×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Rekresko en la meza generacio

Rekresko en la meza generacio

De tempo al tempo ĉi tie en la RetRadio necesas ankaŭ pensi pri tio kion ni entute faras kaj kion ni per tio povas atingi. La laboro en la RetRadio estas bela kaj ĝojiga afero, alikaze tio ja ne funkcius jam dum tiom da jaroj. Temas pri senpaga laboro kiu pro tiu senpageco estas plenumata ĉefe de pensiuloj.

Kaj kiel ĝenerale en la Esperanto-movado la anoj de la aktuala "laboranta generacio" ne havas sufiĉe da tempo kaj da energio por okupiĝi pri la lingvo. Kiam mi antaŭ 50 jaroj estis juna studento, mi spertis tiun mankon de la meza generacio en la agado por Esperanto. La junularo ja aktivis kaj mi povis partopreni en multaj junularaj aranĝoj.

Sed aliflanke en la E-kluboj troviĝis preskaŭ nur maljunuloj. Kutime la aktivaj junaj esperantistoj post eniro en la profesian vivon perdiĝis kaj ne revenis kiam ili atingis pensiulan aĝon. Pro tio en la epoko antaŭ la interreto la E-movado stagnis kaj la strukturoj de la organizita movado malfortiĝis kaj ŝrumpis. Ekestis spiralo malsupren.

Kiam mi antaŭ 22 jaroj malkovris la interreton mi tuj ekkonis la ŝancojn kiuj aperis por la plua kresko de Esperanto kaj mi baldaŭ komencis agadon kiun mi jam tiam nomis "Esperanta Retradio". Temis ĉefe pri kunlaboro kun Pola Radio kies esperantlingvajn elsendojn per satelito mi dufoje en semajno enretigis por disponigi tiujn programojn al aŭskultantoj ekster Eŭropo, ĉar la satelito Eutelsat estis ricevebla nur en Eŭropo.

Kaj iom post iom sekvis aliaj aktivecoj en la interreto kiuj akcelis Esperanton kaj plivivigis ĝin. La interreto ebligis al homoj kiuj loĝas for de iu granda urbo, kie eble funkcias E-klubo, partopreni en la vivo de Esperanto, ĉu kiel leganto/aŭskultanto, ĉu kiel produktanto de enhavoj en E-o.

Kaj la interreto montris duan avantaĝon. Ĝi ne nur helpas al homoj en la diasporo, sed ĝi ebligas ankaŭ al anoj de la meza generacio, do al homoj kiuj laboras dumtage kaj kiuj zorgas pri la propra familio, daŭre okupiĝi pri E-o laŭ la koncernaj personaj eblecoj kaj kapabloj. Do la interreto helpas eviti tiun truon pri la meza generacio.

Kaj ĉar tiu situacio nun jam daŭras de 20 jaroj, la fruktoj de la pli favoraj cirkonstancoj por Esperanto jam estas klare videblaj: Ekzistas granda riĉenhava Vikipedio, ekzistas Duolingo kiu altiras centmilojn da homoj al Esperanto kaj ekzistas multaj blogoj en E-o kiuj disponigas materialon por legado en E-o.

Kaj aperis pluraj retradioj kiuj regule servas al homoj per programoj en Esperanto. Eĉ aperis jam video-blogistoj kiuj regule prezentas filmetojn en E-o. Unu el ili eĉ venas el Supra Aŭstrio: Oliver Kim de kelkaj monatoj aperigas ĉiutage filmeton en kiu li parolas pri temoj el sia vivo. Li apartenas al la meza generacio, do havas familion kaj estas instruisto en gimnazio. Sed vespere li ĉiutage trovas la tempon por produkti mallongan filmeton.

Do freŝbakitaj E-parolantoj nun dum la tuta jaro havas la eblecon pli-malpli ĉiutage aŭdi ion novan en E-o. Tiel la ŝanco ke novuloj iom post iom akiras pli altan lingvoscion kreskas kaj tiel malrapide ankaŭ la tutmonda parolantaro de E-o kreskas kaj la lingvo regajnas pli kaj pli fortan pozicion en la mondo.