diras Sengupta. "Tio kompreneble estis stultaĵo. Ni havas neniun imagon pri tio kion la homoj bezonis aŭ deziris. " Socia entreprenisteco post la spertoj de la studvojaĝo ne ŝajnas esti aparte alloga tasko. Kaj tiel daŭre validis por la hindo unue la plano A: Laboregi, enspezi multe da mono, fierigi la gepatrojn. Post sia MBA ĉe la franca elitforĝejo Insead en la aĝo de 26 jaroj Sengupta dungiĝis ĉe banko en Singapuro, kaj monate perlaboris kiel komencanto jam pli ol 10.000 eŭrojn monate. Hodiaŭ li verŝajne estus unu el tiuj alte salajrataj el Hindio devenantaj mastrumistoj kiuj svarmas en la ĉefetaĝoj de internaciaj konzernoj. Same kiel lia frato Caesar kiu aktivas kiel vicprezidanto ĉe Guglo.

Sed io restis de la vizito de Sengupta en la plej malriĉaj kabanoj de Hindio: La nigregaj noktoj en la vilaĝoj kiuj ankoraŭ ne estis konektitaj al la elektra reto, ne malaperis el lia memoro. La rememoro pri la brutala varmego, kiu nek estis mildigata de ventilatoro aŭ eĉ de klimatizilo, postkuris lin. "Mi sentis min kulpa", diras la hodiaŭa 35-jarulo.

Kaj tiel en la jaro 2010 li rezignis pri sia bone pagata posteno ĉe la banko kaj fondis la firmaon Boond, nomata laŭ la unuopa guto kiu kune kun multaj aliaj gutoj formas riveron, kiu povas translokigi montojn. Lia celo estis: porti lumon en la malhelon de la kampara Hindio. Proksimume 200 milionoj da hindoj vivas en dommastrumejoj kiuj ne estas konektitaj al la elektra reto. "Tiuj homoj deziras elektron. Do iam la ŝtato aligos ilin. Tiam ili konsumos elkarban kurenton - terure", diras Sengupta.

La entreprenisto volas esti pli rapida ĉe la konekto al la elektra reto ol la ŝtato. Precipe li volas vendi puran kurenton al siaj klientoj. La negoco de la firmao konsistis komence el tio ke ili vendis mem disvolvitajn sunenergiajn lampojn al la vilaĝanoj. Hodiaŭ la firmao ofertas solvojn por la elsuna elektrizado de kompletaj vilaĝoj. Tiucele oni instalas tiel nomatajn mikro-retojn kiuj liveras elsunan elektron al la unuopaj dommastrumejoj. Baterioj prizorgas ke ĝi fluas ankaŭ dumnokte.

Kiu vizitas s-ron Singupta en lia oficejo ĉe la urba aŭtoŝoseo de Nov-Delhio, tiu tuj komprenas kial li volas repuŝi la kvoton de fosiliaj brulaĵoj. Super la aŭtoŝoseo kuŝas tiel forta smogo ke la veturtrako ĉe la alia flanko malaperas malantaŭ densa vualo. La urbanoj de Hindio enspiras miksaĵon el rubgasoj de aŭtomobiloj, karbocentraloj kaj industrio.

Hindio ĉerpas sian energion je pli ol 80 procentoj el la bruligo de karbo - kio estas la plej malpura speco de la produktado de elektro. Hindio jam hodiaŭ havas la trian plej grandan enaerigon de karbondioksido en la tuta mondo - kvankam vastaj partoj de la lando vivas ankoraŭ kiel dum la mezepoko.

Sengupta intertempe provizis jam 25.000 familojn en Hindio per elsuna elektro. Li okupas pli ol 50 kunlaborantojn, venontjare estos verŝajne 100. Al si mem la noventreprenisto pagas nur 1000 eŭrojn monate. "Ni ne faras tion ĉi tie por riĉiĝi", li diras.

La sukceso de la firmao baziĝas ke oni pensas laŭ tute malgrandaj kategorioj. Kunlabore kun hindaj bankoj la firmao por tio ofertas mikro-kreditojn. Kiu volas katapulti sian farmon helpe de 4 lumbulboj kaj ventilatoro en la modernan epokon, tiu povas helpe de Boond preni krediton de 200 eŭroj kaj repagi ĝin per partaj repagoj de 3 aŭ 4 eŭroj. Al kamparaj laboristoj sen regula vivenspezo Boond donas la eblecon aĉeti elektran energion per antaŭpaga karto. "Ili iras per speco de ĉekokarto al la vilaĝa vendejo, ŝargas tie je 10 aŭ 20 cendoj por kelkaj tagoj bonhavon por elektro kaj metas la karton hejme en la kurentnombrilon. " La iniciato jam trovas rekonon ĉe la registaro de Barato. Oni esperas pri investantoj el eksterlando. Temas ja ne nur pri modernigo de Hindio sed ankaŭ pri la monda klimato. Kaj jen tre urĝa tasko.