×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pri la iompostioma ellaboro de libro en Esperanto

Pri la iompostioma ellaboro de libro en Esperanto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En la marta numero de la revuo Esperanto aperis recenzo pri la libro Teozofio – Kolekto de novaj kaj malnovaj tradukaĵoj, libro kiun mi organizis.

Por doni ideon al niaj karaj gelegantoj kaj geaŭskultantoj pri la malfacileco eldoni tiun libron, mi rakontas ĝian historion. (Pri Teozofio vidu mian artikolon de la 16-a de julio de 2015.)

2014 estis grava jaro por mi rilate Esperanton: je la komenco mi esperantistiĝis, en julio mi partoprenis la unuan fojon en UK (Universala Kongreso de Esperanto) – en Bonaero –, en aŭgusto mi komencis kunlabori en la Esperanta Retradio, kaj en novembro mi fondis la grupon “Teozofio Esperante” kaj ellaboris samnoman retejon.

Iom post iom mi skribis kaj tradukis informajn tekstojn pri Teozofio kaj la Teozofia Societo, tradukis kelkajn malgrandajn teozofiajn tekstojn de aliaj aŭtoroj kaj metis tiujn tekstojn en la retejon (kiu ankoraŭ ekzistas). Evidente en tiu tempo mi faris plurajn erarojn (gramatikajn kaj leksikajn), kiujn mi poste korektis.

Kvankam retejaj tekstoj estas alireblaj en la tuta mondo, mi decidis en 2015 produkti broŝuron, enhavantan kelkajn el miaj tekstoj – por povi montri ilin en Esperantaj kaj teozofiaj aranĝoj. En tiu unua broŝuro mi kunigis kelkajn malgrandajn tekstojn pri Teozofio kaj la tradukaĵon de konata libreto kies subtitolo estas “Eltiraĵoj el la Leteroj de la Majstroj de Saĝo“. La 103-paĝan broŝuron mi montris, kune kun faldfolio kaj afiŝo, en 2015 dum la Movada Foiro en la 100-a UK (en Lillo, Belgio).

La sekvan jaron mi produktis 3 aliajn broŝurojn. En la unua (“Teozofio kaj la Teozofia Societo“) mi ripetis kelkajn tekstojn el la unua broŝuro kaj aldonis aliajn; en la dua mi ripetis la tekston “Eltiraĵoj el la Leteroj de la Majstroj de Saĝo“; kaj en la tria mi publikigis mian tradukaĵon de enkonduko en Teozofion farita de gravega teozofiisto.

Ĉar tiuj broŝuroj evidente ne estas veraj, belaj libroj, mi decidis je la komenco de 2018 publikigi en eldonejo libron, kiu enhavu ne nur miajn tekstojn kaj tradukaĵojn, sed ankaŭ teozofiajn tekstojn verkitajn aŭ tradukitajn de aliaj esperantistoj antaŭ multe de tempo kaj kiuj estas tre malfacile troveblaj kaj haveblaj. Temas i.a. pri unupaĝa artikolo el 1902, 7-paĝa bona resumo pri Teozofio el 1913 kaj ankaŭ pri la tradukoj de du gravegaj teozofiaj libretoj: “Ĉe la Piedoj de la Majstro” (1913) kaj “La Voĉo de l‘Silento” (tradukaĵo publikigita broŝure en 1972).

Tiujn tekstojn de aliaj aŭtoroj kaj tradukintoj necesis tajpi por povi esti metataj en mian libron. Ĉar mi estis tro okupita, mi serĉis esperantist(in)on kiu akceptu tajpi la du laste menciitajn, pli longajn tekstojn. Juna esperantisto proponis fari tion, kaj mi pagis por lia laboro.

Kiam ĉiuj partoj de la libro estis tajpitaj, necesis revizii ĉiujn tekstojn (ĉar ĉiam necesas revizii la enhavon de publikigotaj libroj – kaj originalaj kaj tradukitaj – laŭeble du- aŭ trifoje, de du aŭ tri reviziantoj).

Kiel trovi kompetentan esperantist(in)on, kiu havu tempon kaj intereson fari tion? Post kelke da tempo mi trovis unue tre konatan kaj kompetentan esperantistinon, kiu faris revizion senpage (kaj ne volis esti menciata en la libro), kaj poste same kompetentan brazilan esperantiston. Al tiu mi proponis pagi la revizion (kio estas memkomprenebla), li akceptis kaj postulis malmulte da mono.

Fine necesis trovi eldonejon, kiu akceptu eldoni la libron. Du malgrandaj ne interesiĝis pri tio, kaj la saman respondon mi ricevis de la konata eldonejo Mondial. Do la solvo estis publikigi la libron en eldonejo kiu kutimas publikigi librojn kontraŭ pago.

Mi jam konis tian eldonejon, interkonsentis kun la proprietulo pri la prezo kaj pagis. Bonŝance la dungitino kiu faris la enpaĝigon disponis tekstprogramon kiu enhavas la Esperantajn supersignitajn literojn.

La libro estis preta en julio de 2018, mi kunportis tri ekzemplerojn al la UK en Lisbono kaj eksponis ilin en la Libroservo. Poste mi donacis ilin al UEA.

Por ke la libro estu anoncata en la sekcio “Laste Aperis” de la revuo Esperanto kaj metata en la katalogon de UEA, necesis sendi pliajn ekzemplerojn, kion mi faris.

Poste brazilano, kiu jam plurfoje skribis recenzojn por la revuo Esperanto, proponis skribi ankaŭ recenzon pri mia libro. Mi demandis al la geredaktoroj de la revuo, ĉu ili povos publikigi tiun recenzon (de Fernando Pita, kiun ili bone konas), kaj ili jesis, sed avertis, ke la publikigo povos prokrastiĝi, ĉar pluraj aliaj recenzoj devis esti publikigataj antaŭe.

Malgraŭ tio, en januaro mi petis al Fernando Pita sendi la recenzon al la revuo, pensante, ke eble ĝi aperos nur post pluraj monatoj. Surprizige ĝi jam estis publikigita en la marta numero, kio evidente feliĉigis min.