×

Nous utilisons des cookies pour rendre LingQ meilleur. En visitant le site vous acceptez nos Politique des cookies.

image

Esperanta Retradio 2018, Batpurigilo - (el la reto kun moravia dialekto)

Batpurigilo - (el la reto kun moravia dialekto)

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

La nuntempa junularo ne komprenas, pri kio temas.

Ĉu vi rememoras, ke en ĉiu setlejo oni konstruis batpurigilojn por tapiŝoj?

Tio estis mirinda establo, malantaŭ aŭ flanke de la domo, sur kiu ni povis azenumi tutan tagon. Batpurigilo estis entute nia fejsbuko kaj kompufono. Se ni bezonis ion interkomuniki, oni renkontiĝis en la spaco de batpurigilo. Kiu tiam antaŭsentus, ke post kvarona jarcento mi havos problemojn trovi nek batpurigilon, nek ĝian foton (la batpurigilo estis jam faligita)!

Kiu povis antaŭsenti, ke tiu-ĉi ilo, kiu servis por purigi tapiŝojn ekstere, batante ilin per tapiŝbatilo, ĝia "trabo" estis kolorigita per la venena koloro, kiu enhavas polikromitajn bifenolojn aŭ aliajn aĉaĵojn… Kaj nun? Kio? Kiu interesiĝis pri tiuj stultaĵoj? Ankaŭ mia ligna infanlito estis kolorigita per la blanka koloro, kiu enhavis plumbon. Kiel ĝi bongustis! Verŝajne pro tio mi havas feran sanon. Miaj panjo kaj paĉjo ne havis sekurecajn ilojn, por ke mi ne falu el la liteto kaj ne ekfrapu mian kapon. Do, probable mi ekfrapis ĝin. Ĉiukaze mi ne havis botelon por trinki, kiu estus sekura kontraŭ sufokpereigo, por ke mi ne malpurigu novan plankon.

Nek en la fenestroj nek en la forno estis sekurigiloj, por ke mi ne falu el la fenestro, mi propravole ne bakigis min en la forno. Ne estis tempo por frenezaĵoj, oni devis bolpurigi fekmakulitajn vindotukojn. Kiu cerbumus nun pri kakitaj "pampersoj" - por meti ilin en la lavmaŝinon aŭ en la kuirpoton sur la kuirforno?

Kiam mi sidiĝis sur mian unuan "Pioniron", mi ne havis kaskon sur la kapo, kiun devas porti ĉiu bubo ek de dekkvinjaroj, baldaŭ certe devige oni portos ĝin ĝis la pensiuleco. Kvankam mi unuafoje trotilkuris, blokiĝis mia antaŭa rado kaj mi rompis mian buŝaĉon, tamen miaj gepatroj ne plendumis helpe de jurista oficejo. Ili punis min mem.

Kiam mi ĝardenumis, mi trinkaĉis la akvon el flekstubo. Kiam ni kun la kamaradaro ĉe la kluzo de Opavice, ni trinkaĉis la akvon rekte el la rivertrogo. Tiam mi ne pensis, ke troviĝos tiuj ulaĉoj, kiuj aĉetados la ordinaran akvon, kaŝitan en la plasta botelo plena da venenaj mineraloj. Ĉu mi pensis, ke mi ne povu eliri el la domo sen trinkaĵeto kaŝita en la sofistika aranĝo, kiu defendas elverŝitan enhavon kiu makuletis pantalonon?

Kiam ni fosis bunkron ĉe la arbareto, mi enpoŝigis la buterŝmiritan panon kaj mi trinkigis ĝin per la flava gasakvo. Mia kamarado troe manĝis verdan kapsikon kiun li trinkigis per ruĝa sukerigita gasakvo! Kvankam ni trinkaĉis la gasakvojn plenajn da sukero, tamen mi ne rememoras, ke iu ajn el ni dikiĝis.

Plue, mi suĉis lian ruĝan kaj li provis mian flavan. La pano dum la fosado ĝenis, do ĝi ripozis en la koto kaj ĝi estis manĝigita pli poste. Ankaŭ kun la koto. Ĉu vi pensas, ke mi vomis? Neniam!

Ni hejmeniris ĝustatempe, mi ne plu scias, kiel ni kapablis tion. Preterirantoj ĉiam anoncis ĝustan tempon. Ne estis poŝtelefonoj, do, kion oni decidis sur la batpurigilo, tio devis validi. Kiu malfruiĝis por ludi sofistikajn ludojn (ekzemple tranĉilĵetadon el la nazo tiel, ke ĝi finiĝis en la tero), tiu estis perdita. Ekzistis nek fejsbuketo, nek komputilo, nek interreto.

En la televido estis nur du kanaloj kaj en ili fluis nur fekaĵo. Kiam la kamarado alvenis kun gitaro kaj ekludis Hotelon Kalifornio, li estis Disinjoro. Tuj sur li pendadis dek bubinoj. Ni estis dekkvinjaraĝaj. Ni trovis la kamaradojn ekstere ankaŭ sen kompufono. Ili troviĝis en la arbareto, en la bunkro, en la sportejo.

Ni falis en la rivereton, ni falis el la arbo, el la batpurigilo, ni rompigis niajn krurostojn, faris la bluaĵojn, verŝis sablon en la hararon, aŭ en la okulojn. Tio estis nia problemo. Kiu plendis hejme, tiu ricevis batojn.

La lakton oni trinkis el la bovino, terpomojn oni ŝtelis ĉe Unueca Terkultura Kooperativo kaj bakis ilin kaj manĝis ilin verdaj. Acidherbo gustumis perfekte kaj ĉerizojn ni ŝtelis ĉe najbaro aŭ en la aleo. Kiu lasis sin aŭdi kaj falis el la ĉerizarbo, tiu venontfoje kun ni ne iris, do kiu grimpus kun la ulaĉo? … Kvankam ĉirkaŭ ni regis komunista socialismo, tamen ni estis liberaj. Neniaj idiotaj direktivoj kunfandis nin. Estis egale, kiel kurbiĝis bananoj, ĉar ni gustumis ilin kelkfoje en la jaro, en la tempo, kiam ili vere maturiĝis. … Tiel mi diras al mi, kiel eblas, ke mi ankoraŭ vivas. Kiel ni povis travivi sen la direktivoj de EŭropUnio?

Batpurigilo - (el la reto kun moravia dialekto) Bath cleaner - (from the web with Moravian dialect)