×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Svislando: Unueco kaj diverseco - Arthur Baur - mallongigitaj fragmentoj

Svislando: Unueco kaj diverseco - Arthur Baur - mallongigitaj fragmentoj

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

La estiĝo de Svislando estis ebla dank' al la kombino de du elementoj, kiuj interdependas: la naturo de la lando kaj la karaktero de ĝia popolo. Sen la montaro ne ekzistus Svislando. La montoj postulas daŭran batalon kontraŭ lavangoj, ŝtonfaloj, inundoj kaj streĉan laboron por certigi modestan vivon.

Tial ili devigas la montaranojn al atentemo, diligenteco, laboremo. Aliflanke, la montoj donas protekton. Kiu loĝas en la montaro, ne estas facile venkebla.

La politika talento de la enloĝantoj de tiu sovaĝa kaj malriĉa regiono kreis en 1291 la konfederacion, kiu per la aliancigo de la homoj vivantaj en pli mildaj regionoj, kie kreskas pano kaj prosperas metioj, larĝigis sian ekonomian bazon.

La popolo tute ne estas unueca, ĝi eĉ ne posedas komunan lingvon, kaj tamen ĝi estas nacio. La svisa koncepto de nacio estas sendependa de lingvoj; ĝi estas politika, tiel ke nacio kaj ŝtato estas nedisigeblaj.

Ni havas ne nur kvar lingvojn, sed ankaŭ du konfesiojn, ni havas malriĉajn montarajn regionojn kaj prosperajn industriajn, ni havas grandajn kaj etajn kantonojn, progresemajn kaj konservemajn ktp. La limoj inter lingvoj kaj konfesioj ne estas identaj, kaj ili same ne koincidas kun la limoj de la kantonoj.

La kompromiso ĝenerale konvenas al la svisa karaktero, ĉar ni ne multe ŝatas batali pri principoj kaj ideologioj havante pragmatan pensmanieron. La svisa pragmatismo ebligas ne nur, ke la ŝtato funkcias, sed eĉ, ke ĝi funkcias bone.

Kvankam la volo de la plimulto decidas pri leĝoj kaj konstituas la solan veran suverenan aŭtoritaton, la malplimultoj - negrave kiel malgrandaj ili estas - havas neperdeblajn rajtojn.

Oni povas rimarki konkrete la apartaĵojn de Svislando apenaŭ transirinte la landlimon. Oni vidas, aŭdas, flaras, sentas, ke la atmosfero estas alia. Tuj rimarkeblaj estas la denseco de la enloĝado, la pureco de la domoj kaj stratoj, la kvieteco de la popolo, la sinteno kaj parolmaniero de la homoj, la manko de mizero, mallonge - la ĝenerala ordo...

Esperanto ĉiam havis fervorajn anojn en Svislando. Jam la 2-a Universala Kongreso post Bulonjo estis organizita en Ĝenevo en 1906. Tiam Edmond Privat jam estis esperantisto de tri jaroj. Kun sia amiko Hector Hodler li baldaŭ ekludis gvidan rolon en Esperantujo. Hodler estis la unua direktoro de Universala Esperanto-Asocio kaj redaktoro de la revuo Esperanto. Privat lin sekvis kiel redaktoro kaj prezidanto de UEA.

Svislando ankoraŭ kvinfoje akceptis la Universalan Kongreson. La kongreso de 1947 markis la komencon de la pli oftaj radioelsendoj de Svisa Radio Internacia (en Esperanto).

Svisa Esperanto-Societo seninterrompe laboris por Esperanto kaj eldonis regule sian organon Svisa Esperanto-Revuo. Apude laboras tre dinamike Kultura Centro Esperantista (KCE) en la Chaux-de-Fonds. La urba biblioteko posedas unu el la plej riĉaj kolektoj de Esperantaj libroj kaj de materialo pri aliaj planlingvoj. Al la biblioteko estas filiigita la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia.