×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pri la radikoj "hind-", "indi-" kaj "barat-" (1)

Pri la radikoj "hind-", "indi-" kaj "barat-" (1)

Tiun ĉo sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En pluraj eŭropaj lingvoj la tradukaĵo de “Hindio” komenciĝas per la litero “i”: India (angle), Inde (france), Indien (germane), India (itale), Índia (portugale).

Kial la Esperanta nomo ne komenciĝas ankaŭ per “i”?

Unu kialo supozeble estas, ke Zamenhof kreis la radikon “ind-“ (kiun li derivis de la latina “iend”) – per kiu oni formas ekzemple la vortojn “indos”, “indo” – , kaj li volis eviti eblajn konfuzojn.

Klarigante de kie aŭ de kio devenas la menciitaj alilingvaj nomoj por Hindio, mi samtempe montros la duan kialon de la komenca “h” en Esperanto.

“India”, “Inde”, “Indien” ktp. derivas rekte de la latina vorto “India”, kiu estas latina adaptaĵo de la greka vorto Ινδία [Indía]. En antikva Grekio oni nomis la hindojn “Ἰνδοί” [indoj], kiu signifas "Homoj de la rivero Induso" (laŭ Vikipedio).

La modifoj de la nomo de tiu hinda rivero, kiu ekde la fondo de Pakistano en 1947 situas grandparte en tiu lando, estas jenaj: En antikva Hindio – do en la sanskrita lingvo – ĝi nomis “Sindhu”, kio iĝis “Hinduŝ” en la antikva persa kaj – kiel ni jam vidis – “Ινδία” en la greka kaj “India” en la latina.

En la persa oni nomis Hindion “Hindustan”. En la 17-a jarcento la mogoloj “kutimiĝis al la persa kulturo. Tiel, ili alportis persan literaturon kaj kulturon en Hindio” (E-Vikipedio) kaj ankaŭ la vorton “Hindustan“.

Komence “Hindustan” rilatis al norda Hindio, sed poste al tuta Hindio. Ankaŭ angloj uzis tiun nomon kelkfoje ekde la 19-a jarcento, ĉefe – sed ne nur – por norda Hindio, kaj poste ĝi estis uzata eĉ de hindoj. Kaj ekzistas ne nur hinda lingvo nomita “hindustan” (Esperante: hindustana) sed ankaŭ hinda etno – “hindustani”.

Fine el la persa radiko “hind” derivas ankaŭ la hinda lingvo “hindi” kaj la religio nomita “hinduismo”.

Do nun ni scias, kial en Esperanto la nomo de la priparolata regiono kaj lando komenciĝas per “h”.

Rilate la diferencon inter “Hindio” kaj “Hindujo”: unuflanke la puristoj asertas, ke oni devas uzi la finaĵon “ujo”; aliflanke PIV akceptas la du finaĵojn, do por la aŭtoroj de PIV “Hindio” kaj “Hindujo” signifas la samon. Tamen en la artikolo “Hindio” de la E-Vikipedio legeblas ke “Hindio aŭ Hindujo estas vorto kun neklara signifaro” kaj la aŭtoro donas kelkajn ekzemplojn kaj klarigojn.

Bedaŭrinde troviĝas ankaŭ neklara – almenaŭ miaopinie – vorto en PIV: “hindia”. Dum “hindo” kaj – laŭsajne – “hinda” rilatas al la Hinda Unio (kvankam la “hinda civilizacio, arto, filozofio” sendube ne ekzistis kaj ekzistas nur en tiu lando), “hindia” – laŭ PIV – rilatas al “la hindoj aŭ al (H)hindio”. Do kiam oni uzu “hinda” kaj kiam oni uzu “hindia”?

Nun pri la radiko “indi“.

Kiel ni vidis, la ekvivalentoj de “Hindio/Hindujo“ en pluraj eŭropaj lingvoj komenciĝas per “i”.

Verŝajne vi scias, ke kiam Kristoforo Kolumbo – intencante vojaĝi al Hindio – alvenis al Ameriko, li pensis, ke li jam estis atinginta tiun landon, kaj pro tio nomis la tieajn indiĝenojn “Indians” (indianoj). Eĉ multe poste la angloj uzis la nomojn “East India” (Orienta Hindio) - ankaŭ “East Indies” (laŭlitere: Orientaj Hindioj) – kaj “West Indies” (laŭlitere: Okcidentaj Hindioj) por rilati respektive al Hindio kaj al certa amerika regiono. Pro tio ekzistas en Esperanto la vorto “indianoj” kaj la nomo “Orientaj Indioj” (do kun komenca “i”).

Kio pri la vorto “indiĝeno”? Ĉu ankaŭ ĝi derivas de la menciitaj eŭropaj nomoj por “Hindio”? Ne, ĝi derivas de la latina vorto “indigena”, kiu signifas pli-malpli “generita ene” (de iu regiono).

Venontan semajnon aperos la dua parto de mia teksto.