×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2021, Neplanita gapvagado en Verono

Neplanita gapvagado en Verono

La balkono de Julietta

Tute neplanite, mi trovis min sola, la dimanĉon antaŭ Kristnasko, en la historia centro de Verono kun tri liberaj posttagmezaj horoj antaŭ forveturado. Tiu ĉi urbo de nordorienta Italujo, estas mondfama unue pro la plej konata balkono en la mondo - tiu de la domo de Julieta kaj due pro la operaj prezentadoj en la ”Arena”, ĝia romia amfiteatro.

Kiel mi ŝatas ofte konduti en nekonata urbo, mi tute ne konsultis mapon aŭ gvidlibron: mi aventure esploris. La vetero ne estis tiom alloga. Estis iom malvarme kaj jam sufiĉe malhele, ofte pluvetis. La etoso, pro la festaj lumoj kaj dekoracioj estis tamen tre agrabla. Mi sekvis la fluon de pasantoj en la centra avenuo kaj tiel atingis la placon de la ”Arena”. Giganta luma kometo, eliranta el la supro de la konstruaĵo, spektakle surteriĝis per sia pinta stelego sur la placo. Post malrapida ĉirkaŭiro de la amfiteatro, mi decidis atingi la riveron Adiĝe, kiu laŭ miaj konoj serpentumas tra la urbo. Plejparto de preterpasantoj ŝajnis al mi turistoj, do malbona fonto por trafaj informoj. En flanka strateto mi ekvidis virinon kun bebĉareto elirantan el pordego, tre verŝajne indiĝenon. Mi alproksimiĝis kaj per mia refreŝigita veneta dialekto, demandis kiel atingi la riveron. Afable ridetante ŝi diris al mi, ke ambaŭdirekte mi povas ĝin atingi. Mi bonŝance elektis la maldekstran direkton. En la promenejo laû la rivero, tute ne estis romantikaj paroj, nur mi rigardante la nebuleton, kiu leviĝis el la akvo.

Subite la promenejo estis blokita kaj mi estis devigita eniri tra la domoj. Klopodante iri paralele kun la rivero, mi surprize atingis mezepokan kastelon. Enirinte la korton kaj atente serĉante por trovi alian aliron, mi hazarde malkovris kaj gustumis ĝisfunde la mirindan historian ponton (nomatan ”Skaliĝera Ponto”). Pro ĝiaj tri aŭdacaj arkadoj oni ĝis nun konsideras ĝin arta ĉefverko.

Reveninte al la historiaj kvartaloj de la urbocentro, mi celis viziti la mondfamegan balkonon de Julieta, kie laŭ la legendo Romeo ŝin amindumis. Sekvante la nombrajn turismajn grupojn mi tre facile atingis la palacon, en kies korto troviĝas la balkono. Pro la granda homamasiĝo oni devis atendi por sukcesi eniri la enirkoridoron. Tiu loko estas plenplenkovrita per skapskribaĵoj kaj romantikaj papernotoj pendigitaj fare de centmiloj da vizitantoj.

Kvankam la travivaĵoj de Julieta kaj Romeo, havas neniun historian fundamenton kaj la palaco kaj la balkono estis modeligitaj en la mezo de la antaŭa jarcento laŭ la dekoracio de holivudaj filmoj, tiu loko en Verono fariĝis ege sukcesa turisma celo.

En angulo staras la bronza statuo de Julieta. La figuro aperas svelta kaj adoleskanta. La skulptisto estis Nereo Konstantini el Verono kaj oni lokis la statuon en la korto je la komenco de la sepdekaj jaroj.

Oni tuj povas rimarki, ke la dekstra mamo de Julieta aperas iom frotdifektita. Tre ofte la turistoj deziras esti fotitaj kun mano apogita sur ĝi. Urba legendo ja rakontas, ke tiu gesto alportas fortunon je amo.

Vere Verono povas danki al Ŝekspiro pro lia ege trafa reklamado!


Neplanita gapvagado en Verono Unplanned gap travel in Verona Vagabundeo no planificado en Verona Ongeplande dwaling in Verona Perambulação não planejada em Verona

La balkono de Julietta

Tute neplanite, mi trovis min sola, la dimanĉon antaŭ Kristnasko, en la historia centro de Verono kun tri liberaj posttagmezaj horoj antaŭ forveturado. Completely unplanned, I found myself alone, on the Sunday before Christmas, in the historic center of Verona with three free afternoon hours before departure. Tiu ĉi urbo de nordorienta Italujo, estas mondfama unue pro la plej konata balkono en la mondo - tiu de la domo de Julieta kaj due pro la operaj prezentadoj en la ”Arena”, ĝia romia amfiteatro. This city in northeastern Italy is world famous first for the most famous balcony in the world - that of Juliet's house and secondly for the opera performances in the "Arena", its Roman amphitheater.

