×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2015, Ĉambroj de servistino en Parizo

Ĉambroj de servistino en Parizo

La antaŭvesperon de la ellaborado de ĉi tiu artikolo mi vidis en la franca televidkanalo "TV5Monde" novaĵon pri "ĉambroj de servistino" kaj mi memoris mian vivon, kiam mi loĝis kiel malriĉa studento en Parizo, de 1966 ĝis 1971.

Anstataŭ loĝi en normala ĉambro aŭ malgranda apartamento malproksime de la centro, mi tiam preferis loĝi en la centro, kie la sola tipo de loĝejo, kies luprezon mi povis pagi, estis tiaj "ĉambroj de servistino". Kiel aliaj malriĉaj studentoj – mi loĝis dum unu jaro en tia ĉambreto, en la sesa etaĝo, sen lifto, sen ia hejt-instalaĵo, kun necesejo (por ĉiuj loĝantoj en tiu etaĝo) en la koridoro.

Vidu nun mian resumon (parte tradukon) de teksto, kiun mi trovis en la interreto pri tiaj ĉambroj.

La burĝaj konstruaĵoj konstruitaj de 1830 ĝis 1914, multnombraj en Parizo, ĝenerale havas unu aŭ du etaĝojn tradicie rezervitajn por geservistoj kaj atingeblaj per aparta ŝtuparo nomita "de servo" aŭ “servista ŝtuparo”. Dum la daŭro de la dudeka jarcento la kvanto de la servistaro, kiu ĉirkaŭis la riĉajn familiojn, ege malgrandiĝis kaj la ĉambroj estis okupitaj de studentoj kaj malriĉaj laboristoj.

La situacio ŝanĝiĝis en 2002, kiam estis publikigita dekreto pri konvenaj loĝejoj. La proprietuloj perdis la rajton lui la ĉambrojn (oficiale: “servistaj ĉambroj” “aŭ ĉambroj por servistoj”), se tiuj ne plenumas difinitajn kondiĉojn:

Grandeco – minimume 9 m2; ekzisto de: akvodukto, necesejo, parto (“angulo”) por kuirejeto. Ne estis menciita hejt-instalaĵo, verŝajne pro tio, ke oni povas uzi iun aĉetitan hejtilon.

Fakte 51% de tiuj ĉambroj grandas nur inter 5 kaj 8 kvadratajn metrojn, kaj la plejmulto disponas nur pri malvarma akvo, ne estas interna necesejo nek duŝejo.

Malgraŭ tio kelkaj proprietuloj luas siajn ĉambrojn kontraŭleĝe.

Kontraŭleĝe aŭ ne, entute estas luataj ĉirkaŭ 17.200 – el 114.400 servistaj ĉambroj, kiuj ekzistas en Parizo laŭ censo de 2013.

La censo montras ankaŭ, ke la plejmulto de la okupantoj ne estas studentoj, sed malriĉaj laboristoj (50% de la tuto), dum po ĉirkaŭ 12% el ili estas studentoj, pensiuloj, senlaboruloj kaj aliaj.

La okupado malgrandiĝis de 66.000 ĉambroj en 1968 ĝis 17.300 en 2011.

Do nuntempe ekzistas ĉirkaŭ 97.000 malplenaj servistaj ĉambroj – en epoko, kiam mankas multaj loĝejoj en Parizo.

Pro tio la urbestraro decidis permesi kaj instigi la kunmeton de 2 aŭ pli da ĉambroj kaj la modernigon de tiu pli granda areo.

En la menciita novaĵelsendo estis montrata unu el tiuj novaj apartamentoj – fakte modernigita, bela, havanta la ecojn laŭ postulo de la urbestraro.

Tamen – restas la problemo de manko de lifto. Aliflanke – se oni sukcesas supreniri 6 etaĝojn – fari tion estas bona fizika ekzerco (sed ne por maljunuloj kaj malsanuloj).

Mi parolis nur pri luado de servistaj ĉambroj. Sed oni povas ankaŭ aĉeti tiujn – ankoraŭ ne modernigitajn – loĝejojn. Serĉante imagojn en la interreto, mi vidis anoncon, kiu informas, ke ĉambro de 5 m2, sur la 6ª etaĝo, kun lavabo kaj speciala klozeto (“saniboyeur”) kostas 66.000 eŭrojn - kaj ĝi ne troviĝas en la centro, sed ĉe la urborando !!

Ĉambroj de servistino en Parizo Zimmermädchen in Paris Quartos de empregada em Paris