×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2019, Uzi Jutubon por lernado

Uzi Jutubon por lernado

Preskaŭ ĉiu dua lernanto en Germanio uzas Jutubajn filmetojn celite por lernado. Tion montras nova studaĵo. Samtempe multaj enketitoj deziras kritikan pritrakton de la videoplatformo en la instruado.

Nova reprezenta studaĵo el Germanio montras ke preskaŭ 90 procentoj de la gelernantoj ĝenerale uzas la videoplatformon. Pli ol la duono el ili konsideras jutubajn filmetojn gravaj aŭ tre gravaj.

Laŭ la studaĵo gelernantoj spektas klarigajn filmetojn precipe tiam kiam ili volas ripeti enhavojn el la lerneja instruado. Ankaŭ por hejmaj taskoj, hejmaj laboraĵoj aŭ por skribaj ekzamenoj filmetoj estas aparte ofte aplikataj. La kaŭzo estas: Ĉiu tria lernanto indikas ke jutubaj filmetoj povas klarigi enhavojn pli kompreneble kaj pli memorigeble ol geinstruistoj. Krome oni povas spekti la filmetojn laŭdezire ofte.

La studaĵo tamen ankaŭ montras kiam gelernantoj atingas limon en la lernado per filmetoj: Granda parto de la enketitoj aprezas en la lerneja instruado ke ili tie povas redemandi se ili ion ne komprenas.

La lernado per Jutubo okazas kompletige al la lerneja instruado, ne kiel anstataŭaĵo, diras pedagogia profesoro de la universitato de Erlangen-Nürnberg: "Jutubo estas intertempe ankaŭ signifa pedagogia aganto per kiu lernantoj preparas sin por ekzamenoj aŭ povas profundigi scion. Tio ŝangas la manieron kiel lernantoj lernas kaj alprenas enhavojn". Per la filmetoj la lernantoj havas rektan kompareblecon kun la instruistoj.

Entute 60 procentoj de la enketitaj uzantoj de Jutubo indikas ke ili volas kritikeme okupiĝi pri la videoplatformo en instruado. Sendepende de aĝo kaj sekso la gejunuloj deziras priparoli la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la platformo. "Gelernantoj kompreneble devas lerni ĝui filmetojn singarde kaj kontroli la fontojn", diras la profesoro. "Aliflanke ankaŭ instruistoj klarigu: Ciferecigo ofertas multajn ŝancojn kaj eblecojn, ne nur por gelernantoj, sed ankaŭ por geinstruistoj. Tion ni konsideras ĝis nun multe tro malofte."

Laŭ la studaĵo gejunuloj ŝatas spekti jutubajn filmetojn aparte volonte se ili estas "distraj", "spritaj" kaj "novaj/laŭepokaj". Por la profesoro tio montras: "Instruistoj ne bezonas fariĝi pli spritaj ol retaj filmetoj, ĉar la gejunuloj ŝatas la interagon kun la geinstruistoj. Se ekzistas eblecoj prepari temojn por esti distraj, tiam oni uzu tiujn eblecojn."

Jen pluaj rezultoj de la studaĵo: Jutubaj filmetoj motivigas enketitojn mem aktiviĝi artiste. La filmetoj vekas scivolemon, ili entuziasmigas kaj motivigas. Nur ĉe malgranda parto de la enketitoj (8 ĝis 10 procentoj) tio ne trafas.

Ĉe la elekto de filmetoj la enketitoj konsideras je 91 procentoj rekomendojn de amikoj, je 65 procentoj rekomendojn de retaj influantoj, je 44 procentoj konsilojn el la familio, je 30 procentoj konsilojn de instruistoj.

Por 26 procentoj de la enketitoj lernejo kaj Jutubo ne interrilatas. Precipe pli aĝaj gejunuloj kaj junaj plenkreskuloj laŭ tio vizitas aparte ofte la videoplatformon: Laŭ la enketo ĉirkaŭ du trionoj de la 12- ĝis 13-jaruloj uzas Jutubon, de la 18- ĝis 19-jaruloj estas pli ol 90 procentoj.


Uzi Jutubon por lernado

Preskaŭ ĉiu dua lernanto en Germanio uzas Jutubajn filmetojn celite por lernado. Almost every second student in Germany uses YouTube videos intended for learning. Tion montras nova studaĵo. This is shown by a new study. Samtempe multaj enketitoj deziras kritikan pritrakton de la videoplatformo en la instruado. At the same time, many respondents want a critical approach to the video platform in education.

Nova reprezenta studaĵo el Germanio montras ke preskaŭ 90 procentoj de la gelernantoj ĝenerale uzas la videoplatformon. Pli ol la duono el ili konsideras jutubajn filmetojn gravaj aŭ tre gravaj. More than half of them consider jubilee videos important or very important.

