×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Jen nia IJK, Ĉapitro 6.1 – Alveno kaj akceptiĝo

Ĉapitro 6.1 – Alveno kaj akceptiĝo

Ina kaj Kabe alvenas post sukcesa vojaĝo kaj uzado de Pasporta Servo en du urboj.

Kabe: Jen, vidu, tie estas granda Esperanto-flago.

Ina: Jes, kaj sub ĝi estas ŝildo kun la teksto ‘Bonvenon al IJK!'. Hura! Ni do finfine alvenis.

Kabe: Jes… Mi estas tre laca kaj malsata… Ĉu vi pensas, ke ni povas tuj ion manĝi?

Ina: Mi dubas pri tio… Unue ni devas akceptiĝi ĉe la akceptejo, kaj tio povas daŭri longe, miasperte.

Kabe: Ho ve! Ĉu tio estas la vico por la akceptejo?

Ina: Mi timas, ke jes. Ne estas tute perfekte alveni vespere… Sed ni povas babili kun homoj en la vico. Jen, mi vidas amikon de Rusio! Saluton, Katja!! ! Kabe: Mi estas malsata, mi volas manĝi.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE