×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pri la valoro de E-aranĝoj

Pri la valoro de E-aranĝoj

Ĉar ne ekzistas lokoj en la mondo al kiuj oni kiel E-parolanto povas simple veturi por tie trovi homojn kiuj parolas E-on, la ebleco renkonti aliajn E-parolantojn nur estas aranĝi tion. En la epoko de la interreto tio estas nun eĉ pli facila ol antaŭe, ĉar ekzistas aplikaĵoj por la kompufono kun la nomo "Amikumu" kiu ebligas trovi E-parolantojn en la proksimeco de la loko en kiu oni ĵus troviĝas. Tio tamen apenaŭ alportas veran utilon, ĉar oni ja ne scias ĉu la trovotaj personoj parolas la lingvon sufiĉe bone kaj ĉu entute ili estas interesaj por la serĉanto de kontaktoj.

Tial la tradiciaj E-aranĝoj kun programoj por certaj celgrupoj daŭre restas valoraj. Se oni deziras partopreni en tia aranĝo, oni povas informiĝi pri la programo en la koncerna retpaĝaro kaj oni povas ricevi multajn aliajn utilajn informojn por havi agrablan restadon en la loko de la aranĝo.

Plej interesaj estas kompreneble aranĝoj por junaj homoj, ĉar ili povas testi kaj plibonigi sian regadon de la lingvo kaj ili povas konatiĝi kun junaj homoj el aliaj landoj. Povas tie kreski amikecoj kiuj daŭros dum la tuta vivo. Junularaj aranĝoj estas ankaŭ pli intimaj ol la kongresoj de la pliaĝuloj. Nome en grandaj kongresoj la partoprenantoj loĝas en diversaj tranoktejoj de la urbo en kiu okazas la kongreso, dum junularaj aranĝoj okazas kutime en junulargastejo aŭ similaj institucioj kie la partoprenantoj dormas sub unu tegmento, kie ili manĝas kune en granda manĝejo kaj kie ili ĝuas la programon kune en la sama domo.

Tio ankaŭ el lingva vidpunkto estas la pli bona solvo, ĉar la partoprenantoj dum la tuta tago aplikas la lingvon tie kune por ĉiuj vivosituacioj kiuj aperas tie. La etoso estas neoficialeco, sed amikeca.

E-aranĝoj okazas dum la tuta jaro en ĉiuj kontinentoj. Ili povas havi aŭ pli klerigan karakteron aŭ pli socian kaj amuzan. Plej ofte estas tamen bona miksaĵo el ambaŭ elementoj. Kaj ekzistas kalendaro de E-eventoj ĉe www.eventoj.hu.

E-aranĝoj estas io unika en la mondo, ĉar ne ekzistas io komaprebla kie homoj el plej diversaj landoj kun malsamaj gepatraj lingvoj renkontiĝas samrajte je lingve neŭtrala tereno kie la nacia deveno ludas malpli grandan rolon ol en aliaj internaciaj kunvenoj.

Tio akcelas la emon al internacia kunlaboro. Junaj esperantistoj tiel povas fariĝi fakuloj pri internacia kunlaboro kaj tiel povas akiri postenojn en tiu sektoro, ĉu kiel diplomatoj, eksportkomercistoj aŭ kiel kunaborantoj de internaciaj organizaĵoj. Kompreneble tie oni bezonas ankaŭ aliajn fremdajn lingvojn, sed Esperanto estas bona bazo por havi la ĝustan sintenon por tia laboro.

Esperanto tiel estas utila por la tuta mondo.