×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Preĝejo de Sankta Miĥaelo en Nitra-Dražovce

Preĝejo de Sankta Miĥaelo en Nitra-Dražovce

Tiun ĉi rakonton produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

La preĝejon laŭdire konstruigis ankoraŭ mem la reĝo Sankta Stefano. La reĝo foje vizitis la monaĥejon en Zobor, al kiu apartenis ankaŭ la civito Dražovce. Survoje reen, vidante la nudan monteton ĉirkaŭita per larĝa ebenaĵo, li ekkriis: "Jen, ĉi lokon la Dio mem kreis por ke ni ĉi tie je Lia honoro preĝejeton konstruu!" Li tuj ordonis al siaj korteganoj, kiuj akompanis lin, prizorgi la konstruon de la preĝejo. Ne vane la reĝo Stefano ekvidis la pere de Dio kreitan lokon ĉar tio ĉi vere estis la Dia loko. Kiam la vilaĝanoj komencis deelminigi la ŝtonon kaŝitan en la monto, kvazaŭ iu estus prisorĉinta iliajn pioĉojn. Kiam ili enhakis la pioĉon en la ŝtonon, de sub ĝi komencis flui la sango, kiel signo, ke la spacon starigitan de Dio la homa egoismo rompis.

La sciigo pri tio rapide disvastiĝis kaj la preĝejeto iĝis pilgrimloko. Unufoje jare, je la tago de la Sankta Miĥaelo, oni deĵoris ĉi tie solenan Sanktan Meson. Estis memkomprenebla, ke la vilaĝanoj vizitis la preĝejon nur unufoje en la jaro. Ĝi staris alte super la vilaĝo kaj la aliro al ĝi estis nur per kruta vojeto, kaj sube, en la vilaĝo, estis bela vasta preĝejo.

Foje, en la tago de Sankta Miĥaelo, kiam la preĝejzorganto ĵus purigis la preĝejeton, starante ĵus antaŭ la altara bildo li hazarde ekrigardis supren. Tiumomente, kvazaŭ liaj kruroj enkreskis en la teron. Sur la loko de la altara bildo staris blindige brilanta estaĵo kun ora hararo, kovranta sur la brako ripozantan bebon. Vidinte tiun scenon, la preĝejzorganto ekkuris al la vilaĝo kaj kriis: "Okazis miraklo, en la preĝejeto aperis brilanta figuro de la Virgulino Maria kun eta Jesueto sur la brako!"

La vilaĝanoj kapskuis, nur kelkaj ekkredis, ke en la forlasita kapeleto sur la monteto aperis la Patrino de Jesuo. Tiuj scenoj ripetiĝis kaj la vilaĝanoj longe ne kapablis kompreni la kaŭzon de la aperado de la Virgulino Maria. Unu paŝtisto iom pli poste tamen alportis la klarigon. Foje, dum unu varmega somera posttagmezo, kiam li tie paŝtis sian gregon, kaj malsupre en la vilaĝo tagmeze eksonoris la unua akordo de la preĝeja sonorilo, subite eksonis stranga muziko en la malgranda preĝejo. Paŝtisto alkuris al la preĝejeto, enrigardis kaj denove tie staris brilanta figuro de la Virgulino Maria. Ŝi malĝoje montradis per sia mano al la diseriĝanta kupolo de la preĝejeto, al la kadukaj muroj kaj ŝia ardanta figuro malaperis nur post la lasta sono de la sonorilo. La paŝtisto, lasinte la gregon, kuris malsupren al la vilaĝo kaj laŭte kriis: "Okazis la miraklo denove!" kaj li priparolis al la homoj, kion li vidis kaj aŭdis. Sed nun jam la vilaĝanoj komprenis la kaŭzon kaj la kialojn de la aperado de la Virgulino Maria en la preĝejeto sur la monto.

Forpasis pluraj jarcentoj ek de ĝia konstruo, kaj ĝi dum la tempo sufiĉe ruiniĝis. El la muroj forfalis la stuko, la tegmento komencis putri. La vilaĝanoj vere eĉ ne rimarkis tion, ĉar ili malofte vizitis ĝin, eĉ ne zorgis multe pri ĝi. Sed post la lasta apero de la vizio ili renovigis la preĝejeton surbaze de la donacoj de la nitra episkopo kaj de la kredantoj. Ekde tiam, jaron post jaro ili zorgas pri la bona stato de la preĝejeto, por ke la ĉielo pere de la vizio ne denove devu averti la loĝantojn pri ilia forgesemo.

Fakte neniam la Virgulino Maria aperis en la preĝejeto de Draĵovce kaj tiu ĉi legendo estas nur la frukto de la bunta imagpovo de iamaj vilaĝanoj. La vero estas nur tio, ke la fundamento de la preĝejeto devenas el la epoko, kiam vivis Sankta Stefano (la 12-a jarcento). Kaj ĉiujare, la 29-an de septembro, dum la festo de la Sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo, en la preĝejeto estas festata Sankta Meso. (laŭ la artikolo de Robert Felix - tradukis Magdaléna Feifičová)