×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Rekreskanta plantaro reduktas karbondioksidon

Rekreskanta plantaro reduktas karbondioksidon

En Siberio kaj Alasko brulegoj de arbaroj dezertigis grandajn regionojn - kaj enaerigis gigantajn kvantojn da karbondioksido. Tamen la damaĝo al la klimato povus esti malpli granda ol oni ĝis nun estas kalkulinta.

Laŭ indikoj de internacia esplorista teamo de la Swansea Universitato en Kimrujo ĉe grandareaj incendioj malpli da karbondioksido eniras la atmosferon ol oni supozis ĝis nun. Kiel la esploristoj klarigas en faka ĵurnalo, ĉirkaŭ dekdu procentoj de la karbondioksido kiu enaeriĝas ĉe tiaj brulegoj restas ligitaj por centoj ĝis miloj da jaroj kiel ligna karbo en la grundo.

La klimatesploristoj kalkulis ke fine la enaeriĝo de karbondioksido je longa vido povus eĉ malkreski - se la tuta plantaro en la regionoj kiuj estis trafitaj de la incendioj rekreskos. Tiam nome la novaj amasoj da plantoj absorbas per fotosintezo denove tiom da karbono el la atmosfero kiom antaŭe estis ligita en ĝi.

Unu el la esploristoj parolas pri "bonaj novaĵoj", sed li atentigas ke tiu efekto "en ekstremaj kazoj" povus daŭri jarcentojn. Fine la rekreskado depende de la pejzaĝo daŭras malsame longe: Herbejaj pejzaĝoj ekzemple bezonas malpli ol unu jaron, kelkaj arbaroj aliflanke bezonas jardekojn. En ekstremaj kazoj, ekzemple en tropikaj marĉaj pejzaĝoj aŭ en la arktiko, plena rekreiĝo atendeblas jen kaj jen nur post kelkaj jarcentoj.

Sed senkonsidere al iliaj kalkuloj la esploristoj konstatas: "Plialtiĝantaj enaerigoj de karbondioksido per homaj aktivecoj kiel senarbigo kaj la forbruligo de kelkaj marĉaj pejzaĝoj daŭre severe minacas la mondan klimaton". Laŭ tio brulas ĉiujare en la mondo areoj en grandeco de Hindio kaj tiuj fajroj enaerigas pli da karbondioksido ol la tuta trafiko de aŭtomobiloj, fervojoj, aviadiloj kaj ŝipoj kune.

Lastatempe ekzemple grandaj incendioj de arbaroj en Siberio kaj Alasko vekis atenton - ankaŭ pro la karbondioksido kiu per tio ekestas. Laŭ indikoj de la rusa sekcio de "Verda Paco" nuntempe en la rusa tajgo areo de 5,4 milionoj da hektaroj staras en flamoj, la por la monda klimato grava arbara zono en la regionoj de Irkutsko kaj Krasnojarsko kaj en la respubliko Jakutio ŝrumpis al dekono. Pluvado en la regionoj de arbaraj incendioj laŭ taksoj de mediprotektantoj nun kondukis al nur leĝera malstreĉiĝo. "Momente la brulegoj malrapide malkreskas pro la veteraj kondiĉoj", diras rusa eksperto pri brulegoj de la organizaĵo Verda Paco.

Laŭ indikoj de la mediprotekta organizaĵo mondskale forbruliĝis ekde la komenco de ĉi tiu jaro 14,9 milionoj da hektaroj da arbaro. En la rekorda jaro 2012 laŭ Verda Paco estis 18,1 milionoj. Enaeriĝis ĉe tio pli ol 225 milionoj da tunoj da karbondioksido, tio estas tiom kiom 49 milionoj da aŭtomobiloj ĉiujare puŝas en la aeron.