×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2017, La rusa pentristo Nikolao Roerich

La 27-an de septembro mi komencis “serion” de tri ERR-artikoloj pri homoj, kiuj havis komunajn trajtojn (spiritan serĉadon en Azio kaj aventurecajn vojaĝojn tra tiu kontinento): Alexandra David-Néel, Helena Petrovna Blavatski kaj la familio Roerich. En tiuj tekstoj mi emfazis tiajn vojaĝojn.

Pro tio mi diris je la fino de la artikolo de la 11-a de oktobro – pri la familio Roerich –, ke “Multo ankoraŭ povus esti dirita pri la kvar Roerich, [...] sed mi volis nur – aŭ ĉefe – paroli pri la aventura vojaĝo de Nikolao, Helena kaj Juri”.

Bone, hodiaŭ mi parolos iomete pli pri Nikolao Roerich.

Li – kaj la tuta familio – fortege impresis min, kiam mi vizitis la “Internacian Centron de la Roerich-oj” (http://en.icr.su/) en Moskvo – tiel ke poste mi faris (portugallingvan) prelegon en 2012 pri la vivo kaj verkaro de la kvar: Nikolao, Helena, Juri kaj Svetoslav.

Bedaŭrinde la tekstoj en la retejo de la Centro estas nur en la rusa kaj angla. Mi donas kelkajn informojn: En 1989, Svetoslav, jam 85-jaraĝa, proponis al la tiama prezidento de Sovetunio, Miĥail Gorbaĉov, la fondon de centro kaj muzeo dediĉitaj al sia familio, ĉefe al sia patro Nikolao. La propono estis akceptita la sekvan jaron, kaj en 1991 estis kreita la menciita Centro, kiu estas Neregistara Organizo kun pluraj aktivecoj kaj kiu enhavas muzeon kies oficiala nomo estas “Muzeo nomita laŭ Nikolao Roerich”. Svetoslav donacis al ĝi multajn el la pentraĵoj de sia patro kaj de si mem, krom manuskriptoj de sia patrino kaj aliaj aĵoj. La Centro troviĝas en bela domego, aŭ palaceto, kiu situas ne tre for de la centro de Moskvo.

La muzeo ampleksas plurajn salonojn, kiuj havas la jenajn nomojn: Enkonduka Salono, Peterburga Salono, Rusa Salono, Salono de la Vivanta Etiko, Salono de la Spiritaj Instruantoj, Salono de la Ekspedicio tra Centra Azio, Salono Kullu, Salono de la Standardo de la Paco, Salono de Svetoslav Roerich.

Mi eksplikas la nomojn de tri salonoj: “Kullu” estas la nomo de valo en norda Hindio, en kiu Nikolao, Helena kaj Juri vivis kaj laboris dum preskaŭ 20 jaroj. “Spiritaj Instruantoj”: Nikolao kaj Helena estis eksciintaj pri la tiel nomataj Mahatmoj (Grandaj Animoj) en la Teozofia Societo kaj poste laŭdire komunikiĝis kun kelkaj el ili. En tiu salono estas portretoj kaj pentraĵoj pri tiuj Majstroj kaj kelkaj aĵoj rilataj al ili.

“Vivanta Etiko” estas la nomo de la filozofio de Nikolao kaj Helena. En paĝo de la retejo de la Internacia Centro legeblas: “La ‘Vivanta Etiko' de la Roerich-oj, kiu enhavas novan, kosman (energistikan) mondkoncepton, ludis kaj plu ludas gravegan rolon por la preparo de spirita renovigo de la 20-a jarcento. La doktrino estis kreita per kunlaboro kun Hindaj Instruantoj kaj publikigita en la rusa. (http://en.icr.su/protection/ethics/Gindilis_Frolov.php) Nur nun mi malkovris, ke la retpaĝo de la virtuala muzeo dediĉita al Nikolao havas version en Esperanto (http://www.roerich.ru/index.php?l=esp&r;=1366). Tamen en tiu esperanta retpaĝo troviĝas nur – post mallonga enkonduko – mallongegaj informoj pri la montritaj pentraĵoj.

Aliflanke ekzistas alia retpaĝo en kiu troviĝas bonega priskribo de la vivo kaj verko de Nikolao Roerich. Ĝi ne estas treege detala, sed informas la ĉefaĵojn. Fakte temas pri artikolo aperinta en la esperanta revuo Monato.

