×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Profiti de UK por turismi (1)

Profiti de UK por turismi (1)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

[La du partoj de ĉi tiu artikolo estas versio iomete modifita de teksto mia, kiu aperis pasintjare en la brazila revuo La Lampiro.]

En la lastaj jaroj sendube la plej grandioza Universala Kongreso de Esperanto (UK) estis la 100-a en Lillo (Francio). Partoprenis 2.698 esperantistoj.

Por la brazilanoj evidente la plej grava estis tiu kiu estis organizita en propra Brazilo, en Fortalezo en 2002 (1.484 partoprenantoj).

La 103-a en Lisbono ankaŭ estis tre speciala por brazilanoj, ĉar ekzistas apartaj rilatoj inter Brazilo kaj Portugalio: Multaj brazilanoj estas posteuloj de portugaloj (ĉar Brazilo estis kolonio de Portugalio) kaj oni parolas la saman lingvon en la du landoj. Verŝajne pro la du faktoj, sed miaopinie pleje pro la dua, multaj brazilanoj partoprenis en la pasinta UK, tiel ke Brazilo estis la lando kun la dua plej granda nombro de partoprenantoj: 128 (post Francio – 244 – kaj antaŭ Germanio – 123).

Kvankam la ĉefa kialo por la vojaĝo al Portugalio estis evidente partopreni en la kongreso, kelkaj brazilanoj sendube decidis aliĝi pro unu aŭ pli da jenaj kialoj: pro la fakto, ke en Portugalio oni parolas la portugalan (kio faciligas la vivon ekster la UK); ĉar ili ankoraŭ ne konis Portugalion kaj volis profiti de la kongreso por viziti la landon; kaj eble por ekkoni la landon de siaj geprauloj.

Estu kiel ajn, la partoprenantoj de UK-oj ĉiam profitas la okazon por turismi, kaj la organizantoj konsideras tion, ofertante antaŭ-, dum- kaj postkongresaj ekskursoj.

Malgraŭ la fakto, ke Portugalio estas malgranda lando, ĝi prezentas grandan nombron da vizitindaĵoj, kaj multaj el ili povis esti vizitataj dum la proponitaj ekskursoj. (Evidente la partoprenantoj devis elekti unu aŭ kelkaj el ili; ne eblis viziti ĉiujn.) Krome kelkaj esperantistoj vizitis iun lokon sole. Cetere jam la propra Lisbono estas bela, vizitindega urbego, kaj tre proksima al ĝi troviĝas aliaj vizitindaĵoj.

Ekzemple je distanco de nur 15 kilometroj ekzistas la bela Nacia Palaco de Queluz (kiun mi priskribis en artikolo publikigita en Brazila Esperantisto en decembro de 2016) kaj je distanco de 40 km situas la enorma, vere impona Nacia Palaco de Mafra, pri kiu aperis teksto mia la 22-an de novembro 2016 en la Esperanta Retradio. Tiujn du palacojn mi kaj mia edzino vizitis, kiam ni revenis el la 101-a UK en Nitro. Ankaŭ en la Esperanta Retradio legeblas kaj aŭskulteblas mia artikolo de la 11-a de septembro pasintjare pri Évora, kiun ni vizitis kune kun ĉirkaŭ 40 esperantistoj en dumkongresa ekskurso.

Nun mi parolos pri unu el la plej gravaj portugalaj turismaj urboj, kiun mi kaj mia edzino vizitis dufoje dum nia pasintjara restado en Lisbono. Temas pri Sintra, kiu situas nur 25 kilometrojn for de Lisbono.

Estas tre facile iri tien, ĉar oni povas preni trajnon en la centro de la portugala ĉefurbo – en la stacio “Rossio” – kaj atingi la urbeton Sintra en 40 minutoj. Estas trajnoj ĉiuhore, sed matene oni prenu la trajnon almenaŭ 15 minutojn antaŭ la foriro, ĉar ĝi tute pleniĝas je turistoj.

Apud la stacio de Sintra oni povas evidente preni taksion por iri al la malgranda centro de la urbeto kaj al la vizitindaĵoj, sed ankaŭ ekzistas pluraj aŭtobusoj (konataj per la angla esprimo “Hop-on Hop-off”), kiuj preterpasas la plej gravajn lokojn. Kaj multaj turistoj supreniras piede unu kilometron longan sinuan ŝoseon ĝis la centro.

Kial Sintra prezentas tiom da vizitindaĵoj? Inter alie ĉar ĝi situas en belega pejzaĝo en regiono de malgranda montaro, kie dum la someroj la temperaturo estas pli malalta, do pli agrabla, ol en Lisbono, tiel ke la Nacia Palaco de Sintra estis inter la 14-a kaj 20-a jarcento la somera reĝa rezidejo. Ĝi situas en la centro de la urbeto kaj estis konstruita laŭ diversaj arkitekturaj stiloj.

Je la distanco de – piedirante – 3 kilometroj (aŭ de 6 kilometroj per aŭtomobilo) troviĝas sur monteto la ruinoj de la Kastelo de la Maŭroj, konstruita en la 8-a kaj 9-a jarcentoj de la maŭroj kaj de kiu ekzistas ankoraŭ muregoj kaj turoj, videblaj de tre malproksime.

Venontan semajnon mi daŭrigos miajn informojn pri Sintra.