×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pri la mal-facileco de lingvolernado

Pri la mal-facileco de lingvolernado

Lingvolernado ĝenerale estas konsiderata malfacila afero. Sed ĉie en la mondo estas lokoj aŭ regionoj en kiuj la homoj tie kapablas komuniki kun siaj samlandanoj en du, tri aŭ pli da lingvoj. Kompreneble tiu plurlingveco kutime ne atingas altan nivelon, sed ĝi sufiĉas por la ĉiutagaj bezonoj.

Sed estas ankaŭ ekzemploj de akiro de sufiĉe alta nivelo en fremda lingvo. Temas pri gestudentoj el aliaj landoj kiuj por studi en universitato devas lerni la lingvon en kiu okazas la instruado en la koncerna universitato. Tiuj gestudentoj eble ne kapablas tre bone paroli la studlingvon, sed ili regas ĝin tiagrade ke ili povas kompreni la studenhavojn. Mi ekzemple foje renkontis azianinon kiu por studado en Prago estis lerninta la ĉeĥan lingvon, kaj same en Prago mi renkontis en hostelo virinon el Kazaĥio kiu tie laboris en la akceptejo de la hostelo. Ŝi parolis plurajn lingvojn.

Kion mi volas diri per tio estas ke se ekzistas neceso kaj/aŭ intereso lerni certan lingvon, tiam la koncerna homo ankaŭ sukcesos. Tio validas kompreneble ankaŭ por la lernado de Esperanto. Kaj Esperanto ofertas la kroman avantaĝon ke pro la racia strukturo de la lingvo oni povas pli rapide atingi pli altan nivelon de lingvoregado ol ĉe aliaj lingvoj. Do se multaj homoj kiuj iam eklernis Esperanton ne vere progresas en la lingvoregado, tiam la kaŭzo por tiu manko ne kuŝas en iuj malfacilaj elementoj de la lingvo, sed ĝi kuŝas en nesufiĉa okupiĝo pri la lingvo.

Tiu nesufiĉa okupiĝo estas aŭtomata konsekvenco el la manko de konkreta bezono kaj intereso. Nura scivolemo pri la iom eksterordinara lingvo Esperanto ne sufiĉas, devas aldoniĝi ankaŭ iu intereso (se ne bezono) por apliki la lingvon por certaj celoj aŭ en certaj medioj.

En la praktiko plej multaj novlernintoj interesiĝas pri renkontiĝoj kun E-parolantoj el aliaj landoj. Sub favoraj cirkonstancoj novlerninto baldaŭ trovas taŭgan aranĝon prefere en la propra lando, ekzemple en Francio aŭ Germanio. Tiuj landoj estas sufiĉe grandaj kaj situas en la centro de Eŭropo. Ili estas allogaj por eksterlandanoj. Kaj tie okazas sufiĉe multaj E-aranĝoj kie eblas apliki la lingvon kaj akiri tie pli altan nivelon de regado.

Sed la bezonata lingva nivelo ne estas tre alta. Oni do riskas daŭre resti en nivelo de novulo kun iom da praktiko, se oni ne havas iun kroman intereson por kiu Esperanto povus esti taŭga lingvo. Kutime tio estas iu temaro el la profesia vivo, sed povas ankaŭ esti sociaj temaroj, do ekzemple pri pli bona kaj pli prospera vivo sur nia planedo Tero.

Kiel mi jam komence diris intereso pri specifaj aferoj estas la bazo por sukcesa lingvolernado. Kiu ekzemple interesiĝas pri certaj teknikaj temoj, tiu ankaŭ sufiĉe facile povos kompreni tekstojn pri tia temo ankaŭ en nove lernita lingvo. Ne necesas verki aparte "facilajn" tekstojn por akceli la akiron de pli alta lingva nivelo en Esperanto. La sola vojo kiu promesas sukceson estas la okupiĝo pri interesaj temoj.

Do la kreskado de Esperanto dependas de la kreskado de la nombro de artikoloj pri pli kaj pli da temoj kiuj estas interesaj por la homoj. La Esperanta Retradio volas oferti vastan gamon da temoj. Por povi atingi daŭran plibonigon de tiu servo novaj kunlaborantoj kaj kunlaborantinoj estas ĉiam bonvenaj.

Ni kunlaboru por la plua kresko de Esperanto!