×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2015, Into kaj Onto (unua parto el du)

Into kaj Onto (unua parto el du)

Elinja estas ludanta sola en la tagĉambro. Avino Marina troviĝas en la kuirejo, preparante la vespermanĝon. Fea, la pupo, estas vestita per mantelo kaj ĉapo kaj atendas en la bela sledo el “lego”-briketoj, kiun Elinja ĵus konstruis por ŝi. Sed kiu tiros la sledon? Ĉu Karakato, la virkato de avino Marina? Ne. Karakato indigne rifuzas porti la rimenojn. Li malŝatas la pupon. Li pensas, ke Fea estas tute stulta kaj eĉ ronroni ne kapablas. Kial entute oni dorlotas pupojn? Kial li promenigu per sledo tiun mutan stultulinon? Ne, ne, ne.

Elinja pripensas kion fari. Subite, ŝi havas ideon. Sur la librobretaro, apud la libroj, troviĝas du brunaj porcelanaj ĉevaletoj. Avino Marina amas ilin, ĉar ŝi ricevis ilin de siaj gepatroj, antaŭ tre longe. Elinja jungas la ĉevaletojn al la sledo. “Rapidu! Rap! Rap!”- ŝi instigas ilin. Subite, Elinja rimarkas la gladotabulon. “Jen kio bezonatas!” – ŝi pensas. Ŝi apogas unu randon de la gladotabulo al seĝo kaj la alian al la planko. “Jen deklivo por vi, ĉevaletoj! Tiele vi ja rapidos! Rap! Rap! Hoooo! !”

Fulmglitas la porcelanaj ĉevaloj sur la gladotabulo suben. Bum! Ili kolizias kun la kanapo kaj frakasiĝas. Marina tuj eniras la ĉambron. La knabino laŭte ekploras. Marina metas ŝin sur la kanapon kaj demandas rapide: “Ĉu vi vundiĝis? Ĉu vi kontuziĝis? Ĉu vi havas grataĵon? Ĉu io doloras vin?” Ŝi ricevas neniun respondon, do ŝi diras: “Sidu sur la kanapo, ĝis mi ordigos ĉion.”

Marina atente rigardas ĉirkaŭe. Ŝi rimarkas, ke unu el la ĉevaloj tute dispeciĝis kaj la alia rompis kruron. Ŝi metas la nedispecitan ĉevalon sur la librobreton. Ŝi balaas la plankon, poste eksidas apud Elinja.

La knabino venas sur la genuojn de Marina kaj singultas mallaŭte, senvorte. Ĉu ŝi bedaŭras, ke ŝi ne povas daŭrigi la ludon? Ĉu ŝi bedaŭras, ke tiom bela artaĵo frakasiĝis? Ĉu ŝi bedaŭras, ke ŝi ĉagrenis la avinon? Eble ŝi bedaŭras po iom pri ĉio ĉi? Fin-fine ŝi ekparolas: “Ĉu vi povos ripari la ĉevalojn, avinjo?” “Mi ne scias. Ni vidos. Ne ĉiuj malagrablaĵoj de la vivo estas ripareblaj...” Elinja ploras eĉ pli forte. “Ne indas plori pro aĵoj, Elinja. Aĵoj ne sentas doloron, ne havas sentojn…” “Sed foje vi diris, ke vi ja amas ĉevalojn, avinjo, ĉu ne?” “Jes… Ekzistas diversspecaj amoj. Mi ne amis la porcelanajn ĉevalojn sammaniere kiel mi amas homojn… nek kiel mi amis iun vivantan ĉevalidon en mia infanaĝo… La porcelanajn ĉevalojn mi amis kiel artaĵojn. Ili rememorigis al mi pri mia vera ĉevalido…” “Do, vi amis ankaŭ la porcelanajn ĉevalojn…” “Jes, certe. Artaĵoj ne estas nur aĵoj. La artistoj kiuj kreis ilin, donis al ili ion el siaj propraj animoj. Tial ĉiuj artaĵoj igas nin pensi pri io, rememori pri io…” “Kia estis via ĉevalido?” “Blanka… Ludema… Amema… Gaja...” “Ĉu ankaŭ Fea estas artaĵo?” “Jes ja. Ŝi ne estas nura aĵo. Tamen ŝi ne havas sentojn, kiel havas Karakato…” “Mmm!” – diras Karakato aŭdante sian nomon. Li eliras de sub la kanapo kaj alportas iun porcelaneron, kiun avino Marina tuj elprenas. “Jen! Jen ĝuste la mankanta piedo de unu el la ĉevaloj. Almenaŭ tiun ĉi ni ja povos ripari! Dankon, Karakato!” Elinja aplaŭdas pro ĝojo: “Brave, Karakato! Karulo! Kara, kara, kara Karakato!” Nun Karakato ronronas fiere en la brakoj de Elinja. Avino Marina atente rigardas la vunditan ĉevaleton. Ŝi deklaras: “Elinja, morgaŭ posttagmeze ni rehavos ambaŭ ĉevalojn.” “Ĉu ambaŭ?” “Jes. Ili ne estos ekzakte la samaj kiel antaŭe, sed ni povos havi ilin ambaŭ.” “Ĉu vi faros magion?” “Ne. La magion faros vi. Mi nur helpos vin iomete. Sed unue mi devas rakonti al vi malnovan rakonton, kiun mia patrino rakontis al mi, kiam mi estis viaaĝa. Tiu rakonto helpis min fari multajn magiaĵojn. Morgaŭ ĝi helpos ankaŭ vin.” Elinja, Fea kaj Karakato eksidas kune sur la genuojn de avino Marina, kiu ekrakontas:

(daŭrigota)