Laŭ la studaĵo gelernantoj spektas klarigajn filmetojn precipe tiam kiam ili volas ripeti enhavojn el la lerneja instruado. According to the study, students watch explanatory videos especially when they want to repeat content from school instruction. Ankaŭ por hejmaj taskoj, hejmaj laboraĵoj aŭ por skribaj ekzamenoj filmetoj estas aparte ofte aplikataj. Also for homework, homework or writing exams videos are particularly often applied. La kaŭzo estas: Ĉiu tria lernanto indikas ke jutubaj filmetoj povas klarigi enhavojn pli kompreneble kaj pli memorigeble ol geinstruistoj. The reason is: Every third grader indicates that daily videos can explain content more comprehensively and more memorably than tutors. Krome oni povas spekti la filmetojn laŭdezire ofte. You can also watch the videos as often as you like.

La studaĵo tamen ankaŭ montras kiam gelernantoj atingas limon en la lernado per filmetoj: Granda parto de la enketitoj aprezas en la lerneja instruado ke ili tie povas redemandi se ili ion ne komprenas. The study, however, also shows when students reach a limit in video learning: A large proportion of respondents appreciate in school instruction that they can ask questions if they do not understand something.

La lernado per Jutubo okazas kompletige al la lerneja instruado, ne kiel anstataŭaĵo, diras pedagogia profesoro de la universitato de Erlangen-Nürnberg: "Jutubo estas intertempe ankaŭ signifa pedagogia aganto per kiu lernantoj preparas sin por ekzamenoj aŭ povas profundigi scion. Learning through Jutube is complementary to school teaching, not as a substitute, says a professor of pedagogy at the University of Erlangen-Nürnberg: "Jutube is in the meantime also a significant pedagogical agent by which students prepare for exams or can deepen knowledge. Tio ŝangas la manieron kiel lernantoj lernas kaj alprenas enhavojn". That changes the way students learn and access content. " Per la filmetoj la lernantoj havas rektan kompareblecon kun la instruistoj. Through the videos the students have a direct comparability with the teachers.

Entute 60 procentoj de la enketitaj uzantoj de Jutubo indikas ke ili volas kritikeme okupiĝi pri la videoplatformo en instruado. A total of 60 percent of YouTube users surveyed indicate that they want to critically engage with the video platform in teaching. Sendepende de aĝo kaj sekso la gejunuloj deziras priparoli la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la platformo. Regardless of age and gender, young people want to talk about the benefits and disadvantages of the platform. "Gelernantoj kompreneble devas lerni ĝui filmetojn singarde kaj kontroli la fontojn", diras la profesoro. "Pupils of course have to learn to enjoy videos carefully and check the sources," says the professor. "Aliflanke ankaŭ instruistoj klarigu: Ciferecigo ofertas multajn ŝancojn kaj eblecojn, ne nur por gelernantoj, sed ankaŭ por geinstruistoj. "On the other hand, teachers should also clarify: Digitalization offers many opportunities and opportunities, not only for students, but also for teachers. Tion ni konsideras ĝis nun multe tro malofte." This is something we consider far too rare. "

Laŭ la studaĵo gejunuloj ŝatas spekti jutubajn filmetojn aparte volonte se ili estas "distraj", "spritaj" kaj "novaj/laŭepokaj". According to the study, young people like to watch daily videos especially if they are "recreational", "clever" and "new / old". Por la profesoro tio montras: "Instruistoj ne bezonas fariĝi pli spritaj ol retaj filmetoj, ĉar la gejunuloj ŝatas la interagon kun la geinstruistoj. For the professor this shows: "Teachers do not need to be smarter than online videos, because young people like the interaction with the teachers. Se ekzistas eblecoj prepari temojn por esti distraj, tiam oni uzu tiujn eblecojn." If there are opportunities to prepare topics for entertainment, then use those opportunities. "

Jen pluaj rezultoj de la studaĵo: Jutubaj filmetoj motivigas enketitojn mem aktiviĝi artiste. Here are some further results from the study: Daily videos motivate respondents to become artistically active. La filmetoj vekas scivolemon, ili entuziasmigas kaj motivigas. The videos arouse curiosity, they excite and motivate. Nur ĉe malgranda parto de la enketitoj (8 ĝis 10 procentoj) tio ne trafas. Only a small proportion of respondents (8 to 10 percent) do not.

Ĉe la elekto de filmetoj la enketitoj konsideras je 91 procentoj rekomendojn de amikoj, je 65 procentoj rekomendojn de retaj influantoj, je 44 procentoj konsilojn el la familio, je 30 procentoj konsilojn de instruistoj. When choosing videos, respondents consider 91 percent recommendations from friends, 65 percent recommendations from online influencers, 44 percent tips from the family, 30 percent tips from teachers.

Por 26 procentoj de la enketitoj lernejo kaj Jutubo ne interrilatas. For 26 percent of respondents school and Youtube do not interact. Precipe pli aĝaj gejunuloj kaj junaj plenkreskuloj laŭ tio vizitas aparte ofte la videoplatformon: Laŭ la enketo ĉirkaŭ du trionoj de la 12- ĝis 13-jaruloj uzas Jutubon, de la 18- ĝis 19-jaruloj estas pli ol 90 procentoj. Particularly older young people and young adults in this regard visit the video platform particularly frequently: According to the survey about two-thirds of 12- to 13-year-olds use Jutube, 18- to 19-year-olds are over 90 percent.