×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Resti sur la grundo por la klimato

Resti sur la grundo por la klimato

Pasis jam unu jaro post kiam komenciĝis la vendredaj strikoj de gelernantoj por la klimato. Ĉu per tio ankaŭ ŝanĝiĝis la agado de la juna generacio?

Greta Thunberg volas panikigi la mondon. "Nia domo staras en flamoj", diris la 16-jara porklimata aktivulino en sia legendeca parolado dum la monda ekonomia forumo en Davos, Svislando, komence de ĉi tiu jaro. Kaj unue centoj, poste miloj kaj fine centmiloj da gejunuloj sekvis ŝian alvokon. Ili strikas dum vendredoj por la protektado de la klimato kaj postulas radikalajn ŝanĝojn. Ne por iam, sed nun. Ekzemple en Germanio intertempe fondiĝis ĉirkaŭ 600 lokaj grupoj de la movado "Vendredoj por la estonteco".

Sed ĉu la protestoj antaŭ la parlamentejoj de Berlino tra Parizo ĝis Novjorko ankaŭ ŝanĝis la agadon de la junaj homoj? Ĉu estas tuta generacio kiu batalas por la protektado de la klimato - aŭ ĉu estas nur malmultaj junaj homoj? Kaj ĉu ili konsideras krom la klimata krizo ankaŭ aliajn ekologiajn problemojn kiel pli gravaj?

Reprezenta enketo de germana opiniesplora instituto kiu demandis mil homojn en la aĝo inter 18 kaj 30 jaroj montras: Por apenaŭ tri kvaronoj de la enketitoj la klimata ŝanĝo estas grava temo kaj unu el la grandaj defioj de nia epoko. Al la plej urĝaj problemoj apartenas plastaĵoj en la maroj (63 procentoj), varmiĝo de la tero (55 procentoj) kaj la faligo de arboj en arbaroj (44 procentoj). Preskaŭ la duono de la enketitoj esprimis konsenton kun la eldiro de Greta Thunberg "Nia domo staras en flamoj".

La sukceso de Greta kiu estas lernantino kiu antaŭ preskaŭ unu jaro per afiŝo lanĉis mondvastan movadon - montris al generacio, ke ĉiu havas la potencon movi ion: 78 procentoj de la enketitoj kredas ke ĉiu unuopa homo povas pozitive influi en la ĉiutago la medion. Same multaj postulas ke la politikistoj ĉe la protektado de la klimato kaj de la medio agu pli severe kaj eldonu novajn leĝojn.

Kiel eblajn paŝojn ili mencias: malpermeson de plastaj saketoj (53 procentoj) kaj de plastaj boteloj por unufoja uzo (43 procentoj), pli fortan subvenciadon de publikaj transportiloj (51 procentoj) kaj subvenciadon de daŭripova agrikulturo (43 procentoj). Apenaŭ triono de la enketitoj atribuas la respondecon por la damaĝoj en la medio al la politiko, nur ok procentoj atribuas la respondecon por tio al la generacio de la gepatroj. La gejunuloj do intense okupiĝas pri la temo protekto de la klimato kaj ekologio. Ili direktas postulojn al la politikistoj por ke la sekvoj de la klimata ŝanĝo limiĝu kaj la damaĝoj de la medio ripariĝu.

Sed kiel montriĝas tiu sinteno en la ĉiutago? Nur tri procentoj de la enketitoj indikis ke ili regule partoprenas en demonstracioj kiel en tiuj de "Vendredoj por la estonteco". Kvankam la malaltigo de la enaerigo de karbondioksido estas la centra postulo de la movado, 64 procentoj indikis ke ili ankoraŭ neniam taksis sian piedprinton de karbondioksido. Tamen preskaŭ ĉiu tria enketito indikis rezigni por la klimato pri uzo de aviadilo.

Multaj el la enketitoj ŝajnas atenti en la ĉiutago kiel ili povas protekti la medion. Tio montriĝas ankaŭ ĉe la temo nutrado: Preskaŭ ĉiu deka enketito rezignas favore al la medio pri avokado-fruktoj kaj tino-fiŝoj. 15 procentoj ja manĝas avokadojn sed kun malbona sento de konscienco ĉar ĉe la kultivado de unu avokado-frukto estas konsumataj ĉirkaŭ mil litroj da akvo. Kaj almenaŭ 41 procentoj uzas trinkujojn por plurfoja uzo anstataŭ paperaj trinkujoj por unufoja uzo.

34 procentoj de la enketitoj diris ke Greta Thunberg estas impresa knabino.