×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2019, Reva kaj la sonĝa mondo (parto 2 el 2)

Reva kaj la sonĝa mondo (parto 2 el 2)

Tiun ĉi rakonton verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

(daŭrigata)

Tuj evidentiĝis, ke la “senaĝaj geinstruistoj” (kiel oni kutimis nomi ilin) estis tre afablaj viro kaj virino, kiujn antaŭ nelonge la sonĝpatrinoj de Reva kaj de la porkineto vizitis sonĝe. La geinstruistoj havis la mirindan eblecon moviĝi laŭvole inter la sonĝa kaj la nesonĝa mondoj, ĉar ili venis el alia planedo, kie oni posedas multajn kapablojn nekonatajn sur la tero. Ekzemple, ili kapablis moviĝi fulmrapide inter diversaj planedoj, scipovis kuraci multegajn malsanojn de homoj kaj bestoj ktp. Fakte ili ne estis senaĝaj, sed ili povis moviĝi laŭvole tra siaj aĝoj, do ili vojaĝis libere inter infaneco, juneco, mezaĝeco kaj maljuneco. Kiam Reva renkontis ilin, ili ĵus decidis prezenti sin mezaĝaj. Dum 10 jaroj Reva loĝis en la domo de la “senaĝuloj” kaj lernis de ili centojn da sekretoj de la arbaro. Interalie ŝi lernis, ke iu violkolora dolĉa bero, kiun ŝi ŝatis manĝi ekde kiam ŝi lernis piediri, estis protektinta ŝin kontraŭ la terura malsano trafinta multegajn familiojn. Tiu bero kreskis en arbusto tre proksime de ŝia domo, sed neniu sciis, ke Reva kutimas manĝi ĝin. Okazis io stranga: ĉiufoje kiam la knabino iris al tiu arbusto, neniu rimarkis ŝin. Kaj ĉiufoje kiam ŝi volis preni tiajn berojn hejmen, ŝi iel perdis survoje la korbeton en kiun ŝi estis metinta ilin. Kaj poste, ŝi ĉiufoje forgesis rakonti pri tio, kvazaŭ la arbusto ekzistis nur en ŝia sonĝo… La knabino ankaŭ lernis ke tiu bongusta fungo kiun la porkineto scipovis malkaŝi estis tre satiga kaj saniga, do ĝi multe helpis ilin supervivi en la arbaro. Reva lernis rekoni kaj kolekti multajn sanigajn radikojn, tigojn, fruktojn, semojn, foliojn, fungojn... Ŝi lernis prepari bongustajn kuracilojn, kiuj prezentiĝis kiel teoj, sukoj, supoj, kaĉoj, kukoj ktp. Ŝi lernis ankaŭ kuraci multajn malsanojn de bestoj. Estas nekredeble kiom multe la geinstruistoj sukcesis instrui ŝin dum nur 10 jaroj... Dum tiuj jaroj, ŝia sonĝpatrino ofte vizitis ŝin en sonĝoj. La sonĝpatrino de Reva troviĝis en fora loko, kie ŝi estis lernanta multajn sekretojn pri la homa cerbo. Ŝi estis studanta pri la rilatoj inter la sonĝa kaj la nesonĝa mondoj kaj klopodis kompreni la diversajn manierojn laŭ kiuj oni povas transpasi de unu mondo al alia. Fakte ŝi esperis trovi ie, en iu mondo aŭ en la spaco inter mondoj, sian edzon, kiun ŝi neniam kapablis viziti pere de sonĝo. Kial ŝi ja povis viziti sian filinon sed neniel povis viziti ankaŭ sian edzon, tio estis mistero kiun ŝi ankoraŭ ne komprenis. La lernado de la sonĝpatrino estis longdaŭra kaj igis ŝin travivi multajn aventurojn en diversaj mondoj. Intertempe, la geinstruistoj de Reva sendis la porkineton en iun belan arbaron de alia planedo, kie loĝis unika specio de amikemaj aproj, ĉe la limo inter sonĝa kaj nesonĝa mondoj. Tie la porkineto maturiĝis rapide, lernis trovi multajn speciojn de bongustaj fungoj kaj radikoj neekzistantaj sur la tero kaj igis la patrino de ĉarmaj aproporkidoj. Tiel pasis 10 jaroj. Reva fariĝis bela kaj saĝa junulino. Taŭgatempe, la geinstruistoj forlasis nian planedon. Antaŭ ol foriri, ili brakumis la knabinon kaj diris: “- Reva, fidu ĉiam viajn belajn sonĝojn kaj provu realigi ilin. Post nia foriro, iru kelkajn horojn laŭlonge de la rivero suben. Baldaŭ vi alvenos al bela urbo, kie vi trovos unu el la plej bonaj lernejoj de tiu ĉi planedo.” Poste ili bondeziris al ŝi kaj adiaŭis, promesante viziti ŝin ofte en sonĝoj. La larĝaj kaj altaj fenestroj de ilia domo malfermiĝis, la blankaj kurtenoj eliris kaj leviĝis kiel vualaj veloj, la tuta domo elteriĝis samkiel malpeza karavelo, kiu iom post iom fandiĝis en la violkolora ĉielo de la tagiĝo.

