×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Scienca esplorado kaj lingvoj

Scienca esplorado kaj lingvoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Nelly Darbois el Francio

Unu el la plej ĉefaj kaj gravaj taskoj de sciencisto estas publikigi siajn esploradajn rezultojn al la plej granda nombro da internaciaj uloj. Kial tio estas tiom grava? Unue, ĉar sciencaj konoj ne havas limojn. Scienca fako, kiu kreskus en sola lando, sen konsideri alilandajn konojn, kaj sen kritikigi siajn rezultojn, estus nekredebla. Due, ĉar tiel sciencaj konoj pli rapide kreskas. Oni ne esploras de nenio kiam oni komencas novan esploron. Trie, ĉar ĉiuj povas komenti la rezultojn kaj plibonigi aŭ plicertigi ilin, faronte novajn esplorojn.

Tial scienca mondo havas apartan funkcimanieron. Sciencisto kiu skribas artikolon publikigu ĝin en sciencan gazeton. Antaŭ la publikigo, aliaj spertuloj relegu la artikolon, kaj decidu ĉu ĝi estas sufiĉe scienc-valida aŭ ne. La spertuloj ĉu proponas plibonigojn, ĉu simple kritikas la neklaraĵojn. La eldonisto poste decidas ĉu la artikolon oni publikigu aŭ ne. Ĉiukaze la eldonisto resendu ĝin al la verkintoj por plibonigi ĝin. Ĉiu sciencisto kaj publikigu, kaj relegu artikolojn. Tio estas tre longa, malfacila, kelkfoje teda laboro, sed tiel la kvalitoj de la artikoloj estas multe pli bonaj.

Kiel organizi tiun internacian sciencan mondon pro tiom da diversaj lingvoj en la tuta mondo? Ĝis la dek-naŭa jarcento, plejofte sciencistoj skribis en sia denaska lingvo. Ili multe klopodis por kompreni la alilingvajn esplorojn. Poste, apartaj lingvoj altrudiĝis : unue la latina, poste la franca kaj germana, kaj fine post la dua mondmilito la angla. Hodiaŭ, nedenaskaj anglaj parolantoj havas malavantaĝojn. Tiuj sciencistoj ne skribu en sia denaska lingvo, aŭ pagu multekostajn tradukistojn. Eĉ post pluraj jaroj da studado, alta nivelo en la angla lingvo ne estas certa. La sciencaj gazetoj ofte petas al la sciencistoj, korektigi siajn artikolojn de denaska parolanto, ĉar iliaopinie la angla ne estas sufiĉe denaska.

Sciencistoj trans la jarcentoj traktis la lingvajn problemojn. Je la komenco de la dudeka jarcento, sciencistoj el multaj landoj kuniĝis tiucele. Ili kreis la Delegacion por alpreno de la lingvo internacia. Ĉiuj konsentis elekti solan lingvon. Ili ne volis nacian lingvon, ĉar la homoj de tiu nacio, denaske parolante la lingvon, havus pli da facilaĵoj ol la aliaj. Plie, naciaj lingvoj estas malpli facile lerneblaj ol konstruitaj lingvoj. En 1906, pli da 1.200 sciencistoj kaj 300 sciencaj organizoj subtenis la Delegacion. La Delegacio traktis precipe Esperanton, Idon kaj Idiom Neutral. Finfine, ili elektis Idon. Bedaŭrinde pro malkonsentoj inter Idistoj kaj Esperantistoj, forpaso de la pli influa gvidanto de la Delegacio kaj komenco de la unua mondmilito, la projekto haltis