×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Telekomandata agrikulturo

Telekomandata agrikulturo

Kiam dum la pasinta jarcento la traktoroj anstataŭigis ĉevalojn kaj virbovojn en la laboro sur la kampoj, tiu ŝanĝo signifis bruon kaj rubgasojn. Nun denove okazas signifa ŝanĝo en la agrikulturo kiu tamen ĉi foje alvenas pli mallaŭte, kun robotoj, virabeloj, sensoroj kaj kameraoj. La cifereca tekniko helpu ŝpari pesticidojn, sterkaĵojn, akvon kaj pezajn agrikulturajn maŝinojn. Kaj ĝi povus zorgi pri tio ke post kelkaj jaroj la agrikulturistoj ne plu aperos sur la kampoj. Tion prognozas sciencistoj de la universitato de Florido en Usono. Laŭ ili oni estonte apenaŭ vidos agrikulturistojn sur kampoj, ĉar oni bezonos ilin por kompreni teknikon, por regi datumarojn kaj por meti strategiajn celojn.

En la scenaro de la usonaj agrosciencistoj ruliĝos robotoj anstataŭ pezaj agromaŝinoj super la kampoj, kaj eltiros damaĝajn plantojn aŭ disŝprucas pesticidojn kaj prenos la rikolton. Sensoroj sendos elvive datumojn el la grundo, pri temperaturo, humideco, pH-valoro kaj enhavoj de nutraj substancoj. Ankaŭ flugrobotoj (virabeloj) kaj satelitoj kiuj estos ekipitaj per kameraoj kaj mezurtekniko liveros informojn pri problemecaj zonoj sur la kultivejoj.

Tiuj informoj povus esti sendataj al centra sistemo kiu legas el la informoj ĉu kaj kiel necesos agi, kaj tiu sistemo disvolvos decidoproponojn aŭ memstare iniciatos kontraŭbatalajn paŝojn. Se ekzemple virabelo konstatas invadon de damaĝaj bestetoj tiam tia sistemo tuj elkalkulus eblajn paŝojn kaj ties kostojn, ĝi plenumus sur tiu bazo decidon kaj tiam ekzemple forsendus roboton aŭ virabelon por kuraci la invaditan planton. Ankaŭ veterprognozoj, prognozoj pri la merkato kaj la konsumo povus enkalkuliĝi en tiuj decidoprocezoj. La teknologioj estas plejparte jam disponeblaj, sed ili devus ankoraŭ esti inteligente kunplektitaj.

Eblus ankaŭ agordi la semadon al la loke ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj de la grundo kaj planti diversajn plantospecojn sur la sama kampo.

Entute la esploristoj prijuĝas la eblecojn de la cifereca agrikulturo pozitivaj, ankaŭ ĉar la apliko de robotoj ebligas la rezignon pri grandareaj monokulturoj kaj pri grandegaj agrikulturaj maŝinoj. Kreskus per tio la biodiverseco.

Tial la sciencistoj estas konvinkitaj ke la "agrikulturo 4.0" enkondukiĝos. Kritikantoj ja diras ke tio estas ankoraŭ utopio kiu eble realiĝos post cent jaroj. Sed verŝajne la afero realiĝos tre rapide kaj jam post kvar ĝis kvin jaroj la unuaj agrukulturaj entreprenoj aplikos grandan parton de la teknikoj.