Universala parolrapideco
Kiel plej rapida lingvo de la mondo estas ĝenerale konsiderata la japana. Preskaŭ ok silaboj en sekundo averaĝe eliras el la buŝoj de japanoj. Hispanoj parolas simile rapide, ankaŭ la itala kaj la vaska lingvoj estas konsiderataj rapidaj lingvoj, se oni nur konsideras la nombron de la parolataj silaboj laŭ tempunuo. La germana kaj la mandarena aliflanke en tiu konsidero okupas malantaŭajn rangojn.
Aktuala studaĵo aliflanke prezentas rezulton ke tiu maniero de la mezurado de rapideco estas principe sensignifa, se temas pri la transporto de informoj. Ĉar tiuj vojaĝas laŭ lingvistoj preskaŭ konstante je rapideco de 39 bitoj en sekundo de buŝo al orelo - tute sendepende kiujn el la 17 prilumigitaj lingvoj oni aplikas. Do la hispana ŝajne sonas freneze rapida, tamen tiu parolfluo ne nepre enhavas pli da informo ol ekzemple pli malrapide parolata teksto en germana.
La esploristoj igis por ĉiu prilumigita lingvo dek denaskulojn laŭtlegi po 15 tekstojn. Kvankam la tekstoj laŭlingve malsamis, ili estis semantike preskaŭ identaj, do ili enhavis samajn kvantojn da informoj, tute sendepende en kiu lingvo ili estis verkitaj. Kompreneble ne ĉiuj testantoj laŭtlegis je la sama parolrapideco, kial la esploristoj mezumigis la porsekundajn valorojn de la prezentitaj silaboj. Simile al informadikistoj ankaŭ lingvistoj mezuras informon jen kaj jen laŭ bitoj. La lingvoesploristoj ĉe tio tamen ne mezuras la ciferecajn valorojn 0 aŭ 1, sed la enhavon da informo.
La prilumigitaj lingvoj laŭ tio estas malsamgrade efikaj, se oni nur konsideras la enhavon da informo por silabo. La aktuala studaĵo de informadikisto de la universitato de Liono en Francio montras ke la gamo varias inter kvin kaj ok bitoj por silabo. Tio signifas: Pli efikaj lingvoj estas parolataj pli malrapide. La komparo inter la japana kaj la angla elstarigas tion: En la angla aperas proksimume 7000 diversaj silaboj, dum por parolantoj de la japana disponeblas nur apenaŭ 650 silaboj kiujn ili devas kombini por esprimi mesaĝon. En la angla lingvo oni povas danke al la pli granda repertuaro apliki silabojn kiuj havas pli apartajn signifojn.
Por lingvistoj tiu ekkono eble ne estas aparte surpriza ke ekzistas kompromiso inter parolrapideco kaj denseco de informo. Sed la esplorista teamo nun unuafoje prilumigis tion por 17 lingvoj kaj ili konfirmis tiun konjekton. La prilumigitaj lingvoj apartenas al diversaj lingvofamilioj kio donas al la esploristoj la certecon ke la nun dokumentita informrapideco estas universale signifa.
39 bitoj en sekundo unuavide ne sonas aparte impresaj en epoko en kiu porteblaj telefonoj povas ricevi la milionoblan kvanton da datumoj en sekundo. Kaj tamen tiu informrapideco ŝajnas esti speco de optimumo por la homa cerbo kaj por la prilaborado de lingvaĵo. La ekspliko por la limo de rapideco povus troviĝi en la komplika neŭrobiologio de la cerbo. Kun tio kongruas studaĵo kiu rezultigis antaŭ nelonge ke la homa cerbo ne povas prilabori pli ol naŭ parolatajn anglajn silabojn en sekundo. Eble tio estas kaŭzata ne de la aŭdado mem, sed de la prilaborado de la aŭditaĵo al pensoj. Tiu prilaborado ŝajnas esti la vere limiga faktoro ĉe la transporto de informoj de homo al homo. Pensi pli rapide simple ne eblas.