×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Sciencistoj kreis vivantan estulon

Sciencistoj kreis vivantan estulon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ kelkaj tagoj, la prestiĝa revuo Nature publikigis eksterordinaran informon. Sciencistoj en Kembriĝo kreis vivantan estulon! La unua vivanta ulo kreita de la homo ne estas homo, nek planto, nek besto, sed simpla bakterio. Tio tamen ne forprenas la mirindecon de la faritaĵo: post du jaroj da studoj, produktiĝis tute artefarita bakterio, la unua vivanta estulo kun 100 procentoj el la DNA konstruita en laboratorio. DNA (deoksiribonuklea acido) estas longega sinsekvo de kombinoj de kvar molekuloj, en ĉiu ĉelo de vivanta korpo, kaj ĝi determinas la genetikan strukturon de la koncerna vivulo. Ĉiu individuo havas sian propran genetikan determinon, kiu funkciigas la tutan korpon, per produktado de specifaj proteinoj. Ĉiu geno estas sinsekvo da molekulaj kodoj en DNA, kiu produktas specifan aminoacidon; proteinoj konsistas el aro da aminoacidoj.

La kreita bakterio apartenas al la grupo de bakterioj similaj al Escherichia coli, kiu estas normale kaj abunde trovata en la grundo kaj en la homa intesto. Kion faris la sciencistoj? Ili komputile analizis la tutan genetikan strukturon de Escherichia coli (kiu konsistas el milionoj da kodoj) kaj modifis 18000 kodojn, kiujn ili konsideris nenecesaj al la nova bakterio. Tio radikale ŝanĝis la kodaron, tiel ke la nova bakterio estas tute nova estulo - alnomata Syn61.

La novaĵo estas, ke ĝis nun oni nur sukcesis kopii genaron ekzistantan en la naturo. Nun oni kreis tute originalan genaron.

La nova eltrovo certe alportos grandajn perspektivojn al pluraj branĉoj de scienco. Oni antaŭvidas, ekzemple, ke oni trovos solvojn rilate al genetikaj malsanoj kaj defendado de la homa korpo kontraŭ certaj virusoj. Ankaŭ la naturmediajn studojn ĝi povas favori, per kreado de bakterioj, kiuj povos purigi la akvon.

En la jaro 1997, la klonado de ŝafino Dolly skuis la mondon. Ĝi estis vere eksterordinara atingo. Sed tiam, la sciencistoj simple “kopiis” beston: ili uzis la ĉelon el mam-glando de unu ŝafino, kies nukleo (kie situas la genetika materialo) estis enmetita en ovolon de alia ŝafino. Kreskis en la ventro de tria ŝafino ido tute egala al la unua ŝafino.