×

우리는 LingQ를 개선하기 위해서 쿠키를 사용합니다. 사이트를 방문함으로써 당신은 동의합니다 쿠키 정책.


image

Esperanta Retradio 2017, Bicikloj spitas fumnebulon en Pekino

Se dum momento la fumnebulaj nuboj ne pendas tro malalte, tiam jam ili preskaŭ ne plu estas pretervideblaj: Centmiloj da buntaj bicikloj kiuj miksiĝas en ĉinaj urbegoj en la trafikon.

Ĉinio daŭre ĝis nun estas konsiderata espermerkato por la aŭtomobila industrio. Sed problemoj kiuj akompanas la motorizadon jam delonge ne plu estas forviŝeblaj kaj tio kreskigis serion da profitemaj novigaj entreprenoj. Kilometrojn longaj trafikŝtopiĝoj, daŭre ŝtopitaj stratoj kaj ŝoseoj kaj regula alarmo pri fumnebulo estas daŭra ŝarĝo por la enloĝantoj de ĉinaj urbegoj.

Laŭ oficialaj indikoj la nombro de aŭtomobiloj en Ĉinio dum la pasintaj 10 jaroj duobliĝis kaj nuntempe ĝi situas ĉe pli ol 150 milionoj da veturiloj. Oni antaŭvidas daŭran kreskegon ĉar ja la porkapa motoriziĝo troviĝas ankoraŭ grandmezure sub tiu en la okcidento. "Ni volas solvi la problemojn revenigante biciklojn sur niajn stratojn", klarigas la 25-jara merkatika estro de noviga entrepreno pri kundividado de bicikloj.

Lia entrepreno ekde la jaro 2015 enkondukis ĉirkaŭ kvaronmilionon da flavegaj bicikloj sur la stratojn de pluraj urboj, en Pekino tio estis ĉirkaŭ 50.000. Entrudiĝas krome pli kaj pli da konkurantoj en la merkaton. La plej granda konkuranto volas nun kontraŭataki la merkaton per pli ol 100.000 bicikloj.

La koncepto estas esence la sama, sed iliaj bicikloj disponos ankaŭ pri navigsistemo kaj tial ili vetas pri pli pagipova publiko, dum la pli robustaj normbicikloj celas atingi prefere studentan publikon. Kompare kun la 5,6 milionoj da registritaj aütomobiloj tio kompreneble estas nur apenaŭ notinda kvoto.

Sed de kiam la ĉina registaro deklaris batali kontraŭ la malpurigo de la aero, en la urboj la espero pri la revenigo de la bicikla trafiko estas pli alta ol iam ajn. Oni volas ĝis la jaro 2020 en Pekino instigi 18 procentojn de la komutantoj reekuzi la biciklon. Por logi la urbanojn al la lupreneblaj bicikloj, oni vetas pri tre malaltsojla koncepto.

Alie ol en plej multaj eŭropaj urboj la bicikloj ne bezonas esti reportataj al fiksa stacio, sed ĉiu biciklo estas ekipita per GPS-sistemo kiu permesas la trovon de disponebla biciklo helpe de aplikaĵeto. Ankaŭ la procedo de lupreno kaj redono estas tiurilate simpla kaj okazas per aplikaĵeto.

Eblas tiel post 10 sekundoj ekveturi. Tiel pli kaj pli da homoj uzos biciklon anstataŭ aŭtomobilon kaj tio estos bona por la medio.


Se dum momento la fumnebulaj nuboj ne pendas tro malalte, tiam jam ili preskaŭ ne plu estas pretervideblaj: Centmiloj da buntaj bicikloj kiuj miksiĝas en ĉinaj urbegoj en la trafikon.

Ĉinio daŭre ĝis nun estas konsiderata espermerkato por la aŭtomobila industrio. Sed problemoj kiuj akompanas la motorizadon jam delonge ne plu estas forviŝeblaj kaj tio kreskigis serion da profitemaj novigaj entreprenoj.

Kilometrojn longaj trafikŝtopiĝoj, daŭre ŝtopitaj stratoj kaj ŝoseoj kaj regula alarmo pri fumnebulo estas daŭra ŝarĝo por la enloĝantoj de ĉinaj urbegoj.

Laŭ oficialaj indikoj la nombro de aŭtomobiloj en Ĉinio dum la pasintaj 10 jaroj duobliĝis kaj nuntempe ĝi situas ĉe pli ol 150 milionoj da veturiloj. Oni antaŭvidas daŭran kreskegon ĉar ja la porkapa motoriziĝo troviĝas ankoraŭ grandmezure sub tiu en la okcidento.

"Ni volas solvi la problemojn revenigante biciklojn sur niajn stratojn", klarigas la 25-jara merkatika estro de noviga entrepreno pri kundividado de bicikloj.

Lia entrepreno ekde la jaro 2015 enkondukis ĉirkaŭ kvaronmilionon da flavegaj bicikloj sur la stratojn de pluraj urboj, en Pekino tio estis ĉirkaŭ 50.000. Entrudiĝas krome pli kaj pli da konkurantoj en la merkaton.

La plej granda konkuranto volas nun kontraŭataki la merkaton per pli ol 100.000 bicikloj.

La koncepto estas esence la sama, sed iliaj bicikloj disponos ankaŭ pri navigsistemo kaj tial ili vetas pri pli pagipova publiko, dum la pli robustaj normbicikloj celas atingi prefere studentan publikon.

Kompare kun la 5,6 milionoj da registritaj aütomobiloj tio kompreneble estas nur apenaŭ notinda kvoto.

Sed de kiam la ĉina registaro deklaris batali kontraŭ la malpurigo de la aero, en la urboj la espero pri la revenigo de la bicikla trafiko estas pli alta ol iam ajn. Oni volas ĝis la jaro 2020 en Pekino instigi 18 procentojn de la komutantoj reekuzi la biciklon.

Por logi la urbanojn al la lupreneblaj bicikloj, oni vetas pri tre malaltsojla koncepto.

Alie ol en plej multaj eŭropaj urboj la bicikloj ne bezonas esti reportataj al fiksa stacio, sed ĉiu biciklo estas ekipita per GPS-sistemo kiu permesas la trovon de disponebla biciklo helpe de aplikaĵeto.

Ankaŭ la procedo de lupreno kaj redono estas tiurilate simpla kaj okazas per aplikaĵeto.

Eblas tiel post 10 sekundoj ekveturi.

Tiel pli kaj pli da homoj uzos biciklon anstataŭ aŭtomobilon kaj tio estos bona por la medio.