×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Usonanoj vidataj de proksimo - (Nedelja, Rusio - 1988)

Usonanoj vidataj de proksimo - (Nedelja, Rusio - 1988)

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio Aleksandro Ŝalnev 1988

Jen simpla kompar-testo: mi certas, ke, vidante fremdlandan turiston, vi kvazaŭ aŭtomate deziras agi tiel, ke li/ŝi pli bonfartu sur niaj stratoj, en niaj vendejoj, en niaj spektejoj. Starante en atendovico, vi kompleze allasos al li ekstervican servon, vi klarogos al li plej detale la vojon al dezirata loko. Mi certas ankaŭ pri alio: sur la stratoj de Vaŝingtono aŭ Novjorko vi estos traktataj same sendistinge, absolute sendistinge, kiel iu ajn pretarpasanto. Ĉu ekstervica priservo? Ho, ne! La publikaj moroj tion ne toleras. Usono estas lando de enmigrintoj; la vizitantaj fremdlandanoj ĉi tie preskaŭ identas kun la loka loĝantaro, tial oni traktas ilin egale. Aŭ malpli bone.

Usono ne ceremonias kun siaj propraj loĝantoj, eĉ malpli kun la alilandanoj. Sed ĝi ĉiam ridetas. Absolute ĉiam, eĉ kiam kolero bolas en la ridetanto. Aŭ indigno. Aŭ ĉagreno. Do ne eblas senmaskigi tiujn negativajn sentojn. Ankaŭ telefonadoj ĉi tie okazas laŭ speciala etiketo. Oni ne rekroĉas la aŭskultilon subite pro kolero aŭ malŝato, sed en la fino de interparolado, kiu iris je altaj tonoj kaj abundis je pikaĵoj kaj ofendoj, oni nepre diros: "DSankon! Bonan tagon al vi!" Kaj oni ridetos. Vi simple perorele sensas la rideton ĉe la alia fino de la drato. Klik - rideto. Klik - la rideto estas for, la aŭskultilo rekroĉita.

Laŭtvoĉa popolo! Iufoje mia lango jukas pro la deziro diri: "Ĉu ne eblas iom malpli laŭte?" Ne eblas. Oni ne kutimas en Usono riproĉi ies kondutaĵojn, se, kompreneble, la konduto restas ene de la kadro de leĝaj limigoj. Ne ŝovu la nazon en mian vazon, se la leĝo permesas miajn okupojn kaj agadon. Ĉi tio estas mia privata vivo, bonvolu ne enmiksiĝi.

Iom pri la vestoj. Kvankam ekzistas en la angla lingvo la esprimo Sunday best, t.e. "la plej bona kostumo portata dimanĉe", ĝi en kongruas kun la nuntempa usona realo, ĉar semajnfine, t.e. sabat-dimanĉe, kaj ankaŭ en festotagoj la usonanoj preferas surhavi la plej modestan el tio, kion ili havas en siaj ŝrankoj. Oportunas! Sed dum labortagoj la usonanoj vestas sin parade. Ne por paradi antaŭ siaj gekolegoj - pli ekzakte, ne nur por tio - sed ĉefe por digne reprezenti la firmaon, en kiu ili laboras. Kaj tial - ordemo kaj eleganteco. Ĉu pantalono sakforma? Neniuokaze! Ĉu ĉemizo portata pli ol du sinsekvajn tagojn? Nepre ŝanĝenda. Ĉu ŝuoj nepoluritaj? Ne eblas!

Mi volas rakonti, kion oni disponas en la usona kuirejo. La fridujo tre ampleksa, kun eg-spaca frostigilo kaj, memkompreneble, kun la sistemo de aŭtomata degeligo. La aŭtomata manĝilar-lavmaŝino - oni kutimas uzi ĝin ne nur post festeno, kiam amasiĝas malpuraj aĵoj kaj iloj, sed ankaŭ post kiam la familio simple trinkas teon kun kelkaj sandviĉoj. La fornelo, plej ofte elektra, sed se gasa, ĝi estas revarmigebla en la daŭro de netaj tridek-kvardek sekundoj. La aŭtomata kafokuirilo - vespere oni programas ĝin, sekvamatene ĝi enŝaltiĝas aŭtomate, boligas la akvon entenatan kaj vekas la mnastron per ŝalto de la enkonstruita radioricevilo.

La elektra malfermilo por ladskatoloj kun konservaĵoj. La sukpremilo - kvankam plej diversspecaj sukoj abundas kaj akireblas en la vendejoj, multaj usonanoj preferas sukon, memfaritan tuj antaŭ trinko; tiom pli ke freŝaj fruktoj abundas dum la tuta jaro, kaj la sanprizorgado rangas la dua en la prioritat-listo de la averaĝ-statistika usonano tuj post la dolar-akirado. La aŭtomata kuirkombajno, kiu tranĉas, muelas knedas, "tondas" viandon, legomojn, ks.s La elektrotranĉilo, kiu kapablas tranĉi ĉion ajn ŝpareme je plej maldikaj pecetoj…

Ekster la ofica medio la usonano estas tre komunikiĝema, li bonvolas helpi al malpli sukcesaj homoj kies fortoj elĉerpiĝis - se, kompreneble, ili ne estas potencialaj rivaloj al li mem. Probable, neniu alia lando ekster Usono havas tiom da ĉiuspecaj filandtropiaj, karitataj kaj aliaj bonfaradaj societoj. Notindas, ke la impost-politiko favoras la filantropion: la asignoj kaj subvencioj triucelaj ne estas imposteblaj.

Laŭ miaj observoj, la usonanoj sportas multe pli serioze, kun pli da engaĝiĝo, ol ni. En neniu alia lando mi vidis tiom multe da ĉiuspecaj sportpalacoj kaj sportejoj kiel en Usono.

… Pensindas, ke ni malkovras Amerikon denove kaj ekscias pri ĝi la faktojn, kiuj ankaŭ pli frue estis sciindaj, sed ignorataj de ni, ĉar ili neniel integriĝis en tiu falsa bildo pri Usono, kiu daŭre fabrikiĝis sur la oficiala nivelo en nia lando. Bone, ke ni nun provas agi alie…

(mallongigita