×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Jen nia IJK, Ĉapitro 5.1 – Planado kaj Pasporta Servo

Ĉapitro 5.1 – Planado kaj Pasporta Servo

En la sama kafejo Ina kaj Kabe daŭrigas la planadon

Ina: Bonvolu, jen via teo.

Kabe: Dankon.

Mi dume rigardis la invitilon por IJK. Mi multon komprenas, sed ne ĉion. Ina: Bone, bone.

Nur demandu. Kabe: Jen la aferoj, kiuj estas malklaraj por mi: aliĝilo, TEJO, pepo kaj amasloĝejo.

Ina: Aliĝilo estas ilo por al-iĝi, en kiun vi skribas vian nomon, adreson ktp.

TEJO estas mallongigo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Pepo estas la amuza birdo de TEJO. Amasloĝejo estas ejo, kie amaso da homoj loĝas, kutime oni bezonas tie dormsakon. Kabe: Hmm, vi klarigis tro rapide.

Mi ne kaptis ĉion… Ina: Mi pensas, ke ne tre gravas nun.

Poste ni povas paroli pli pri la IJK-invitilo.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE