×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Esperanta Retradio 2015, Into kaj Onto (dua parto el du)

Into kaj Onto (dua parto el du)

* “Foje, vivis knabo, kiu nomiĝis Lariko.” “Kie?” “Mi ne plu rememoras kie. Lariko ŝategis ludi futbalon.” “Samkiel mia frato!” “Jes. Sed Lariko ne ludis tiom bele kiel Peĉjo. Lariko kutimis puŝi kaj faligi la aliajn infanojn dum la ludo.” “Ho, kiom mi malŝatas tion!” “Ankaŭ la kolegoj de Lariko malŝatis tion. Li kutimis pardonpeti, oni pardonis lin kaj invitis lin denove ludi, poste li denove puŝis kaj frapis siajn kunulojn, denove pardonpetis… Iun sabatan posttagmezon, li faligis sian plej bonan amikon Alko, kaj ties kruro rompiĝis. Lariko pardonpetis kiel kutime, sed Alko forte ekkoleris kaj ne plu volis paroli kun li. Ankaŭ la aliaj infanoj ekkoleris kaj ne plu volis ludi kun li. Lariko restis tute sola kaj fariĝis pli kaj pli trista. Post unu semajno, Lariko renkontis la maljunan sorĉiston de la Tempo.” “Kiel li renkontis lin?” “Mi ne scias. Oni ofte renkontas lin, kiam oni bedaŭras pri la pasinteco aŭ kiam oni timas pri la estonteco. La sorĉisto demandis la knabon: ‘Kion vi supozas ke vi farus, se vi spertus denove tiun sabatan posttagmezon?' ‘Mi certe ne faligus mian amikon.' - diris Lariko. ‘Ĉu vi volus sperti denove tiun sabatan posttagmezon, Lariko?' La knabo jesis. Tiam la sorĉisto igis la knabon surmeti ruĝan kostumon teksitan el krepuskaj sunradioj kaj malpezan kaskon kun brila steleto. Poste, la sorĉisto diris: ‘Jen mi donas al vi miajn du ĉevalojn, Into kaj Onto. Prenu la rimenojn, kaj miaj ĉevaloj kondukos vin en la pasintecon, ĝuste al tiu sabata posttagmezo.' Lariko dankis kaj kuraĝe prenis la rimenojn. Into kaj Onto ekflugis kun Lariko ĝis la Norda Poluso, kie la Nordaj Lumoj prilumis la glaĉerojn. La ruĝa kostumo protektis la knabon kontraŭ la malvarmego, kaj la kasko protektis liajn okulojn kontraŭ la tro forta lumo. Tie, Onto kalcitris trifoje kaj malaperis. Into baŭmis trifoje kaj eniris kune kun Lariko en iun lumtunelon. Tiu estis la tunelo de la pasinteco. Lariko subite forgesis ĉion pri la sorĉisto de la Tempo. Li troviĝis denove en la sama loko kun la samaj infanoj, ludis denove la saman matĉon, faligis denove sian amikon… Ĉio ripetiĝis. Dum la nokto, Into reaperis kaj kondukis lin reen. ‘Ĉu vi riparis la pasintecon, Lariko?' demandis la sorĉisto, kiam ili denove renkontiĝis. ‘Kial mi povintus ripari ĝin? Mi rememoris nenion pri la antaŭa sperto…' ‘Ne malkuraĝiĝu. Ĉu vi scivolas vojaĝi denove tra la tempo, kaj travivi la sabatan posttagmezon de la venonta semajno?' Lariko jesis. La sorĉisto ekipis lin kiel antaŭe kaj donis al li denove la rimenojn. Ĉe la Norda Poluso, Into kalcitris trifoje kaj malaperis. Onto baŭmis trifoje kaj eniris kune kun Lariko la netravideblan nebultunelon de la estonteco. La ruĝa kostumo protektis la knabon, por ke li ne dispeciĝu en la densa nebulo, trans kiu li kapablis vidi danke al la prilumanta kasko. Lariko vekiĝis subite unu semajnon poste. Li sentis sin pli malgaja ol iam ajn. Lia patrino rememorigis al li, ke baldaŭ oni festos lian naskiĝtagon, sed li tute ne ekĝojis pri tio. Li ne plu havis amikojn, do li ne plu havis kiujn inviti por kunfesti… La geavoj promesis al li novan futbal-pilkon, sed li ne plu bezonis ĝin, ĉar neniu volis plu ludi kun li… Li estis tre malfeliĉa… Kiam li revenis al la sorĉisto de la Tempo, Lariko diris: ‘Vi neniel helpis min, sorĉisto. Dufoje vi promenigis min vane tra la tempo…' ‘Ĉu vane? Tio dependas nur de vi. Se vi rememoros tiujn du spertojn, ili utilos al vi la tutan vivon! Kiam vi revizitos mense la pasintecon, vi devus rememori, ke tio tute vanas se vi ripetas ree kaj ree la samajn erarojn. Nia memoro ja valoras, nur se ĝi helpas nin eviti eventualajn ontajn erarojn kaj laŭeble ripari tiujn, kiujn ni jam faris.' ‘Sed… kiel mi riparu la kruron de Alko?' ‘La kruron riparos la kuracisto. Vi povus parte ripari la ĉagrenon de Alko. Pensu kion vi sentus, se vi mem devus resti dum longa tempo enlite, sen ludi, sen viziti la lernejon… Vi povus viziti vian amikon ĉiutage, por helpi lin prepari la hejmotaskojn, helpi lin ekpaŝi tra la ĉambro, kiam la kuracisto permesos tion al li…' ‘Sed li ne plu volas paroli kun mi…' ‘Ne estas facile ripari erarojn, kaj nenio dependas nur de ni. Provu denove. Skribu al li leteron. Provu trovi manieron montri al li, ke vi ja amas lin kaj ankaŭ vi sentas vin sola sen lia ĉeesto…' ‘Mi ne sukcesos. Almenaŭ ĝis venontsemajne, mi ne sukcesos. Mi jam scias tion.' ‘Pri estonteco, nenio certas. Ĝin vi ĵus vidis nur trans nebulo. Ĝin vi povas plibonigi pli aŭ malpli, se vi planas tion. Kion vi ĵus spektis, estis la estonteco kiu atendus vin, se vi planus neniun ŝanĝon en via vivo, se vi lernus nenion el la pasinteco… Sed vi estos sufiĉe saĝa por eviti tion, ĉu ne? ' * Jen ĉio. Mi finis la rakonton.” “Avinjo, mi ja komprenas, kial vi rakontis al mi ĝuste tiun rakonton. La vundita ĉevalo estas Into kaj la dispecita ĉevalo estas Onto, ĉu ne?” “Jes!” “Ĉu vi helpos min ripari la kruron de Into?” “Jes.” “Ĉu vi helpos min refari tute novan Onto?” “Jes ja! Morgaŭ matene, kiam vi estos en la lernejo, mi aĉetos gluon kaj vakson. Posttagmeze, vi povos ripari per gluo la kruron de Into. Kaj per vakso, vi povos krei tute novan Onto.” “Ĉu Into havos cikatron?” “Jes. Sed espereble ĝi estos malgranda.” “Avinjo, bonvolu aĉetu ankaŭ orkoloran etikedon. El ĝi mi faros ringon por la kruro de Into. Ĝi kovros la cikatron kaj ankaŭ belaspektos, ĉu ne?” “Belega ideo, karulino!” “Kaj mi volas, ke la vakso estu blanka. Mi volas muldi blankan ĉevalon, kiu rememorigu al vi pri tiu vera ĉevalido, kiun vi amis.” “Ho, karulino! Mi jam amegas vian ontan artaĵon! Mi tiom prifieros pri ĝi! Mi tiom malpaciencas vidi ĝin!”

