×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Esperanta Retradio 2015, Bonan apetiton, sinjoro kuniklo

Bonan apetiton, sinjoro kuniklo

Ĉar en multaj landoj alproksimiĝas jarfinaj ferioj mi hodiaŭ proponas al vi rakonteton, kiun mi iam legis en Esperanto, invitite de instruistino, en infanlernejo de mia vilaĝo. Tiun rakonteton skribis Claude Boujon, kiu estis franca porinfana verkisto. Ĝin esperantigis mia samklubano kaj amiko Ange Mateo, kies filo tiam estis en la spektanta klaso. Kompreneble dum mia legado antaŭ la infanoj mi paŭzetis post ĉiu frazo aŭ frazparto por traduki al la franca.

Saluton, geknaboj. Mi proponas rakonti al vi historieton, uzante la internacian lingvon, kiu nomiĝas Esperanto.

Bonan apetiton, sinjoro Kuniklo!

Sinjoro Kuniklo ne plus ŝatas karotojn. Li forlasas sian domon por rigardi en la telero de siaj najbaroj. - Kion vi manĝas? li demandas al la rano. - Mi manĝas muŝojn, ŝi respondas. - Fi! diras sinjoro Kuniklo. - Kion vi manĝas? li demandas al la birdo. - Mi manĝas vermojn, respondas la birdo. - Fi! diras sinjoro Kuniklo. - Kion vi manĝas? li demandas al la fiŝo. - Mi manĝas larvojn, respondas la fiŝo. - Tio ne plaĉas al mi! diras sinjoro Kuniklo. - Kion vi manĝas? li demandas al la porko. - Mi manĝas kion ajn, respondas la porko. - Nu, ne mi! diras sinjoro Kuniklo. - Kion vi manĝas? li demandas al la baleno. - Planktonon, respondas la baleno. - Kio estas tio? diras sinjoro Kuniklo. - Kion vi manĝas? li demandas al la simio. - Bananojn, respondas la simio. - Tio ne kreskas en mia ĝardeno, diras sinjoro Kuniklo. - Kion vi manĝas? li demandas al la vulpo. - Mi manĝas kuniklon! respondas la vulpo. - Help! ekkrias sinjoro Kuniklo. La vulpo eksaltas al li por manĝi lin. Sed li nur sukcesas krakmanĝi liajn orelojn. Timotremanta sinjoro Kuniklo rapide eniras hejmen. Ĉar la karotoj kreskigas la orelojn de la kunikloj, li preparas por li dikan marmiton el ili. Li trovas tion bongusta! Bonan apetiton, sinjoro Kuniklo!

PS : mi disponas ankaŭ dulingvan (esperantan kaj francan) sonregistritan version. Bv skribi al labetaa.claude@wanadoo.fr se ĝi interesas vin.


Bonan apetiton, sinjoro kuniklo Bom apetite, Sr. Coelho

Ĉar en multaj landoj alproksimiĝas jarfinaj ferioj mi hodiaŭ proponas al vi rakonteton, kiun mi iam legis en Esperanto, invitite de instruistino, en infanlernejo de mia vilaĝo. Tiun rakonteton skribis Claude Boujon, kiu estis franca porinfana verkisto. Ĝin esperantigis mia samklubano kaj amiko Ange Mateo, kies filo tiam estis en la spektanta klaso. Kompreneble dum mia legado antaŭ la infanoj mi paŭzetis post ĉiu frazo aŭ frazparto por traduki al la franca.

Saluton, geknaboj. Mi proponas rakonti al vi historieton, uzante la internacian lingvon, kiu nomiĝas Esperanto.

Bonan apetiton, sinjoro Kuniklo!

Sinjoro Kuniklo ne plus ŝatas karotojn. Li forlasas sian domon por rigardi en la telero de siaj najbaroj. - Kion vi manĝas? li demandas al la rano. - Mi manĝas muŝojn, ŝi respondas. - Fi! diras sinjoro Kuniklo. - Kion vi manĝas? li demandas al la birdo. - Mi manĝas vermojn, respondas la birdo. - Fi! diras sinjoro Kuniklo. - Kion vi manĝas? li demandas al la fiŝo. - Mi manĝas larvojn, respondas la fiŝo. - Tio ne plaĉas al mi! diras sinjoro Kuniklo. - Kion vi manĝas? li demandas al la porko. - Mi manĝas kion ajn, respondas la porko. - Nu, ne mi! diras sinjoro Kuniklo. - Kion vi manĝas? li demandas al la baleno. - Planktonon, respondas la baleno. - Kio estas tio? diras sinjoro Kuniklo. - Kion vi manĝas? li demandas al la simio. - Bananojn, respondas la simio. - Tio ne kreskas en mia ĝardeno, diras sinjoro Kuniklo. - Kion vi manĝas? li demandas al la vulpo. - Mi manĝas kuniklon! respondas la vulpo. - Help! ekkrias sinjoro Kuniklo. La vulpo eksaltas al li por manĝi lin. Sed li nur sukcesas krakmanĝi liajn orelojn. Timotremanta sinjoro Kuniklo rapide eniras hejmen. Ĉar la karotoj kreskigas la orelojn de la kunikloj, li preparas por li dikan marmiton el ili. Como as cenouras fazem crescer as orelhas dos coelhos, ele prepara um ensopado grosso para ele. Li trovas tion bongusta! Bonan apetiton, sinjoro Kuniklo!

PS : mi disponas ankaŭ dulingvan (esperantan kaj francan) sonregistritan version. Bv skribi al labetaa.claude@wanadoo.fr se ĝi interesas vin.