×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Virinoj bezonas pli da varmo por bone pensi

Virinoj bezonas pli da varmo por bone pensi

Virinoj pli rapide malvarmiĝas. Tio estas ne nur malagrabla, sed ankaŭ limigas la mensan produktivon, kiel tion montras studaĵo. Plej produktiva estas la virina cerbo ĉe pli ol 30 gradoj C. Viroj preferas signife malpli altajn temperaturojn.

Ne estas kliŝo: Virinoj vere pli rapide sentas malvarmiĝon. Plej ofte ili havas malpli da muskoloj por produkti korpan varmon. La pli alta maso da korpa graso ja izolas, sed ĝi ne kompensas la muskolan mason, precipe ne ĉe maldikaj virinoj. Krome la vira haŭto estas pli dika, kaj la sangofluo ĉe virinoj koncentriĝas - ĉe malaltaj temperaturoj - al la korpa mezo.

Pro tio virinoj preferas pli altajn ĉambrajn temperaturojn kio en partneraj rilatoj kaj ankaŭ inter gekolegoj povas konduki al diskutoj. Studaĵo nun liveras novajn argumentojn por la virinoj. Esploristoj de la universitato de Suda Kalifornio kaj de la Scienca Centro pri Socia Esploro en Berlino prilumigis kiom la temperaturoj efikas al la mensa produktivo de la seksoj. Pli ol 500 gestudentoj partoprenis en la eksperimentoj.

Estis plenumendaj tri diversaj partaj taskoj: Ĉe la unua temis pri enkapa kalkulado, dum kvin minutoj la testpersonoj devis adicii laŭeble multajn duciferajn nombrojn, maksimume 50 kalkulojn. Ĉe la dua tasko oni devis formi el dek literoj denove dum kvin minutoj laŭeble multajn vortojn. Ĉe la tria testo temis pri kogna pripensado: Oni starigis demandojn kiujn plej multaj homoj malĝuste respondas, ekzemple: "Unu batilo kaj unu pilko kostas 1,10 eŭrojn. La batilo kostas unu eŭron pli ol la pilko. Kiom kostas la pilko?" "Dek cendojn" estas ĉiukaze la malĝusta respondo.

Dum la testoj la ĉambra temperaturo variis, de apenaŭ 16 gradoj ĝis preskaŭ 33 gradoj C. Tio fakte influis la produktivon de la seksoj, almenaŭ ĉe la testoj pri kalkulado kaj pri vortoj. Sub 20 gradoj la viraj partoprenantoj havis sian kulminon de produktivo. La virinaj testpersonoj ĉe ĉiu grado pli mezureble havis pli bonajn rezultojn. Ili plej bone solvis la taskojn inter 30 kaj 33 gradoj. Aliflanke la produktivo de viroj ĉe plialtiĝantaj temperaturoj fariĝis pli malforta, kvankam ne tiom signife.

La rezultoj en la pripensa testo - ĉe kiu temis malpli pri rapideco ol pri pripensado - estis sendependaj de la temperaturo ĉe ambaŭ seksoj.

Estis kundecidaj por la plialtiĝo de la produktivo verŝajne la engaĝiĝo de la testpersonoj, alivorte: Se oni sentas bonfarton, tiam oni klopodas pli. Ĉe pli varmaj temperaturoj nome la virinoj kapablis doni pli da respondoj, sed ankaŭ pli da ĝustaj respondoj. Viroj aliflanke donis malpli kaj ankaŭ malpli da ĝustaj respondoj - kaj tio montriĝis multe pli signife ĉe la virina plialtiĝo de produktivo ol ĉe la vira malaltiĝo de produktivo.

La rezultoj ĉiukaze montras: Ĉe la batalo pri la termostato ne nur temas pri agrablaj sentoj sed ankaŭ pri produktivo kaj produktemo, precipe ĉe la virina flanko la efikoj estas signifaj, akcentas la esploristoj. El tiu vido en multaj oficejoj en kiuj kunlaboras viroj kaj virinoj la ĉambra temperaturo estu agordita laŭ la bezonoj de ambaŭ seksoj.