×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Unuaj plumamikoj

Unuaj plumamikoj

Tiun ĉi mallongigitan artikolon de Marjorie Boulton sonregistris Jarka Malá el Ĉeĥio

Se ni deziras, ke perletera amikeco sukcesu kaj daŭru, helpas tia ĝenerala principo: ni penu plifeliĉigi la alian , - do ni konsideru la alian. De tiu principo povas sekvi almenaŭ kelkaj konsiloj.

Amiko ofte petas de amiko ian servon: reciprokaj servoj kontribuas al amikeco; sed ne tro frue petu ion de nova plumamiko kaj ne petu tre komplikajn servojn aŭ kostajn objektojn. Multaj esperantistoj starigas korespondajn rilatojn, kies ĉefa celo estas interŝanĝoj de ŝatokupaj objektoj. Tiam, ambaŭ atendas petojn kaj donacojn; ili nur zorgu, ke la interŝanĝoj estu pli-malpli justaj kaj vere reciprokaj.

Por respondi al letero, unue relegu ĝin atente. Estas nur dece, gratuli pri iu sukceso, kondolenci pri iu malfeliĉo, komenti pri iu interesa novaĵo. Kaj nepre ne forgesu danki la amikon pro iu komplezo. Ankaŭ respondu al demandoj, kial la korespondanto faris demandon, se li ne deziras informiĝi? Kutime eblas respondi al demandoj; sed en kazo malfacila, almenaŭ klarigu, ke vi ne povas respondi; tiam la korespondanto scias, ke vi almenaŭ rigardis lian demandon. Ne faru demandojn, kiuj povas ŝajni al viaj korespondantoj ĝenaj.

Penu ĉiam meti oleon sed ne sablon inter la radojn de rilato. Laŭdu ion laŭdindan; trovu ion afablan por diri. Hezitu kritiki; se vi vere devas ion kritiki, serĉu modestan, taktan, kiel eble malplej vundan metodon fari tion. Se vi malsamopinias pri io grava, tio ne necese detruas amikecon. Dume, kiam ni diskutas, ni memoru, ke ni, leterskribantoj, similas ne al generaloj, sed al diplomatoj.

Pli bone skribi: "Ŝajnas al mi, ke…" ol "Ĉiuj scias, ke…"; pli bone: "Ĉu estas eble, ke…" ol "Estas certe, ke…"; pli bone: "Eble estos interesa al vi alia opinio…" ol "Vi tute malpravas pri…"; pli bone: "En mia lando tamen oni sukcesis aranĝi, ke…" ol "En via lando oni daŭre praktikas la abomenan…" Ĝenerale, ni pli probable konvinkos per "Ĉu?" ol per "Fi!"

Kaj la suferoplena mondo estas tiel dividita, ke ofte unu el la vere valoraj funkcioj de Esperanto kaj de Esperanta korespondado, kiu ŝajnas unua-vide nur bagatela, estas, ke amikecoj eĉ iom banalaj kontribuas ion al sanaj sintenoj.

Ĉiuokaze, plumamika letero devas havi unu kvaliton, por ke la amikeco daŭru kaj fortiĝu: ĝi estu interesa. Kaj oni skribu interesan leteron, strebante igi ĝin interesa ne nur al la skribanto, sed ankaŭ al la ricevonto. Do, ne tro detalu ion pri modoj, kiuj tre interesas vin, al iu, kiun modoj ne interesas.

Oni ofte povas multon aldoni al la intereso de letero per la skizo, eltondaĵo el gazeto, bildkarto, fotaĵo. Eble io el vialanda Esperanta gazeto estos interesa, eble donos ideon por nova agado aliloke? Kredeble, tio, kio estas plej interesa al via korespondanto, estas ĝuste tio, kio ne ekzistas en ties lando, kaj do por li aŭ ŝi estas ekzotika. Via folkloro, viaj naciaj receptoj, kostumoj, kantoj, proverboj, indiĝenaj floroj kaj bestoj, tradicioj, lokaj moroj kaj kutimoj, eble, ŝajnas al vi banalaj, sed al alilandano estos novaj, interesaj. Demandu, kiuj temoj estos interesaj al via korespondanto; menciu viajn proprajn interesojn.

Provu trovi korespondadan ritmon, kiu taŭgas al ambaŭ; kaj memoru, ke foje, kiam letero ne eblas, poŝtkrato indikas, ke ni daŭre pensas při malproksima amiko. Kaj se vi mencias, ke vi enmetas ion, nepre ne forgesu lastmomente enmeti ĝin.