* Reva malfermis la okulojn meze de arbaro. Ŝi estis dorminta sur mola musko. La violkolora lumo de la tagiĝo videblis tra la branĉoj de granda kverko. Kiel ŝi alvenis tien? Kial? Kiom longe ŝi estis dorminta ĉi tie? Ŝi rigardis siajn piedojn. Ŝi portis la samajn etajn sandalojn kun kiuj ŝi foriris el la vilaĝo. Do ŝi estis denove eta knabino. Ĉe ŝia kolo troviĝis kolĉeno el iom velkintaj floroj, kiuj daŭre bonodoris… Ŝi tuj rekonis la florojn. Ĉu la renkontro kun la senaĝuloj okazis nur en sonĝo? Ĉu ŝi plektis la kolĉenon hieraŭ matene? Reva sentis sin konfuza kaj hezitema. Ŝi provis trovi la porkineton, sed tiu malaperis. Ĉu dum la nokto ĝi atingis la misteran arbaron de mildaj aproj? La knabino rememoris la lastajn konsilojn de la senaĝuloj kaj ekiris kuraĝe laŭlonge de la rivero suben, ĝis ŝi atingis urbon.

* En la urbo, afablaj homoj gvidis la knabinon al la orfejo. Tien alvenis multaj aliaj infanoj dum la lastaj monatoj. Alvenis ankaŭ multaj plenkreskuloj, kiuj volontulis helpi la pedagogojn kaj instruistojn de la orfejo. Afabla paro da tiaj volontuloj decidis adopti la etan Reva. Ili zorgis, ke ŝi havu normalan vivon, en amema familio. Reva rememoris dum sia tuta vivo la konsilon de la senaĝuloj: ŝi fidis siajn belajn sonĝojn kaj provis realigi ilin. Kiam ŝi iĝis plenkreska, Reva fariĝis biologo. Dekojn da jaroj ŝi diligente esploris ĝisfunde la ecojn de ĉiuj violkoloraj beroj, ĝis ŝi sukcesis krei efikan kuracilon kontraŭ la kontaĝa malsano kiu forprenis la vivojn de ŝiaj gepatroj. En la arbaro kiun Reva transiris tiam, vivas nun unika specio de malgrandaj aproporkoj mildaj kaj sendanĝeraj. Ili aspektas sveltaj kaj moviĝas rapide. Onidire ili kutimas bani sin tre ofte en malgranda akvofalo, ili estas ege puraj kaj odoras je framboj. Multaj turistoj vizitas la arbaron ĝuste por admiri tiujn amikemajn, sentemajn, inteligentajn kaj ludemajn bestojn.

FINO


Reva kaj la sonĝa mondo (parto 2 el 2)

Tiun ĉi rakonton verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

(daŭrigata)

Tuj evidentiĝis, ke la “senaĝaj geinstruistoj” (kiel oni kutimis nomi ilin) estis tre afablaj viro kaj virino, kiujn antaŭ nelonge la sonĝpatrinoj de Reva kaj de la porkineto vizitis sonĝe. La geinstruistoj havis la mirindan eblecon moviĝi laŭvole inter la sonĝa kaj la nesonĝa mondoj, ĉar ili venis el alia planedo, kie oni posedas multajn kapablojn nekonatajn sur la tero. Ekzemple, ili kapablis moviĝi fulmrapide inter diversaj planedoj, scipovis kuraci multegajn malsanojn de homoj kaj bestoj ktp. Fakte ili ne estis senaĝaj, sed ili povis moviĝi laŭvole tra siaj aĝoj, do ili vojaĝis libere inter infaneco, juneco, mezaĝeco kaj maljuneco. Kiam Reva renkontis ilin, ili ĵus decidis prezenti sin mezaĝaj. Dum 10 jaroj Reva loĝis en la domo de la “senaĝuloj” kaj lernis de ili centojn da sekretoj de la arbaro. Interalie ŝi lernis, ke iu violkolora dolĉa bero, kiun ŝi ŝatis manĝi ekde kiam ŝi lernis piediri, estis protektinta ŝin kontraŭ la terura malsano trafinta multegajn familiojn. Tiu bero kreskis en arbusto tre proksime de ŝia domo, sed neniu sciis, ke Reva kutimas manĝi ĝin. Okazis io stranga: ĉiufoje kiam la knabino iris al tiu arbusto, neniu rimarkis ŝin. Kaj ĉiufoje kiam ŝi volis preni tiajn berojn hejmen, ŝi iel perdis survoje la korbeton en kiun ŝi estis metinta ilin. Kaj poste, ŝi ĉiufoje forgesis rakonti pri tio, kvazaŭ la arbusto ekzistis nur en ŝia sonĝo… La knabino ankaŭ lernis ke tiu bongusta fungo kiun la porkineto scipovis malkaŝi estis tre satiga kaj saniga, do ĝi multe helpis ilin supervivi en la arbaro. Reva lernis rekoni kaj kolekti multajn sanigajn radikojn, tigojn, fruktojn, semojn, foliojn, fungojn... Ŝi lernis prepari bongustajn kuracilojn, kiuj prezentiĝis kiel teoj, sukoj, supoj, kaĉoj, kukoj ktp. Ŝi lernis ankaŭ kuraci multajn malsanojn de bestoj. Estas nekredeble kiom multe la geinstruistoj sukcesis instrui ŝin dum nur 10 jaroj... Dum tiuj jaroj, ŝia sonĝpatrino ofte vizitis ŝin en sonĝoj. La sonĝpatrino de Reva troviĝis en fora loko, kie ŝi estis lernanta multajn sekretojn pri la homa cerbo. Ŝi estis studanta pri la rilatoj inter la sonĝa kaj la nesonĝa mondoj kaj klopodis kompreni la diversajn manierojn laŭ kiuj oni povas transpasi de unu mondo al alia. Fakte ŝi esperis trovi ie, en iu mondo aŭ en la spaco inter mondoj, sian edzon, kiun ŝi neniam kapablis viziti pere de sonĝo. Kial ŝi ja povis viziti sian filinon sed neniel povis viziti ankaŭ sian edzon, tio estis mistero kiun ŝi ankoraŭ ne komprenis. La lernado de la sonĝpatrino estis longdaŭra kaj igis ŝin travivi multajn aventurojn en diversaj mondoj. Intertempe, la geinstruistoj de Reva sendis la porkineton en iun belan arbaron de alia planedo, kie loĝis unika specio de amikemaj aproj, ĉe la limo inter sonĝa kaj nesonĝa mondoj. Tie la porkineto maturiĝis rapide, lernis trovi multajn speciojn de bongustaj fungoj kaj radikoj neekzistantaj sur la tero kaj igis la patrino de ĉarmaj aproporkidoj. Tiel pasis 10 jaroj. Reva fariĝis bela kaj saĝa junulino. Taŭgatempe, la geinstruistoj forlasis nian planedon. Antaŭ ol foriri, ili brakumis la knabinon kaj diris: “- Reva, fidu ĉiam viajn belajn sonĝojn kaj provu realigi ilin. Post nia foriro, iru kelkajn horojn laŭlonge de la rivero suben. Baldaŭ vi alvenos al bela urbo, kie vi trovos unu el la plej bonaj lernejoj de tiu ĉi planedo.” Poste ili bondeziris al ŝi kaj adiaŭis, promesante viziti ŝin ofte en sonĝoj. La larĝaj kaj altaj fenestroj de ilia domo malfermiĝis, la blankaj kurtenoj eliris kaj leviĝis kiel vualaj veloj, la tuta domo elteriĝis samkiel malpeza karavelo, kiu iom post iom fandiĝis en la violkolora ĉielo de la tagiĝo.

