×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2017, Progresigi internacian kunlaboremon

La kreskado de Esperanto - do ĝia aplikado ĉe pli kaj pli da homoj, kaj la kvanta kaj kvalita kresko de la aplikado - dependas unuflanke de teknikaj faktoroj kaj aliflanke de sociaj faktoroj.

Rilate al teknikaj faktoroj la situacio por Esperanto estas tre favora: Helpe de la interreto homoj facile povas komuniki trans kontinentojn, informoj fulmrapide povas atingi preskaŭ ĉiujn angulojn de la mondo, kaj povas okazi amasa lernado de la lingvo kiel oni vidas tion ĉe la sukceso de Duolingo - la interreta kurso lanĉita antaŭ apenaŭ du jaroj.

Sed tiu favora situacio ĉe la teknikaj faktoroj ne trovas korespondon ĉe la sociaj faktoroj. Nome la tutmondiĝo malfavoras la emon havi kontaktojn kun homoj el aliaj landoj aŭ eĉ aliaj kontinentoj. Multaj homoj sentas sin minacataj de la tutmondiĝo, ĉar ili - ofte ja prave - timas perdon de la propra kulturo kaj detruon de la socia kunligiĝo.

Kaj aldoniĝas kroma minaco: Migrantoj kaj rifuĝantoj minacas inundi Eŭropon. Tiu minaco plifortigas naciismajn tendencojn, dekstraj partioj ricevas pli kaj pli da subteno. Kaj tio trafas en Eŭropo institucion kiu dum jardekoj estis la simbolo de paca kaj fruktodona kunlaboro inter popoloj kaj ŝtatoj - la Eŭropa Unio:

Anstataŭ plue kreski, la unio ŝrumpos, se la britoj vere forlasos la union. Ankaŭ la britoj sentas sin inunditaj, sed ne de rifuĝintoj el Afganistano aŭ Sirio, sed de poloj kiuj laboras en Britio kaj tiel kontribuas al la prospero de la lando.

Sed tiuj poloj ne venis kiel sklavoj, sed kiel liberaj homoj kun alta memfido. Do la poloj kunportas kun si altan kulturan konscion. En certaj urboj de Anglio ili fondis kvazaŭ polajn koloniojn kie ili havas sian propran socian infrastrukturon.

Kaj tio tute ne plaĉas al la britoj. Ne tiom ĝenas ilin ke temas pri alia popolo kun propra kulturo - tion ili ja abunde havas el la eksaj kolonioj - sed ĝenas ilin ke la poloj kiel EU-civitanoj estas plenrajtaj kuncivitanoj kiuj konservas sian ligiĝon al la hejmlando. Do ili ne fariĝos britoj, sed konservos siajn lingvon kaj kulturon.

Kaj imagu: Tio jam sufiĉas ke la britoj volas forlasi la Eŭropan Union por povi haltigi kaj renversigi la fluon el Pollando kaj aliaj landoj de EU. Ili volas rezigni pri multaj ekonomiaj avantaĝoj nur por rericevi iom da suvereneco. Jen vere freneza situacio.

Ĉu la frenezo vere venkos? Tiu demando nun bedaŭrinde estas starigebla rilate al Usono kie la nova prezidento volas detrui internaciajn ligojn por plifortigi la propran nacion.

Ja eblas kontraŭbatali tiujn politikajn tendencojn. Formiĝas ĉie opozicio kontraŭ la naciisma frenezo. Kaj jen kaj jen la subtenantoj de internacia kunlaboro venkas: En Aŭstrio la verdulo Alexander van der Bellen, profesoro pri ekonomiko, venkis super la naciisma kandidato kaj fariĝos nia federacia prezidento la 26-an de januaro.

Do vivas la espero ke internacia kunlaboremo regajnos terenon. Kaj en tiu senco ankaŭ Esperanto kiel lingvo de internacia kunlaboremo povas progresi.