×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Unu tago da laboro sufiĉas

Unu tago da laboro sufiĉas

Homoj laboras ne nur por perlabori monon. Kiu laboras, tiu plej ofte ankaŭ estas pli sana kaj pli kontenta ol senlaboruloj. Por tio jam sufiĉas unu sola tago en semajno, kiel tion nun montras prijuĝa analizo de britaj longtempaj datumoj.

Nesufiĉe da laboro estas same malbona kiel tro da laboro. Pri tio ekspertoj grandparte interkonsentas. Kion senlaboreco povas detrui, tion oni scias jam el la 1930-aj jaroj. En "La senlaboruloj de Marienthal" la efikoj unuafoje estis analizataj. La studaĵo intertempe estas konsiderata klasikaĵo de la empiria sociscienco.

De tiam multaj studaĵoj konfirmis ke vivo sen regula okupo - precipe se tiu stato longe daŭras - havas negativajn konsekvencojn, nome korpajn kaj psikajn. La memvaloro kaj la kontenteco malkreskas. Oni sentas sin ekstersocia. Ne malofte aperas timoj, afekcioj de dormado aŭ depresioj. Senlaboraj homoj suferas ofte pro tropezo, alta sangopremo kaj elĉerpiĝo. Tiuj efikoj plifortiĝas ofte per malsana vivostilo kiun trafitoj vide al la senperspektiveco ofte praktikas.

Sed ankaŭ tro da laboro ne restas senkonsekvenca, kiel tion substrekas teamo de la universitato de Kambriĝo en sia aktuala studaĵo pri laborhoraro. Tro da laboro povas konduki al elĉerpiĝo, elbruliĝo, streso kaj depresio, kaj ĝi povas ĝenerale difekti la korpan sanon kaj la bonfarton. Kiel tro da laboro laŭ eŭropaj gvidlinioj estas konsiderataj pli ol 48 horoj en semajno.

Ie inter senlaboreco kaj 50-hora laborsemajno troviĝu la ideala laborhoraro. Kie precize, tio ĝis nun ankoraŭ ne estis vere konkrete esplorata. Plejbonkaze ekzistas memtaksoj - sed tio laŭ la aŭtoroj de la studaĵo tamen estas problemeca: Ne ĉiuj homoj scias kio estas bona por ili. Kaj por la labordonantoj - kiuj ja plej ofte decidas pri la laborhoraro - estus pli bone havi objektivajn datumojn. Pro tio la esploristoj provis fermi tiun truon nun empirie. Unuflanke temis pri tio eltrovi la optimuman dozon da laboro ĉe kiu homoj estas plej sanaj kaj ĉe kiu ili plej bonfartas. Krome oni serĉis la minimuman dozon ekde kiu senlaboraj personoj kompare al laborantoj ne plu havas malavantaĝon.

La prijuĝa analizo de brita longtempa studaĵo montras: Jam malmultaj horoj da laboro (unu gis ok) sufiĉas por signifa pliboniĝo de la ĝenerala psika sano. Averaĝe vidiĝis plialtiĝo je proksimume 30 procentoj. Ĉe la vivokontenteco la rezulto estis simila, almenaŭ ĉe viroj. Ĉe virinoj samvalore plialtiĝas la kontenteco nur ĉe proksimume 20 horoj da laboro.

Pli longaj laborhoraroj tamen ne kondukis al pluaj signifaj plialtiĝoj, nur ĉe pli ol 40 horoj la ĝenerala bonfarto malkreskas denove. Laŭ la esploristoj la "plej efiko dozo" ŝajnas esti proksimume unu tago da laboro en semajno, pli da tempo por laboro ne multon ŝanĝas - verŝajne decida estas la ŝanĝo de senlaboreco al laborokupo. La laborposteno en si mem aŭ la salajro laŭ la esploristoj apenaŭ influis la rezultojn, nur la kontenteco pri la laborposteno ludis certan rolon.

Tio ankaŭ signifas ke ŝajne ne ekzistas vera optimumo rilate al la laborhoraro. Decidas la kvalito de la laboro pri la psikologia utilo de laborposteno.

Vide al la daŭra aŭtomatizado de laboro necesos reorganizi la laboron por tenadi la socian ekvilibron.