×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pri grandega dulingva vortaro

Pri grandega dulingva vortaro

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ĉiuj tiuj kiuj skribas aŭ tradukas librojn uzas vortarojn; eĉ bonegaj, kompetentaj verkistoj, kiuj bone regas sian denaskan lingvon, konsultas ilin. Kaj evidente multaj aliaj homoj, kiuj ne verkas librojn, uzas ilin.

Al kio utilas vortaroj?

Oni povas paroli multe pri vortaroj (kaj mi jam faris du artikolojn pri ili ĉi tie, en marto kaj septembro de 2015), sed resume oni povas diri:

1. Plej ofte oni uzas ilin kiam oni ne scias la signifon de iu vorto. 2. Tiuj kiuj verkas aŭ tradukas tekstojn uzas: a) unulingvajn vortarojn, kiam ili serĉas sinonimojn (por ne ripeti la samajn vortojn) aŭ volas ekscii kiel oni devas uzi apartan vorton; b) dulingvajn vortarojn pro la samaj kialoj (kiel en 1 kaj 2.a), tamen rilate al fremda lingvo.

Kiam mi skribas en Esperanto – propran tekston au tradukante – mi konsultas plurajn vortarojn: la unulingvan PIV-on kaj kelkajn dulingvajn (tri aŭ kvar paperajn kaj la ciferecan vortaron - portugala-E-o - de la brazilano Túlio Flores, ĵus nomumita membro de la Akademio de Esperanto, kaj kelkfoje ReVo-n).

Neniu vortaro estas perfekta (en neniu lingvo); ekzistas nur pli bonaj, malpli bonaj kaj malbonaj vortaroj. Ĉiam konsilindas konsulti du aŭ tri vortarojn. Kiel vi jam perceptis, iliaj difinoj, tradukoj kaj aliaj klarigoj varias.

En Esperanto ni ankoraŭ havas problemojn pri vortoj kaj terminoj. Multaj ankoraŭ ne estas firme establitaj.

Estu kiel ajn, inter la dulingvaj paperaj vortaroj tiu de Erich-Dieter Krause (germana-Esperanto) estas unu el la plej grandaj kaj bonaj. Bonŝance mi aĉetis ĝin antaŭ kvar jaroj en Germanio.

Mi sciis, ke la sama aŭtoro publikigis ankaŭ vortaron de la alia direkto (E-o – germana). Tamen, ĉar tiu estas simile granda, peza kaj multekosta, mi ne aĉetis ĝin.

Sed nun ekestis bona novaĵo por germanlingvaj esperantistoj: estis publikigita nova eldonaĵo de tiu lastemenciita vortaro. Pri ĝi aperis recenzo en la aprila numero de la revuo Esperanto.

Mi citas kelkajn opiniojn de la germana recenzintino (D-ino Sabine Fiedler):

Kun proks. 150 000 artikoloj, en kiuj abundas ekzemploj pri lingvouzo, kunmetaĵoj, propraj nomoj kaj parolturnoj, ĝi faras enorman salton kompare kun la antaŭa [eldonaĵo]. [...]

La verko baziĝas sur la kolektado kaj esplorado de plej variaj tekstoj en la planlingvo el la tuta mondo. [...]

La vortaro, kiu konsiderinde superas la leksikan materialon troveblan en la Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (2002), estas samtempe ĝenerallingva vortaro por parolantoj de la germana kaj fakvortaro por la plej diversaj sciencoj (precipe la zoologio, botaniko kaj medicino). [...]

Entute, tiu ĉi verko povos esti utila por tre diversaj grupoj de homoj, ĉar ĝi estas multe pli ol vort-ar-o, t.e. kolekto aŭ listo de Esperantaj vortoj kun ekvivalentoj en la germana. La aŭtoro aldonas tiel multajn informojn pri la uzado de la prezentitaj leksikaj unuoj [...], pri similaj esprimoj kun specifaj semantikaj nuancoj [...] kaj vortfaradaj principoj ke ĝi povus evidentiĝi kiel trezorejo por lernantoj kaj instruantoj de Esperanto.

Kaj fine plia bonega novaĵo:

Ĉar ni ne plu vivas en la tempoj por grandegaj paperaj vortaroj, menciendas, ke la verko haveblas ankaŭ en elektronika versio, kiu ne nur estas pli malmultekosta, sed ankaŭ donas la eblecon de rapida vortserĉado.

Pri grandega dulingva vortaro

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ĉiuj tiuj kiuj skribas aŭ tradukas librojn uzas vortarojn; eĉ bonegaj, kompetentaj verkistoj, kiuj bone regas sian denaskan lingvon, konsultas ilin. Kaj evidente multaj aliaj homoj, kiuj ne verkas librojn, uzas ilin.

Al kio utilas vortaroj?

Oni povas paroli multe pri vortaroj (kaj mi jam faris du artikolojn pri ili ĉi tie, en marto kaj septembro de 2015), sed resume oni povas diri:

1\\. Plej ofte oni uzas ilin kiam oni ne scias la signifon de iu vorto. 2. Tiuj kiuj verkas aŭ tradukas tekstojn uzas: a) unulingvajn vortarojn, kiam ili serĉas sinonimojn (por ne ripeti la samajn vortojn) aŭ volas ekscii kiel oni devas uzi apartan vorton; b) dulingvajn vortarojn pro la samaj kialoj (kiel en 1 kaj 2.a), tamen rilate al fremda lingvo.