Kiel mi ŝatas ofte konduti en nekonata urbo, mi tute ne konsultis mapon aŭ gvidlibron: mi aventure esploris. As I like to often behave in an unfamiliar city, I didn’t consult a map or a guidebook at all: I was adventurously exploring. La vetero ne estis tiom alloga. The weather was not so attractive. Estis iom malvarme kaj jam sufiĉe malhele, ofte pluvetis. It was a little cold and already quite dark, it often rained. La etoso, pro la festaj lumoj kaj dekoracioj estis tamen tre agrabla. The atmosphere, however, due to the festive lights and decorations was very pleasant. Mi sekvis la fluon de pasantoj en la centra avenuo kaj tiel atingis la placon de la ”Arena”. I followed the flow of passers-by in the central avenue and thus reached the square of the "Arena". Giganta luma kometo, eliranta el la supro de la konstruaĵo, spektakle surteriĝis per sia pinta stelego sur la placo. A giant comet of light, coming out of the top of the building, landed spectacularly with its pointed star on the square. Post malrapida ĉirkaŭiro de la amfiteatro, mi decidis atingi la riveron Adiĝe, kiu laŭ miaj konoj serpentumas tra la urbo. After a slow detour around the amphitheater, I decided to reach the Adige River, which to my knowledge meanders through the city. Plejparto de preterpasantoj ŝajnis al mi turistoj, do malbona fonto por trafaj informoj. Most passersby seemed to me tourists, so a bad source for relevant information. En flanka strateto mi ekvidis virinon kun bebĉareto elirantan el pordego, tre verŝajne indiĝenon. In a side street I saw a woman with a pram coming out of a gate, most likely a native. Mi alproksimiĝis kaj per mia refreŝigita veneta dialekto, demandis kiel atingi la riveron. I approached and in my refreshed Venetian dialect, asked how to get to the river. Afable ridetante ŝi diris al mi, ke ambaŭdirekte mi povas ĝin atingi. With a kind smile she told me that in both directions I could reach it. Mi bonŝance elektis la maldekstran direkton. I luckily chose the left direction. En la promenejo laû la rivero, tute ne estis romantikaj paroj, nur mi rigardante la nebuleton, kiu leviĝis el la akvo. In the promenade along the river, there were no romantic couples at all, only me looking at the mist that rose from the water.

Subite la promenejo estis blokita kaj mi estis devigita eniri tra la domoj. Suddenly the walkway was blocked and I was forced to enter through the houses. Klopodante iri paralele kun la rivero, mi surprize atingis mezepokan kastelon. Enirinte la korton kaj atente serĉante por trovi alian aliron, mi hazarde malkovris kaj gustumis ĝisfunde la mirindan historian ponton (nomatan ”Skaliĝera Ponto”). Upon entering the courtyard and carefully searching to find another approach, I happened to discover and savor in depth the wonderful historic bridge (called the “Staircase Bridge”). Pro ĝiaj tri aŭdacaj arkadoj oni ĝis nun konsideras ĝin arta ĉefverko. Due to its three bold arches, it is still considered an artistic masterpiece.

Reveninte al la historiaj kvartaloj de la urbocentro, mi celis viziti la mondfamegan balkonon de Julieta, kie laŭ la legendo Romeo ŝin amindumis. Returning to the historic quarters of the city center, I aimed to visit the world-famous balcony of Juliet, where according to legend Romeo fell in love with her. Sekvante la nombrajn turismajn grupojn mi tre facile atingis la palacon, en kies korto troviĝas la balkono. Pro la granda  homamasiĝo oni devis atendi por sukcesi eniri la enirkoridoron. Tiu loko estas plenplenkovrita per skapskribaĵoj kaj romantikaj papernotoj pendigitaj fare de centmiloj da vizitantoj. This place is packed with scrapbooks and romantic paper notes hung by hundreds of thousands of visitors.

Kvankam la travivaĵoj de Julieta kaj Romeo, havas neniun historian fundamenton kaj la palaco kaj la balkono estis modeligitaj en la mezo de la antaŭa jarcento laŭ la dekoracio de holivudaj filmoj, tiu loko en Verono fariĝis ege sukcesa turisma celo. Although the experiences of Juliet and Romeo, have no historical foundation and the palace and the balcony were modeled in the middle of the previous century according to the decoration of Hollywood films, this place in Verona has become an extremely successful tourist destination.

En angulo staras la bronza statuo de Julieta. La figuro aperas svelta kaj adoleskanta. La skulptisto estis Nereo Konstantini el Verono kaj oni lokis la statuon en la korto je la komenco de la sepdekaj jaroj. The sculptor was Nereus Konstantini of Verona and the statue was placed in the courtyard in the early seventies.

Oni tuj povas rimarki, ke la dekstra mamo de Julieta aperas iom frotdifektita. One can immediately notice that Juliet’s right breast appears a bit rubbed. Tre ofte la turistoj deziras esti fotitaj kun mano apogita sur ĝi. Very often the tourists want to be photographed with a hand resting on it. Urba legendo ja rakontas, ke tiu gesto alportas fortunon je amo. An urban legend does tell that this gesture brings fortune to love.

Vere Verono povas danki al Ŝekspiro pro lia ege trafa reklamado! Truly Verona can thank Shakespeare for his extremely successful advertising!