×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pri Nargileo

Pri Nargileo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ĉu okazas ankaŭ al vi, ke vi vidas ion, kion vi ne konas, kaj ke, kvankam vi vidas ĝin plurfoje, vi ne provas ekscii, kio ekzakte ĝi estas?

Tio okazis al mi i.a. rilate Nargileon. Mi vidis ĝin en filmoj, en kelkaj landoj kaj nun ankaŭ en Brazilo, sed ĝis nun mi ne sciis, kion precize oni faras kun ĝi. En aventuraj romanoj mi estis leginta, ke oni inhalas opion per ĝi, sed evidente tion ne eblas fari publike en Brazilo.

Nur nun mi serĉis ekscii, al kio servas nargileo. PIV “respondis“, ke ĝi estas “Orienta tabakpipo, konsistanta el ujo plena de parfumita akvo, kiun la fumo trapasas antaŭ ol alveni al la buŝo per longa fleksebla tubo”.

Eta artikolo pri nargileo en E-Vikipedio klarigas nur jenon: ĝi “estas tipo de akvopipo uzata en la arabaj landoj. Ĝia uzo disvastiĝis ankaŭ aliloke en la mondo”. La vikipedia artikolo pri “akvopipo” klarigas iomete pli: “Akvopipo estas pipo, kiu filtras kaj malvarmigas fumon dum ĝi pasas tra akvo. Ĝi povas uziĝi por ia ajn enspirebla fumo, precipe tabako, sed ĝi estas uzata ankaŭ por aliaj drogoj, ekzemple opio aŭ kanabo. Unu speco de akvopipo estas nargileo [...].”

Fakte mi jam estis surpriziĝinta, kiam mi vidis kelkfoje dum la lastaj monatoj en Brazilo homojn, kiuj uzas nargileon en trinkejoj kaj similaj lokoj. Nun mi legis jenon en la germanlingva Vikipedio pri la nuntempa situacio:

“En multaj eŭropaj urboj estas kafejoj kaj trinkejoj, en kiuj oni povas mendi nargileojn. Kelkloke iuj homoj (precipe junuloj) fumas sian nargileon ankaŭ en publikaj lokoj, ekzemple en parkoj.“ Vidu kelkajn aliajn informojn kiujn mi ĉerpis el la samlingva versio de Vikipedio:

“Oni supozas, ke la nargileo (cetere oni uzas la terminon 'Shisha' en la germana, 'hookah' en la angla) originas en antikva Irano aŭ nordokcidenta Hindio (Barato). La nuna formo probable ekestis en la persa imperio de la 15-a aŭ 16-a jarcento. Ĉirkaŭ la nargileo disvolviĝis komunuma kulturo, kiu daŭras ĝis hodiaŭ. La nargileo ankaŭ disvastiĝis al Barato kaj al multaj partoj de la araba mondo kaj iĝis ero de la kulturo en pluraj arabaj landoj. Komuna fumado estas konsiderata ĝis hodiaŭ simbolo de gastamo. Dum la mogola periodo, fumado de nargileo estis parto de aristokrata kulturo en norda Hindio, kaj nuntempe ĝi estas ankoraŭ populara en multaj partoj de Hindio. Homoj el okcidentaj landoj ekkonis tian fumadon en la epoko de koloniismo. Ekde la fino de la 20-a jarcento, la nargileo-fumado estas pli disvastiĝinta ol antaŭe. Iuj konsideras ĝin kiel alternativon al fumado de cigaredoj.” Kial mi parolas hodiaŭ pri nargileo? Ĉar mi vidis en televidnovaĵoj, ke juna brazilanino mortis pro uzo de nargileo, kaj oni avertis (kaj tion oni povas ankaŭ legi en la interreto), ke 30 minutoj de fumado de nargileo (kun tabako) egalas la fumadon de 100 cigaredoj. Imagu: fumi 100 cigaredojn.

Dum en la tuta mondo oni avertas ekde multe da tempo pri la malsaniga efiko de fumado de cigaredoj (kiel ankaŭ de cigaroj kaj pipoj), oni ĝis nun ne faris tion pri la fumado de nargileo. Espereble la respondeculoj nun komencos averti pri la danĝero.