×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Vivi leĝere en necerteco kaj en ŝanĝo eblas

Vivi leĝere en necerteco kaj en ŝanĝo eblas

Tiun ŝi sonartikolon laŭ interretaj fontoj pretigis por vi Pavla Dvořáková (Ĉeĥio)

Ĉio ĉirkaŭ ni subiĝas al senĉesa ŝanĝo. Niaj rilatoj, laboro, sano, valoroj kaj financa statuso. Nenio certas kaj fikse donitas. Tio estas en kontraŭo al tio, kion ni dezirus travivi. Senĉesan ĝuon, per nenio ĝenatan feliĉon. Klopodo atingi tiun ĉi trankvilan sekuran staton kostas por ni grandan kvanton da energio, tempo kaj mono. Kaj malgraŭ tio, la rezulto ne ofte egalas al niaj imagoj kaj atendoj.

Ĉu ekzistas maniero, kiel elmergiĝi el marĉejo de necertecoj kaj eternaj transformoj? Budhisma monaĥino Pema Chödrön, aŭtorino de la libro Vivi kun leĝero en necerteco kaj en ŝanĝo, vidas tion klare: "La kialo kial niaj vivoj entenas tiom da sufero, estas en tio, ke ni defendas nin kontraŭ la sufero. Ju pli firme ni tenas nin je nia identeco, niaj opinioj kaj valoroj, des pli grandas la sufero."

Ĉiu el ni portas en si grandan kvanton da vivrakontoj. Pri ni, pri niaj proksimuloj, pri la mondo, en kiu ni vivas. Tiu ĉi rakontoj enhavas informojn pri tio, kio bonas kaj kio malbonas, kio al ni plaĉas kaj kio ne. Se ni komencos nian veron defendi kiel unusolan eblan, ni komencas produkti pluan suferon. Estas neniu unusola vero, ĉio senĉese evoluas kaj ŝanĝiĝas.

Akcepti ŝanĝemon de la vivon kiel ĝian bazan kvaliton alportas kun si grandan senpeziĝon. Simple ni malfermiĝas al ĉiu unuopa situacio sen iel interpreti ĝin. La vivo simple estas, aferoj simple okazas. Pensoj kaj emocioj alvenas. Ni povas ilin konsideri aŭ minaco, aŭ utila direktosigno, kiu montras al ni la vojon al ni mem.

Ĉiu el ni havas malantaŭan pordeton, tra kiu ni fuĝas antaŭ malagrablaj sentoj. Ĝi povas esti manĝo, dormo, tro da laboro, komputilo aŭ televido, alkoholo aŭ alia rimedo, kiu nin ŝajne fortondas de la malagrabla realeco.

"La problemo estas en tio, ke plejparto el ni la tutan vivon moviĝas de unu promeso de senpezigo al la alia, do ni neniam restas kun la doloro tiom longe, por ion lerni de ĝi", diras Pema Chödron. "Kiam ni estas plene ekscititaj kaj ne scias, kion fari, tiam plej malfacilas resti ĉeestaj. Sed samtempe validas, ke se ni klopodos pri tio, tiuj ĉi momentoj alportos al ni la plej grandan kontentigon."

Ĉu vi volas en via vivo travivadi pli da kontento? Akceptu neantaŭkalkuleblon de la vivo, inkluzive ĝiajn malagrablajn momentojn, kiujn ĝi necese alportas kun si. Per tio, ke vi ĉesos rezisti al ili, malkaŝos sin ilia vera potencialo.

fonto de la fotaĵo - Pixabay