×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.

image

Esperanta Retradio 2017, Ĉu lingvo evoluis pli frue?

Antaŭ nelonge studaĵo montris ke makakoj teorie kapablus paroli. Nun oni identigis ankaŭ ĉe pavianoj sonojn kiuj estas parencaj kun homaj vokaloj. Esploristoj konjektas: la evoluo de la lingvo eble jam komenciĝis pli frue ol pensite.

La esploristoj de universitato en Aix-en-Provence konjektas ke jam la lastaj komunaj antaŭuloj de homoj kaj pavianoj antaŭ proksimume 25 milionoj da jaroj povis elbuŝigi sonojn kiuj similis al lingvo.

"Parola lingvo ne postlasas fosiliojn", skribas la biologoj. Tio laŭ ili estas la kaŭzo por tio ke la evoluo de la lingvo estas tiel malfacile esplorebla. Laŭ larĝe disvastiĝinta teorio la evoluo de la lingvo estas kunligita kun la pozicio de la laringo en la kolo: Ĉe homoj la laringo kompare al nehomaj primatoj situas tre profunde. Kelkaj pli novaj studaĵoj tamen vekis dubojn pri tiu teorio.

La francaj esploristoj unue registris dum naŭ monatoj sonojn de gvineo-pavianoj (papio papio) kiuj vivas en la primato-centro en Rousset-sur-Arc. Aparte fekunda laŭ la esploristoj estas la duona horo antaŭ la tempo de dono de voraĵoj. Fine oni analizis la sonojn de 15 plenkreskaj bestoj, tri maskloj kaj 12 inoj, ĉar la altaj sonoj de la junaj bestoj ne permesis analizon de vokaloj.

La esploristoj komparis la formadon de sonoj kaj la koncernajn sonfrekvencojn de la pavianoj kun vokaloj kiuj estis parolataj de dekdu-jaraj homoj. Ĉar ĉe ili la vokalkanalo (la parto de la parolaparato supre de la laringo) estas proksimume same longa kiel ĉe pavianoj. Tiel la sciencistoj fine povis atribui la unuopajn pavianajn sonojn al homaj vokaloj: La tipajn por pavianoj kriojn "ŭa-ho" al ä kaj o, la bojaĉadon same al la ä, du grunt-sonojn al la u kaj unu gruntadon al aparta i, kiel ĝi ofte aperas en slavaj lingvoj. La vokalo de babilado korespondas al la a kaj la ina kopulacia voko al la o.

La biologoj ankaŭ trovis du tiel nomatajn aksojn de la sonproduktado: la lango antaŭe aŭ malantaŭe, lango alte aŭ profunde. Tiuj aksoj ekzistas ankaŭ ĉe la homo. Tiu ekkono estis konfirmita per anatomiaj esploroj ĉe du pavianoj kiuj estis mortintaj pro natura kaŭzo: La lango de la pavianoj havas la samajn muskolojn kiel la homa lango.

Ĉiuj ekkonoj de la studaĵo kune laŭ la esploristoj donas indikojn ke la lingvo ĉe la homo eventuale ekestis pli frue ol antaŭ proksimume 100.000 jaroj kiel oni ofte supozas tion.

Dum la pasintaj jaroj sur tiu esplorkampo aperis pluraj novaj ekkonoj. Ekzemple kognaj biologoj en Vieno povis montri ke makakoj same posedas la anatomiajn strukturojn por ebligi la formadon de lingvaj sonoj.