×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Vieno denove plej vivinda urbo de la mondo

Vieno denove plej vivinda urbo de la mondo

Nenie la vivo estas tiel bona kiel en la ĉefurbo de Aŭstrio: Vieno atingas en studaĵo de la gazeto "Economist" preskaŭ perfektan rezulton, sed ankaŭ aŭstraliaj grandurboj restas avanaj en la ranglisto. Parizo aliflanke glitis malsupren en la ranglisto.

Vieno estas ankoraŭ la plej vivinda urbo de la mondo. En la ĵus publikigita ĉiujare aperanta ranglisto de la gazeto "The Economist" la aŭstra ĉefurbo okupis jam en la jaro 2018 la unuan rangon. Post Vieno sekvas la aŭstraliaj urbegoj Melburno kaj Sidnejo, antaŭ la japana urbego Osaka kaj Calgary en Kanado.

Entute troviĝas ok eŭropaj urboj inter la 20 plej vivindaj ĉefurboj de la mondo. Dum multaj jaroj Melburno defendis la pintan pozicion en la ranglisto - ĝis kiam kun Vieno dum la pasinta jaro unuafoje eŭropa urbo okupis la unuan rangon en la listo. Oni tiam argumentis interalie ke kaj la danĝero de atakoj en okcidenta Eŭropo kaj ankaŭ la kvoto de krimoj estis malkreskinta en Vieno.

La regule aperanta ranglisto ĉiujare ĝuas grandan atenton. Entute oni prijuĝis tiucele nun 140 urbojn, temis ĉe tio pri kriterioj kiel vivnivelo, kvoto de krimoj, sansistemo, kultura oferto, media situacio, eduka sistemo kaj enurba infrastrukturo. Unuafoje dum ĉi tiu jaro oni ankaŭ konsideris la sekvojn de la klimata ŝanĝo.

Vieno atingis preskaŭ perfektan rezulton kun 99,1 poentoj el 100. Sidnejo avancis de la kvina rango al la tria: La argumento por tio estis ke la urbo estis pliboniginta sian kulturan oferton kaj la median situacion.

Parizo glitis malsupren je ses rangoj post la parte perfortaj protestoj de la "flavaveŝta"-movado: La franca ĉefurbo atingis nur ankoraŭ la 25-an rangon.

La lastan rangon de la listo okupas Damasko, la ĉefurbo de Sirio. Nur iomete pli bonajn rangojn atingis Lagos en Niĝerio kaj Dhaka en Bangladeŝo.

Do kiel aŭstro kiu ja ne vivas daŭre en Vieno sed ofte vizitas ĝin, por mi la fakto ke Vieno jam la duan fojon ricevis la distingon esti la plej vivinda urbo de la mondo, estas ĝojiga kaj kontentiga. Tiu bonega prijuĝo nome ja ne nur koncernas la urbon, sed diras ankaŭ ion pri la lando kies ĉefurbo Vieno estas. Ankaŭ la cetera Aŭstrio estas tre vivinda.