================================== FINO===================


Into kaj Onto (dua parto el du)

*** “Foje, vivis knabo, kiu nomiĝis Lariko.” “Kie?” “Mi ne plu rememoras kie. Lariko ŝategis ludi futbalon.” “Samkiel mia frato!” “Jes. Sed Lariko ne ludis tiom bele kiel Peĉjo. Lariko kutimis puŝi kaj faligi la aliajn infanojn dum la ludo.” “Ho, kiom mi malŝatas tion!” “Ankaŭ la kolegoj de Lariko malŝatis tion. Li kutimis pardonpeti, oni pardonis lin kaj invitis lin denove ludi, poste li denove puŝis kaj frapis siajn kunulojn, denove pardonpetis… Iun sabatan posttagmezon, li faligis sian plej bonan amikon Alko, kaj ties kruro rompiĝis. Lariko pardonpetis kiel kutime, sed Alko forte ekkoleris kaj ne plu volis paroli kun li. Ankaŭ la aliaj infanoj ekkoleris kaj ne plu volis ludi kun li. Lariko restis tute sola kaj fariĝis pli kaj pli trista. Post unu semajno, Lariko renkontis la maljunan sorĉiston de la Tempo.” “Kiel li renkontis lin?” “Mi ne scias. Oni ofte renkontas lin, kiam oni bedaŭras pri la pasinteco aŭ kiam oni timas pri la estonteco. La sorĉisto demandis la knabon: ‘Kion vi supozas ke vi farus, se vi spertus denove tiun sabatan posttagmezon?' ‘Mi certe ne faligus mian amikon.' - diris Lariko. ‘Ĉu vi volus sperti denove tiun sabatan posttagmezon, Lariko?' La knabo jesis. Tiam la sorĉisto igis la knabon surmeti ruĝan kostumon teksitan el krepuskaj sunradioj kaj malpezan kaskon kun brila steleto. Poste, la sorĉisto diris: ‘Jen mi donas al vi miajn du ĉevalojn, Into kaj Onto. Prenu la rimenojn, kaj miaj ĉevaloj kondukos vin en la pasintecon, ĝuste al tiu sabata posttagmezo.' Lariko dankis kaj kuraĝe prenis la rimenojn. Into kaj Onto ekflugis kun Lariko ĝis la Norda Poluso, kie la Nordaj Lumoj prilumis la glaĉerojn. La ruĝa kostumo protektis la knabon kontraŭ la malvarmego, kaj la kasko protektis liajn okulojn kontraŭ la tro forta lumo. Tie, Onto kalcitris trifoje kaj malaperis. Into baŭmis trifoje kaj eniris kune kun Lariko en iun lumtunelon. Tiu estis la tunelo de la pasinteco. Lariko subite forgesis ĉion pri la sorĉisto de la Tempo. Li troviĝis denove en la sama loko kun la samaj infanoj, ludis denove la saman matĉon, faligis denove sian amikon… Ĉio ripetiĝis. Dum la nokto, Into reaperis kaj kondukis lin reen. ‘Ĉu vi riparis la pasintecon, Lariko?' demandis la sorĉisto, kiam ili denove renkontiĝis. ‘Kial mi povintus ripari ĝin? Mi rememoris nenion pri la antaŭa sperto…' ‘Ne malkuraĝiĝu. Ĉu vi scivolas vojaĝi denove tra la tempo, kaj travivi la sabatan posttagmezon de la venonta semajno?' Lariko jesis. La sorĉisto ekipis lin kiel antaŭe kaj donis al li denove la rimenojn. Ĉe la Norda Poluso, Into kalcitris trifoje kaj malaperis. Onto baŭmis trifoje kaj eniris kune kun Lariko la netravideblan nebultunelon de la estonteco. La ruĝa kostumo protektis la knabon, por ke li ne dispeciĝu en la densa nebulo, trans kiu li kapablis vidi danke