×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pugno helpas rememori

Pugno helpas rememori

Ĉar la dekstra mano sendas signalojn al la maldekstra cerboduono kaj la maldekstra mano al la dekstra cerboduono, la ĝusta pugnigo plifortigas la memorkapablon.

Kiam oni pugnigas manon, tio povas havi multajn kaŭzojn: malkaŝan koleron ekzemple - tiam baldaŭ sekvos la pugnobato - aŭ senpovan koleregon, tiam la mano pugniĝas nur en la poŝo. En ĉiu kazo temas pri rememoro. Tiu kiu ricevu la pugnobaton bone memortenu la lecionon kaj la kaŝe pugnigita mano rememoras sian posedanton pri tio ke ĝi ankaŭ iam estos prezentata.

Sed pugno povas eĉ pli rekte rilati al la engravuriĝo de rememora postsigno - kaj la alia pugno al la pli posta elvoko de memoroj. Tion almenaŭ supozis Ruth Propper de la Montclair Ŝtata Universitato, ĉar el pli antaŭaj eksperimentoj oni scias, ke la pugnigo de la dekstra mano aktivigas la maldekstran fruntan cerbon, kaj la pugnigo de la maldekstra mano influas la dekstran parton de la cerbo. Tio havas konsekvencojn, ekzemple rilate al emocioj. La pugnigita maldekstra mano kaj la per tio aktivigita dekstra frunta cerbo alportas humorsentojn de retiriĝo (malgajo, timo), dum aliflanke la pugnigo de la dekstra mano plifortigas emociojn kiuj videble esprimiĝas kiel ekzemple ĝojo kaj kolero.

Sed ne nur emocioj estas stirataj de unu cerboduono alie ol de la alia, tio ankaŭ same funkcias ĉe la percepto de spaco kaj la lingva centro situas en la maldekstra cerboduono. Ĉu ankaŭ tio estas influebla se oni simple pugnigas unu manon aŭ la alian? Propper provis tion rilate al la memorkapablo kaj eliris de la supozo ke ankaŭ la memorkapablo estas organizita malsimetrie. La memoraĵon enligas la maldekstra cerboduono kaj la dekstra cerboduono estas vokata kiam temas pri la elvokado de la memoraĵo. Por eltrovi tion la esploristino montris sur ekrano de persona komputilo al testpersonoj longajn listojn kun vortoj kaj petis ilin memorteni laŭeble multajn el ili. Post tio ŝi eldemandis la vortojn de la testpersonoj.

Samtempe ŝi dividis la testantojn en kvin grupojn: La unua pugnigis la dekstran manon dum 90 sekundoj antaŭ la enmemorigo kaj poste antaŭ la elvoko de la memoraĵoj la testantoj pugnigis la maldekstran manon. La dua grupo agis inverse. La tria kaj kvara grupoj dufoje pugnigis la saman manon kaj la kvina grupo faris tute nenion pri la manoj. Plej bone rememoris la unua grupo, sekvis mirinde la grupo kiu tute ne pugnigis la manojn. "La rezulto estas impresa", konkludas Propper. Laŭ ŝi tiu rezulto malfermos aplikeblecojn en multaj kampoj, de bazaj esploroj ĝis la klinika aplikado.

Unu el tiuj kampoj povas esti la lingvolernado. Vi ja povas mem provi tion.