×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2019, Poliestero malpurigas la marojn

Poliestero malpurigas la marojn

Poliestero apartenas al unu el la plej popularaj materialoj de la modindustrio. Por la medio la artefarita fibro tamen ŝajnas esti problemeca, kiel tion montras analizo de la mediprotekta organizo Verdapaco (Greenpeace). Ĉar la fibroj alvenas kiel mikroplastaĵo en la oceano.

Ĉu kiel somera vestaĵo aŭ kiel dika jako - el poliestero eblas produkti plej diversajn ŝtofojn kaj produktojn. Krome tiu artefarita fibro estas favorkosta kio igas ĝin alloga ĝuste por grandaj modoĉenoj. 60 procentoj da vestaĵoj konsistas hodiaŭ parte aŭ tute el poliestero. En la jaro 2010 estis mondskale produktitaj ĉirkaŭ 40 milionoj da tunoj da poliestero, ĝis la jaro 2030 la produktado verŝajne kreskos al la duoblo.

Verdapaco pro la granda merkata demando iniciatis pli profundan prilumigon de tiu artefarita fibro. Kadre de la iniciato "Patrino Tero" oni organizis en Aŭstrio testojn de poliesteraj bluzoj de grandaj teksaĵokonzernoj. Oni aĉetis entute 24 bluzojn el 100 procenta poliestero ĉe konataj favorprezaj markoj kaj tiuj bluzoj estis lavataj per kutima lavmaŝino ĉe temperaturo de 30 ĝis 40 gradoj C.

La rubakvo estis kolektita en la laboratorio kaj ĝiaj konsisteroj estis analizitaj. Ĉar vestaĵo dum lavado ĉiam iomete disfibriĝas. Tio estas observebla ĉe kotono kaj aliaj fibroj. La granda problemo ĉe vestaĵoj el poliestero tamen estas ke la fibroj principe estas pura mikroplastaĵo.

Mikroplastaĵo estas tre malgrandaj partikloj kiuj plej ofte per libera okulo ne estas videblaj. Tra la rubakvo ili eniras riverojn kaj oceanojn kie fiŝoj kaj aliaj bestoj kontaktiĝas kun ili. Mikroplastaĵo ekestas ekzemple per defrotaĵo de pneŭoj, per plasta rubaĵo kiu estas fluigata de la strando en la maron aŭ ankaŭ per poliestera vestaĵo kiu perdas fibrojn dum lavado.

Ankaŭ la testitaj bluzoj perdis fibrojn: Average restis de unu kilogramo da lavaĵo 68 mg da plastaj partikloj en la akvo. Por Aŭstrio tiu procentaĵo signifas ke en la aŭstraj dommastumejoj per tio ekestas en jaro 126 tunoj da pura mikroplastaĵo kiu tra la lavmaŝino alvenas en la rubakvo. Tio korespondas al la kvanto de proksimume 4 milionoj da PET-boteloj.

La rubakvopurigaj instalaĵoj povas elflltri nur parton de la partikloj, la resto alvenas tra la rubakvo en la medion. La partikloj nome estas tro malgrandaj por la filtroj. Tio signifas ke ankaŭ senmara lando kiel Aŭstrio rekte influas la ŝarĝon de la maroj per mikroplastaĵo.

Tio ankaŭ efikas al la homoj, ĉar plej malfrue en la maro la mikroplastaĵo eniras la cirkulon de nutraĵoj. Studaĵo de la Medicina Universitato de Vieno povis pruvi la ĉeeston de mikroplastaj partikloj en la homa fekaĵo.

La media bilanco de poliestero kiu estas produktata el nerenovigebla nafto estas entute malbona. Usonaj sciencistoj kalkulis ke la tuttera produktado de poliestero kaŭzas duoble tiom da enaerigoj de varmdomaj gasoj ol la produktado de kotono kiu mem estas konsiderata media problemo pro la alta elspezo de irigacio kaj la apliko de pesticidoj.

Por minimumigi la problemon Verdapaco do rekomendas rezigni pri vestaĵoj el poliestero kaj anstataŭe elekti viskozon aŭ naturajn fibrojn kiel ekzemple kotonon.