al la prilumanta kasko. Lariko vekiĝis subite unu semajnon poste. Li sentis sin pli malgaja ol iam ajn. Lia patrino rememorigis al li, ke baldaŭ oni festos lian naskiĝtagon, sed li tute ne ekĝojis pri tio. Li ne plu havis amikojn, do li ne plu havis kiujn inviti por kunfesti… La geavoj promesis al li novan futbal-pilkon, sed li ne plu bezonis ĝin, ĉar neniu volis plu ludi kun li… Li estis tre malfeliĉa… Kiam li revenis al la sorĉisto de la Tempo, Lariko diris: ‘Vi neniel helpis min, sorĉisto. Dufoje vi promenigis min vane tra la tempo…' ‘Ĉu vane? Tio dependas nur de vi. Se vi rememoros tiujn du spertojn, ili utilos al vi la tutan vivon! Kiam vi revizitos mense la pasintecon, vi devus rememori, ke tio tute vanas se vi ripetas ree kaj ree la samajn erarojn. Nia memoro ja valoras, nur se ĝi helpas nin eviti eventualajn ontajn erarojn kaj laŭeble ripari tiujn, kiujn ni jam faris.' ‘Sed… kiel mi riparu la kruron de Alko?' ‘La kruron riparos la kuracisto. Vi povus parte ripari la ĉagrenon de Alko. Pensu kion vi sentus, se vi mem devus resti dum longa tempo enlite, sen ludi, sen viziti la lernejon… Vi povus viziti vian amikon ĉiutage, por helpi lin prepari la hejmotaskojn, helpi lin ekpaŝi tra la ĉambro, kiam la kuracisto permesos tion al li…' ‘Sed li ne plu volas paroli kun mi…' ‘Ne estas facile ripari erarojn, kaj nenio dependas nur de ni. Provu denove. Skribu al li leteron. Provu trovi manieron montri al li, ke vi ja amas lin kaj ankaŭ vi sentas vin sola sen lia ĉeesto…' ‘Mi ne sukcesos. Almenaŭ ĝis venontsemajne, mi ne sukcesos. Mi jam scias tion.' ‘Pri estonteco, nenio certas. Ĝin vi ĵus vidis nur trans nebulo. Ĝin vi povas plibonigi pli aŭ malpli, se vi planas tion. Kion vi ĵus spektis, estis la estonteco kiu atendus vin, se vi planus neniun ŝanĝon en via vivo, se vi lernus nenion el la pasinteco… Sed vi estos sufiĉe saĝa por eviti tion, ĉu ne? ' *** Jen ĉio. Mi finis la rakonton.” “Avinjo, mi ja komprenas, kial vi rakontis al mi ĝuste tiun rakonton. La vundita ĉevalo estas Into kaj la dispecita ĉevalo estas Onto, ĉu ne?” “Jes!” “Ĉu vi helpos min ripari la kruron de Into?” “Jes.” “Ĉu vi helpos min refari tute novan Onto?” “Jes ja! Morgaŭ matene, kiam vi estos en la lernejo, mi aĉetos gluon kaj vakson. Posttagmeze, vi povos ripari per gluo la kruron de Into. Kaj per vakso, vi povos krei tute novan Onto.” “Ĉu Into havos cikatron?” “Jes. Sed espereble ĝi estos malgranda.” “Avinjo, bonvolu aĉetu ankaŭ orkoloran etikedon. El ĝi mi faros ringon por la kruro de Into. Ĝi kovros la cikatron kaj ankaŭ belaspektos, ĉu ne?” “Belega ideo, karulino!” “Kaj mi volas, ke la vakso estu blanka. Mi volas muldi blankan ĉevalon, kiu rememorigu al vi pri tiu vera ĉevalido, kiun vi amis.” “Ho, karulino! Mi jam amegas vian ontan artaĵon! Mi tiom prifieros pri ĝi! Mi tiom malpaciencas vidi ĝin!”

================================== FINO===================