×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pri la cerbo de kompufonaj zombioj

Pri la cerbo de kompufonaj zombioj

Pli kaj pli da homoj trairas trotuarojn kvazaŭ ili estas telekomandataj, kaj ili ĉe tio skribas, legas aŭ ludas sur sia kompufono. Per tio plialtiĝas la risko pri akcidento. Kio ĉe tio okazas en la cerbo de la "kompufonaj zombioj", tion prilumigis kanadaj esploristoj.

Ankaŭ li apartenas al tiu nova homa specio de la kompufonaj zombioj, konfesas la aŭtoro de la studaĵo Pierre Léger el la plej malnova ekonomia altlernejo de Kanado. Li ne povas rezisti sendi mesaĝojn al amikoj kaj kolegoj dum li iras. Tiel oni ja povas profiti la iradan tempon aparte efike, li opinias.

Tiel okazas al li kiel al multaj homoj. Ankaŭ en nia lando laŭ studaĵo de granda asekura kompanio preskaŭ la duono de la enketitoj jen kaj jen entajpas ion dum irado. La risko suferi pro tio akcidenton per tio duobliĝas. "Al plej multaj homoj estas tute klare ke tio estas danĝera, sed ili malgraŭ tio daŭre faras tion", diras la kanada esploristo.

Vido al la cerba aktiveco montras kial la mesaĝo al la laborkolegino aŭ al amiko estas tiom danĝera dum irado. Kiam ni skribas mesaĝon, tiam nia koncentriĝo direktiĝas tute al la konversacio kaj al la tajpado. Levi la kapon por intertempe direkti rigardon al la strato kaj al la aliaj piedirantoj, tio ja daŭras nur kelkajn milisekundojn, sed niaj pensoj tamen restas ĉe la konversacio.

Léger priskribas tion tiel kvazaŭ nia atento restus kunligita kun la kompufono per elasta bendo. "Ankaŭ se oni vidas kiel aŭtomobilo alproksimiĝas, la cerbo estas okupita pri la kompufono". Tion montras la studaĵo kun 54 partoprenintoj.

Ili devis iri sur kurbendo kaj devis eviti alvenantajn obstaklojn. Oni mezuris ĉe tio ilian cerban aktivecon helpe de EEG. Ĉe tio montriĝis: Ju pli ili devis peni por malligiĝi de la kompufono kaj por direkti la atenton tute al la obstaklo, des pli da eraroj okazis ĉe la partoprenantoj. "Ju pli profunde do oni estas enmergiĝinta en la aplikaĵo aŭ en la konversacio, des pli granda estas la risko fari eraron en la strata trafiko."

Se Léger povus regi, oni devus reagi pri la danĝera konduto aŭ malebligi al aliaj homoj skribi dum irado, aŭ fari la stratan trafikon pli sekura. Aktuale oni havas por tio mondskale plurajn alirojn. Tiel oni ekzemple enkondukis en la sudgermana urbo Augsburg jam antaŭ tri jaroj trafiklumojn sur la grundo por ke ankaŭ kompufonaj zombioj povu ekkoni tion se alproksimiĝas tramo.

En Novjorko oni diskutas nun, ĉu oni ne monpunu samtempan tajpadon kaj iradon kiel oni faras tion en Honolulu. Léger entuziasmiĝas pri la ideo ke la kompufona kamerao malfermiĝu en malgranda fenestro kaj ke tiel oni videbligu la stratan transirejon. Ĉu per tio stratakcidentoj vere estos eviteblaj, tio tamen estas malklara. Restas fine la alvoko al la racio rezigni pri tajpado, ludado kaj legado dum oni transiras straton.