×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Vojaĝi tra la mondo helpe de lambastonoj

Vojaĝi tra la mondo helpe de lambastonoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En brazila revuo mi legis tekston pri brazila viro, kiu, bezonante piediri kun la helpo de lambastonoj, jam vojaĝis al 130 landoj.

Sendube li povus rakonti pri multaj okazintaĵoj, sed tre verŝajne la revuo ne volis dediĉi pli ol unu paĝon al lia rakonto.

Mi tradukis kaj iomete mallongigis tiun rakonton.

"Mia vivo ŝanĝiĝis en 2003. Mi maltrafis buson kaj prenis taksion. La ŝoforo respondis sian poŝtelefonon kaj koliziis kun kamiono. Mia maldekstra kruro estis kvazaŭ muelita.

Mi perceptis, ke post la kolizio, kiam mi estis malfortega kaj perdis sangon, iu ŝtelis mian monujon.

En la hospitalo, okazis alia katastrofo. Por kunigi la frakasitajn ostojn, la kuracisto uzis materialon kiu kaŭzis infekton. Pro tio mi povis forlasi la hospitalon nur tridek tagojn poste.

Mi uzis aparaton nomatan Ilizarov, specon de ekstera kaĝo uzata ĉe la traktado de malfermaj frakturoj. Ĝi estis fiksita al mia osto ĉe dek ok lokoj. Mi restis kun tiu kaĝo dum du jaroj kaj ok monatoj.

Dufoje la kuracistoj sugestis amputadon de la kruro, sed mi ne akceptis tion.

La konvalesko estis longa. Estis faritaj 43 operacioj por forigi la bakteriojn el la ostoj, kaj en ĉiuj el ili mi ricevis ĝeneralan anestezon. Mi prenis tiom da medikamentoj, ke mia stomako iritiĝis. Kiam la aparato fine estis forigita, mi devis relerni piediri. Mi ne sentis min sekura eĉ por transiri straton.

Post longa tempo en lito kaj en rulseĝoj, mi nun moviĝas kun lambastonoj. Kun ili, mi plenumas mian promeson vojaĝi tra la tuta mondo, se mi iam denove kapablos piediri.

La vojaĝoj komenciĝis en 2009, kiam mi vizitis filon, kiu studis en Irlando, kaj mi decidis vojaĝi al ses aliaj landoj en Eŭropo. Tiu komenco estis tre malfacila. En la flughaveno de Parizo neĝis kaj ne estis pasaĝera ponto, do mi devis piediri sur glacio.

Hodiaŭ, je la aĝo de 60 jaroj, mi fieras diri, ke mi vizitis 130 landojn. Pasintan semajnon en la flughaveno de São Luis (Brazilo), de kie mi ĉiam komencas miajn vojaĝojn, estis metita tabulo por honori min. Tamen mi estas nur meze de la vojaĝoj. Mi volas viziti ĉiujn 194 naciojn rekonitajn de UN.

Movas min la aventuro. Ene de unu jaro, mi iris al ambaŭ ekstremoj de nia planedo: Ushuaia, en Argentino, kaj Barrow, en la nordo de Alasko.

En Kamboĝo, vidante ke la ŝtuparo de templo estis tro kruta por ke mi malsupreniru piede, mi malkovris, ke mia scivolemo estas pli granda ol mia timo: mi malsuprenglitis sur mia pugo. La mondo konspiras al favoro de tiuj, kiuj ŝatas forvojaĝi.

Unufoje mi estis deportita, en Bangladeŝo. Mi estis ricevinta la informon, ke oni povas ricevi la turistan vizon, kiam oni alvenas en la flughaveno, sed estis okazinta regulŝanĝo. Do mi devis tuj forflugi el Bangladeŝo.

En Libano, post ĵusa malkovro kaj konfisko de drogoj alportitaj de brazilano, oni testis min: mi devis trinki tri grandajn glasojn da akvo. Mi klarigu: tiuj, kiuj alportas kokainon en sia stomako, ne sukcesas engluti multe da likvaĵo.

Mi havas pasion por Azio. Mi estis en Srilanko, Laoso, Nepalo, Vjetnamio. La homoj tie estas feliĉaj kaj ĝentilaj.

Mi ĝojas scii, ke mi ne estas la sola mondvojaĝanto en specialaj kondiĉoj. Mi iam amikiĝis kun blindulo, kiu vojaĝis tra la tuta Eŭropo akompanate de sia gvidhundo.

Ĉiam mi petas rulseĝon en la flughavenoj, ĉar rulante sur ĝi mi povas pasi tra la enmigrad-kontrolejo pli rapide, en speciala vico.

Mi ne konsterniĝas, kiam miaj pakaĵoj perdiĝas – kio okazis kelkajn fojojn. Mi povas atesti: iam la vestoj reaperos.

En miaj vojaĝoj, mi aĉetas malmulte, sed mi ĉiam alportas kafon. Hejme mi ricevas geamikojn por kune gustumi la plej diversajn tipojn. Ĉu vi scias, kial mi amas kafon? Ĉar tio, kio plej gravas al mi estas homoj, kaj ĉirkaŭ tablo kun kafo oni kuniĝas por paroli kaj interŝanĝi impresojn.

Miaj lambastonoj kaj mi havas multon por rakonti."