Ĉapitro 1.2 – La unua renkonto
Ina: Kabe estas interesa nomo…
Kabe: Ĉu? En kiu maniero?
Ina: Ĝi rilatas al Esperanto.
Kabe: Kio? Mi ne aŭdis bone. La muziko estas tro laŭta.
Ina: Mi diris, ke via nomo rilatas al Esperanto.
Kabe: Ĉu vere? Tio estas novaĵo por mi.
Ina: Ĉu vi aŭdis pri Esperanto?
Kabe: Jes, sed mi ne sciis, ke mia nomo rilatas al ĝi… Fakte, kia estas la rilato?
Ina: Ho, tio estas longa rakonto. Mi rakontos al vi poste se vi volas. En ĉi tiu loko estas tro da bruo.
Kabe: Jes, vi pravas. Ĉu ni dancu?
Ina: Bona ideo!