Mi invitas vin legi la menciitan artikolon (http://www.esperanto.be/fel/2002/007776.html) kaj ĝui en la virtuala muzeo aŭ en alia retejo (http://www.roerich.org/roerich-paintings-selected.php) kopiojn de la belegaj pentraĵoj de Nikolao Roerich.

La 27-an de septembro mi komencis “serion” de tri ERR-artikoloj pri homoj, kiuj havis komunajn trajtojn (spiritan serĉadon en Azio kaj aventurecajn vojaĝojn tra tiu kontinento): Alexandra David-Néel, Helena Petrovna Blavatski kaj la familio Roerich. En tiuj tekstoj mi emfazis tiajn vojaĝojn.

Pro tio mi diris je la fino de la artikolo de la 11-a de oktobro – pri la familio Roerich –, ke “Multo ankoraŭ povus esti dirita pri la kvar Roerich, [...] sed mi volis nur – aŭ ĉefe – paroli pri la aventura vojaĝo de Nikolao, Helena kaj Juri”.

Bone, hodiaŭ mi parolos iomete pli pri Nikolao Roerich.

Li – kaj la tuta familio – fortege impresis min, kiam mi vizitis la “Internacian Centron de la Roerich-oj” (http://en.icr.su/) en Moskvo – tiel ke poste mi faris (portugallingvan) prelegon en 2012 pri la vivo kaj verkaro de la kvar: Nikolao, Helena, Juri kaj Svetoslav.

Bedaŭrinde la tekstoj en la retejo de la Centro estas nur en la rusa kaj angla. Mi donas kelkajn informojn:

En 1989, Svetoslav, jam 85-jaraĝa, proponis al la tiama prezidento de Sovetunio, Miĥail Gorbaĉov, la fondon de centro kaj muzeo dediĉitaj al sia familio, ĉefe al sia patro Nikolao.

La propono estis akceptita la sekvan jaron, kaj en 1991 estis kreita la menciita Centro, kiu estas Neregistara Organizo kun pluraj aktivecoj kaj kiu enhavas muzeon kies oficiala nomo estas “Muzeo nomita laŭ Nikolao Roerich”. Svetoslav donacis al ĝi multajn el la pentraĵoj de sia patro kaj de si mem, krom manuskriptoj de sia patrino kaj aliaj aĵoj. La Centro troviĝas en bela domego, aŭ palaceto, kiu situas ne tre for de la centro de Moskvo.

La muzeo ampleksas plurajn salonojn, kiuj havas la jenajn nomojn: Enkonduka Salono, Peterburga Salono, Rusa Salono, Salono de la Vivanta Etiko, Salono de la Spiritaj Instruantoj, Salono de la Ekspedicio tra Centra Azio, Salono Kullu, Salono de la Standardo de la Paco, Salono de Svetoslav Roerich.

Mi eksplikas la nomojn de tri salonoj:

“Kullu” estas la nomo de valo en norda Hindio, en kiu Nikolao, Helena kaj Juri vivis kaj laboris dum preskaŭ 20 jaroj.

“Spiritaj Instruantoj”: Nikolao kaj Helena estis eksciintaj pri la tiel nomataj Mahatmoj (Grandaj Animoj) en la Teozofia Societo kaj poste laŭdire komunikiĝis kun kelkaj el ili. En tiu salono estas portretoj kaj pentraĵoj pri tiuj Majstroj kaj kelkaj aĵoj rilataj al ili.

“Vivanta Etiko” estas la nomo de la filozofio de Nikolao kaj Helena. En paĝo de la retejo de la Internacia Centro legeblas: “La ‘Vivanta Etiko' de la Roerich-oj, kiu enhavas novan, kosman (energistikan) mondkoncepton, ludis kaj plu ludas gravegan rolon por la preparo de spirita renovigo de la 20-a jarcento. La doktrino estis kreita per kunlaboro kun Hindaj Instruantoj kaj publikigita en la rusa. (http://en.icr.su/protection/ethics/Gindilis_Frolov.php)

Nur nun mi malkovris, ke la retpaĝo de la virtuala muzeo dediĉita al Nikolao havas version en Esperanto (http://www.roerich.ru/index.php?l=esp&r=1366). Tamen en tiu esperanta retpaĝo troviĝas nur – post mallonga enkonduko – mallongegaj informoj pri la montritaj pentraĵoj.