×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Tiu muziko protektas kontraŭ kuloj

Tiu muziko protektas kontraŭ kuloj

Se la vetero estas pli varma, la kuloj susuras tra la aero. Serĉante rimedon kontraŭ la sangosuĉantaj bestetaĉoj la sciencistoj faris novan malkovron: La insektoj evidente malamas certan muzikstilon.

La varma vetero revenigas la kulojn. Sed kion fari kontraŭ la ĝenaj sangosuĉantoj? Al kiu fumstangetoj, kontraŭkulaj ŝprucaĵoj aŭ citronela oleo ne konvenas, tiu povas provi helpon ĉe certa muzika ĝenro.

Ĉar la intereso de la inaj kuloj pri sango signife malaltiĝas se ili estas prisonigataj per laŭta elektra muziko. Tion eltrovis esplorista teamo en Tajlando. La sciencistoj principe nur volis testi la sentemon pri bruo de kuloj. Oni ĝis tiam sciis ke kuloj kapablas bone aŭdi en diversaj frekvencoj kaj ke la gekuloj trovas unu la alian tiel ke la viraj kuloj similigas la susuran brueton de sia flugilumado al la susura brueto de la ina kulo.

Por la eksperimento la tajlandaj esploristoj disponigis du kaĝojn. En ambaŭ kaĝoj ili enŝlosis po dek inajn kulojn kiuj dum pluraj tagoj ne estis ricevintaj sangonutraĵon kaj kiuj tial estis malsataj. Al tiuj dek kulinoj ili aldonis po dek virajn kulojn kaj po unu or-hamstron. Unu el la kaĝoj estis prisonigata de elektropopa kanzono, dum en la dua kaĝo regis silento.

Nun la esploristoj observis la jenon: La prisonigataj kulinoj estis ĝenataj: Kiam la muziko sonadis ili alflugis la hamstron nur post 131 sekundoj. En la silenta kaĝo la kulinoj bezonis nur 35 sekundojn por ataki la hamstron. La unua mordo okazis en la kaĝo kun muziko post 191 sekundoj, en la senmuzika kaĝo post 82 sekundoj. Ankaŭ ĉe la sekskuniĝo montriĝis signifa diferenco. Sen muziko la kuloj plurfoje sekskuniĝis post la sangosuĉado. Dum sonadis la muziko la ofteco de sekskuniĝo atingis nur kvinonon de la ofteco en la silenta kaĝo.

Similaj eksperimentoj okazis ankaŭ kun aliaj insektoj kaj kun aliaj formoj de laŭta bruo. Insektoj do alie kondutas kiam eksonas muziko kiu enhavas precipe fortajn fluktuojn. La sciencistoj kredas ke la ĵonstona organo de la bestetoj estas ĝenata. Tiu organo estas sensoro por vibroj kiu estas grava ĉe la sekskuniĝo sed kiu ankaŭ ebligas la precizan stiradon de la flugo.

Do ŝatantoj de laŭta elektropopa muziko havas avantaĝon: Ili povas protekti sin kontraŭ pikoj de kuloj per sonigado de la ŝatata muziko.