×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Pri dekadenco de l' tempo

Pri dekadenco de l' tempo

Tiun ĉi rakonton de Karel Ĉapek produktis Jarka Malá el Ĉeĥio – el Apokrifoj de Karel Čapek - (mallongigita)

Antaŭ la groto estis silente. La viroj foriris tuj matene, svingante la ĵetlancojn, direkte al Blansko aŭ Rájec, kie laŭ spuroj estis trovita grego da boacoj; la virinoj dume kolektis en arbaro oksikokojn kaj nur de temp' al tempo estis aŭdebla ilia akresona kriado kaj babilado; la infanoj plej verŝajne padelis malsupre en rivereto - cetere kiu kapablus tiujn gebubojn kontroli, ularon friponan kaj lupmoran. Kaj do la maljuna prahomo Janeĉek dormetis en tiu malofta silento sub modera oktobra suno; verdire li ronkis kaj el lia nazo sonis fajfado, sed li ŝajnigis kvazaŭ li ne dormas, sed gardas la groton de la gento kaj regas super ĝi, kiel decas al maljuna gentestro.

La maljuna Janeĉekino dismetis freŝan ursofelon kaj komencis ĝin priskrapi per akra siliko. Tion oni devas solide fari, spanon post spano - kaj ne, kiel faras tion la juna, ekpensis la maljuna Janeĉekino; tiu ventkapulino tion nur tiel neglekte duonskrapas kaj jam denove kuras karesi kaj dorloti la infanojn . . . "Mi diras," aŭdiĝis Janeĉek, gratante enpense sian dorson. "Vi vidos, ke denove nenion ili alportos. Estas ja memkomprene: kun tiuj iliaj sentaŭgaj ostlancoj - Kaj mi senĉese diras al la filo: rigardu, neniu osto estas ja sufiĉe dura kaj firma por ke oni povu fari el ĝi ĵetlancojn! - Tion devas ja rekoni ankaŭ vi kiel virino, ke nek osto nek kornaro havas tiun nu - tian trabativon, ĉu vi scias? Oni trafas per tio oston, kaj oston oni ja ne povas trabati per osto, nu ne? Tio estas memkomprena. Jes, tia ŝtona fetlanco, homido - memkromprene ĝi estas pli peniga, sed kompense ĝi estas, hominjo, instrumento - Sed ĉu la filo lasas, ke oni konsilu al li?" "Nu jes," diris amare sinjorino Janeĉek. "Hodiaŭ neniu jam toleras la ordonadon."

"Ja mi ne ordonas al iu," ekscitiĝis la maljunulo. "Sed eĉ konsilon ili ne akceptas! Hieraŭ mi trovis tie sub la roko tian belan, platan silikan rompopecon. Sufiĉus priĉizi ĝin iomete ĉe la randoj, por ke ĝi estu pli akra, kaj ĝi estus lancpinto, nu ĝojinde. Do mi ĝin prenas hejmen kaj montras al la filo: Vidu, jen kia ŝtono, nu? - Nu jes, li rediras, sed kion kun ĝi, paĉjo? - Nu, mi diras, oni povus prihaki ĝin por ĵetlanco. - Ba, paĉjo, diras li, kiu emus ĝin ĉizi kaj filigrani? . . . "Hodiaŭ neniu jam volas solide prilabori pecon da siliko, jen la afero. Komfortamaj ili estas. Memkomprene, tia ostpinto estas farita tuj, sed ĝi ankaŭ rompiĝas al vi ĉiumomente. Nu ne gravas, diras la filo, do oni donas novan kaj prete. . . "Jam estas tiel," oscedis Janeĉek. "Jes ja, ne estas por ili plu sufiĉe bona, kiel ni tion faris. Kaj ili diras, ke niaj ŝtonarmiloj estas maloportunaj por la mano. Do tio estas vero, la komforton ni ne tro atentis; sed hodiaŭ - nununu, por ke vi ne kontuzu viajn manetojn! Diru mem, kien tio kondukos? Rigardu la nunajn infanojn. Nur, avo, lasu ilin, diradas la bofilino, ili ludu. Jes, sed kio estos iam el ili?"

"Se ili almenaŭ ne farus tian rumoron," plendis la maljuna sinjorino. "Misedukitaj ili estas, jen la vera vero!"

"Jen la nuntempa eduko," predikis la maljuna Janeĉek. "Kaj kiam mi iam-tiam diras ion al la filo, li diras: Paĉjo, tion vi ne komprenas plu, hodiaŭ estas alia tempo, alia epoko - Ja, li diras, onidire eĉ la ostarmiloj ne estas ankoraŭ la lasta vorto; foje, li diras, venos homoj al pli kvalita materialo - Nu sciu, tio estas jam tro: kvazaŭ iu vidus iam alian firman materialon krom ŝtono, ligno aŭ osto! . . . Vidu, homvivojn ili bedaŭras; sed la tradicion ili ne respektas, siajn antaŭulojn kaj gepatrojn ili ne estimas - Ja, ĝi estas dekadenco," elpuŝis impete avo Janeĉek. "Antaŭ nelonge mi rigardas, iu tia nazgutulo desegnaĉas per kolora kreto sur muro de la groto figuron de bizono. Mi donis al li kapfrapon, sed mia filo diras: Nur lasu lin, tiu bizono estas ja kvazaŭ vivanta! - Nu, tio vere jam troas! Ĉu oni iam faris tiajn senbezonaĵojn? Se vi havas nenion por labori, bubo, do priĉizu iun silikon, sed ne pentru bizonojn surmure!

