×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pri Maljuneco

Pri Maljuneco

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Antaŭ kelkaj semajnoj aperis la novaĵo, ke nun la plej maljuna homo estas 116-jaraĝa japanino.

Post tio mi serĉis informojn en la interreto pri la esperebla vivodaŭro en la mondo kaj trovis en germana paĝo jenajn el la jaro 2014:

Laŭ MOS (Monda Organizo pri Sano), la vivodaŭro plialtiĝis monde dum la lastaj 50 jaroj mezume je 20 jaroj. Datumoj de la Monda Banko montras, ke inter 1960 kaj 2014 la kresko estis aparte alta en la landoj kun plej multaj loĝantoj, nome en Ĉinio (+ 32 jaroj) kaj Hinda Unio / Barato (+ 27 jaroj). Aliflanke en Rusio ĝi estis la plej malalta en la mondo (+ 4 jaroj). En Germanio ĝi pliiĝis je 12 jaroj dum tiu periodo.

Germanio estis en 2014 unu el la landoj kun la plej alta meza esperebla vivodaŭro (80,8 jaroj); la plej altan en la mondo havis la gejapanoj: 83,5 jaroj; en ĉirkaŭ 30 landoj ĝi estis super 80 jaroj.

Tamen en pli ol 20 ŝtatoj la esperebla vivodaŭro estis ankoraŭ sub 60 jaroj. Ĉiuj tiuj ŝtatoj troviĝas en la afrika kontinento. La plej malalta esperebla vivodaŭro ekzistis en Svazilando (48,9 jaroj). Inter aliaj kialoj por la malalta esperebla vivodaŭro en pluraj afrikaj landoj estas la ankoraŭ sufiĉe granda nombro da homoj kun HIV.

Ĉiel ajn, unue la nombroj estas nur mezumaj; due, ili rilatas nur al la esperebla vivodaŭro, ne al la vivodaŭro mem. Do evidente estas en ĉiuj landoj homoj kiuj vivas pli longe kaj aliaj kiuj vivas malpli longe. Sed estas fakto, ke pli kaj pli oni ekscias kaj diskutas pri la problemoj kaŭzataj de la nuna longa vivodaŭro en multaj landoj: fizikaj kaj mensaj malsanoj kaj iliaj sekvoj, t.e. ĉiutipaj malfacilecoj (ĉefe financaj) por la geparencoj kaj la komunumoj.

Se unuflanke bedaŭrinde multaj maljunaj homoj vivas dum pluraj jaroj sen bona vivokvalito – fizike aŭ/kaj mense malfortaj –, aliflanke oni ofte aŭdas aŭ legas pri tre maljunaj homoj, kiuj ankoraŭ estas relative sanaj kaj aktivaj. Mi memoris jenajn:

La brita reĝino kaj ŝia edzo estas 92- kaj 97-jaraĝaj. Antaŭ kelkaj semajnoj mortis – 96-jara – fama brazila kantistino, aktorino kaj reĝisorino, kiu unu jaron antaŭe, do je la aĝo de 95, ankoraŭ estis farinta koncertojn en pluraj brazilaj urboj. La famega franca kantisto Charles Aznavour, kiu mortis pasintan oktobron, ankoraŭ kantis antaŭ grandaj publikoj je la aĝo de 94. La usona aktoro kaj reĝisoro Clint Eastwood, 88-jaraĝa, reĝisoris kaj aktoris en sia ĵus aperinta filmo.

Poste mi vidis, ke en Vikipedio ekzistas paĝo kun famaj – aŭ almenaŭ en siaj landoj pli-malpli konataj – homoj kiuj atingis 100 jarojn, kaj alia listo pri konataj homoj kiuj ankoraŭ vivas. Tamen unue ne estas dirite, ĉu tiuj estas sanaj kaj aktivaj, kaj due mi konas nur du el ili: la usonan aktoron Kirk Douglas kaj la aktorinon Olivia de Havilland, ambaŭ naskiĝintaj en 1916. En paĝoj pri ili oni ekscias, ke ili ankoraŭ estas mense sanaj kaj aktivaj.

Mi ankaŭ trovis interesan retejon en kiu estas listigitaj pli-malpli konataj homoj kiuj atingis pli ol 70, 80, 90, sed malpli ol 100 jarojn.

La plej altaĝaj ankoraŭ vivantaj kaj tre konataj homoj estas i.a. : Henry Kissinger (95), Valérie Giscard d'Estaing (93), Tony Bennet (92), Gina Lollobrigida (91), Noam Chomsky (90).

Ĉio tio estas esperiga, ĉu ne?