*** Reva malfermis la okulojn meze de arbaro. Ŝi estis dorminta sur mola musko. La violkolora lumo de la tagiĝo videblis tra la branĉoj de granda kverko. Kiel ŝi alvenis tien? Kial? Kiom longe ŝi estis dorminta ĉi tie? Ŝi rigardis siajn piedojn. Ŝi portis la samajn etajn sandalojn kun kiuj ŝi foriris el la vilaĝo. Do ŝi estis denove eta knabino. Ĉe ŝia kolo troviĝis kolĉeno el iom velkintaj floroj, kiuj daŭre bonodoris… Ŝi tuj rekonis la florojn. Ĉu la renkontro kun la senaĝuloj okazis nur en sonĝo? Ĉu ŝi plektis la kolĉenon hieraŭ matene? Reva sentis sin konfuza kaj hezitema. Ŝi provis trovi la porkineton, sed tiu malaperis. Ĉu dum la nokto ĝi atingis la misteran arbaron de mildaj aproj? La knabino rememoris la lastajn konsilojn de la senaĝuloj kaj ekiris kuraĝe laŭlonge de la rivero suben, ĝis ŝi atingis urbon.

*** En la urbo, afablaj homoj gvidis la knabinon al la orfejo. Tien alvenis multaj aliaj infanoj dum la lastaj monatoj. Alvenis ankaŭ multaj plenkreskuloj, kiuj volontulis helpi la pedagogojn kaj instruistojn de la orfejo. Afabla paro da tiaj volontuloj decidis adopti la etan Reva. Ili zorgis, ke ŝi havu normalan vivon, en amema familio. Reva rememoris dum sia tuta vivo la konsilon de la senaĝuloj: ŝi fidis siajn belajn sonĝojn kaj provis realigi ilin. Kiam ŝi iĝis plenkreska, Reva fariĝis biologo. Dekojn da jaroj ŝi diligente esploris ĝisfunde la ecojn de ĉiuj violkoloraj beroj, ĝis ŝi sukcesis krei efikan kuracilon kontraŭ la kontaĝa malsano kiu forprenis la vivojn de ŝiaj gepatroj. En la arbaro kiun Reva transiris tiam, vivas nun unika specio de malgrandaj aproporkoj mildaj kaj sendanĝeraj. Ili aspektas sveltaj kaj moviĝas rapide. Onidire ili kutimas bani sin tre ofte en malgranda akvofalo, ili estas ege puraj kaj odoras je framboj. Multaj turistoj vizitas la arbaron ĝuste por admiri tiujn amikemajn, sentemajn, inteligentajn kaj ludemajn bestojn.

FINO