Kiu scias, eble ĝi eĉ ridindigos niajn ĉasantojn, ĉu ne? Ĉu estas al ni bezonaj tiaj stultaĵoj? "Sinjorino Janeĉek kunpremis severe la lipojn.

"Se nur bizonojn," ŝi avarvortis post momento. "Kion do?" demandis la avo.

"Nu nenio," defendis sin sinjorino Janeĉek, "estas al mi honte tion diri - Do, por ke vi sciu," ŝi decidiĝis subite, "hodiaŭ matene mi trovis. . . en la groto. . . pecon da mamuta dentego. Ĝi estis skulptita. . . kiel nuda virino. Mamojn kaj ĉion, ĉu vi scias?"

"Aj, aj," miregis la maljunulo. "Kaj kiu skulptis tion?" Sinjorino Janeĉek skuis indigne la ŝultrojn. "Kiu scias. Verŝajne iu el la junaj. Mi ĵetis tion en la fajron, sed - Tiajn mamojn ĝi havis! Fi!"

"Nu, tio estas jam vere tro," elpuŝiĝis el avo Janeĉek.

"Kia senmoralo! Vidu, jen sekvo, ke ili ĉizas ĉion eblan el ostoj! En nian menson neniam venis tia malĉastaĵo, ĉar el la siliko ĝi eĉ ne estus farebla - Tien tio kondukas! Jen iliaj inventoj! Senĉese ili ion inventados, senĉese ion novan ili enkondukados, ĝis ili ĉion ruinigos kaj detruos - Kaj mi diras," vokis la prahomo Janeĉek en profeta ekstazo, "ke ĝi jam longe ne daŭros!"

Pri dekadenco de l' tempo

Tiun ĉi rakonton de Karel Ĉapek produktis Jarka Malá el Ĉeĥio – el Apokrifoj de Karel Čapek - (mallongigita) Cette histoire de Karel Chapek a été produite par Jarka Malá de la République tchèque - d'après Apocryphals de Karel Čapek - (raccourci)

Antaŭ la groto estis silente. La viroj foriris tuj matene, svingante la ĵetlancojn, direkte al Blansko aŭ Rájec, kie laŭ spuroj estis trovita grego da boacoj; la virinoj dume kolektis en arbaro oksikokojn kaj nur de temp' al tempo estis aŭdebla ilia akresona kriado kaj babilado; la infanoj plej verŝajne padelis malsupre en rivereto - cetere kiu kapablus tiujn gebubojn kontroli, ularon friponan kaj lupmoran. Kaj do la maljuna prahomo Janeĉek dormetis en tiu malofta silento sub modera oktobra suno; verdire li ronkis kaj el lia nazo sonis fajfado, sed li ŝajnigis kvazaŭ li ne dormas, sed gardas la groton de la gento kaj regas super ĝi, kiel decas al maljuna gentestro.

La maljuna Janeĉekino dismetis freŝan ursofelon kaj komencis ĝin priskrapi per akra siliko. Tion oni devas solide fari, spanon post spano - kaj ne, kiel faras tion la juna, ekpensis la maljuna Janeĉekino; tiu ventkapulino tion nur tiel neglekte duonskrapas kaj jam denove kuras karesi kaj dorloti la infanojn . . . "Mi diras," aŭdiĝis Janeĉek, gratante enpense sian dorson. "Vi vidos, ke denove nenion ili alportos. Estas ja memkomprene: kun tiuj iliaj sentaŭgaj ostlancoj - Kaj mi senĉese diras al la filo: rigardu, neniu osto estas ja sufiĉe dura kaj firma por ke oni povu fari el ĝi ĵetlancojn! C'est, bien sûr, évident: avec ces lances osseuses insensées - Et je dis constamment au fils: regardez, aucun os n'est assez fort et assez ferme pour faire des lances! - Tion devas ja rekoni ankaŭ vi kiel virino, ke nek osto nek kornaro havas tiun nu - tian trabativon, ĉu vi scias? Oni trafas per tio oston, kaj oston oni ja ne povas trabati per osto, nu ne? Tio estas memkomprena. Jes, tia ŝtona fetlanco, homido - memkromprene ĝi estas pli peniga, sed kompense ĝi estas, hominjo, instrumento - Sed ĉu la filo lasas, ke oni konsilu al li?" "Nu jes," diris amare sinjorino Janeĉek. "Hodiaŭ neniu jam toleras la ordonadon."